Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muzaiko

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je19 okt. 2024.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Muzaiko
SloganoMojoseco kaj Muziko: Muzaiko!
Formatointerreta radiostacio
FrekvencojTra interreto perStreaming kajPodkasto
Tempo de elsendoTuttaga
Zono de elsendoTutmonda
Lanĉita1-a de julio2011
GvidantojVolontuloj
Retejoradio.de
Reta elsendoEsperanto TV
FacebookMuzaiko ne plu uzata
vdr

Muzaiko estastuttempa internaciainterreta radiostacio enEsperanto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En aprilo2011 estiĝis dum laBrita Kongreso de Esperanto grupo de homoj kun la sama ideo: krei tuttempan radion en Esperanto. Ĉefa antaŭeniganto de la ideo estis hungara esperantistinoVeronika Poór. La interretadissendolisto de la teamo rapide kreskis, kaj post nelonge oni elektis nomon:Muzaiko. Por elsendi oni provizore elektis uzi la servojn deRadionomy, retejo subtenanta interretajn radiojn interŝanĝe por reklamo, kaj pere de ĝi nun ekde la1-a de julio Muzaiko elsendas, kvankam iama transiro al propra elsendaaparataro estas planata.

La 9-an de aprilo2022, Muzaiko finis elsendojn perShoutcast, ĝia ĉefa signalo[1].

Esperanta muziko de la arkivejo de Muzaiko nuntempe [en decembro 2024] estas senhalte, 24-hore aŭskultebla per elsendofluo ĉe la retejo deJacob Nordfalk:http://fluo.muzaiko.saluton.dk:8000/radio.mp3

La teamo

[redakti |redakti fonton]

La projekton ekde la komenco volontule organizas neformala internacia grupo dejunajesperantistoj kunlaboranta per la interreto. La laboro estas realigata precipe perdissendolistoj (unu ĉefa kaj kelkaj specialaj), iam ankaŭ per virtualaj kunvenoj perSkajpo kaj foje per fizikaj renkontiĝoj dumesperanto-renkontiĝoj (la teamo de Muzaiko prezentiĝis dumJES 2011/2012). La teamo aktive varbas por allogi novajn kunlaborantojn.[2]

Programo

[redakti |redakti fonton]

Ekde la3-a de oktobro 2011 ripetiĝas ĉiutage malsama 3-hora programo, el kiu unu horon konsistigas nova sonmaterialo. La radio elsendasmuzikon, mondajnnovaĵojn (je ĉiu plenahoro),babilajn programerojn kajreklamojn elEsperantujo; aperas ankaŭ eroj de aliaj jam ekzistantajpodkastoj.[3]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Anonco pri la ĉesigo de Shoutcast en la babilejo de Muzaiko, Google Groups
  2. Partoprenu - Muzaiko. Arkivita ella originalo je 2013-10-20. Alirita 2012-01-09 .
  3. Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri esperanto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperanto,komputiko kajmuziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri komputiko
v  d  r
Radioj en esperanto
Elsendante
Esepranto flago
Ĉiutagaj
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
Elsendinte (havantaj aŭ nehavantaj retarĥivejo)
Ĉiutagaj
Malplenas
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muzaiko&oldid=9091130"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp