Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciklopa muro.

Muro estaskonstruaĵo, kiu servas al defendo de homoj kaj ĝia havaĵo de naturaj fenomenoj (ekz. muro de la domo kaj alia socia konstruaĵo) aŭfortikaĵo por defendibienon,urbon aŭ pli grandan areon de aliaj nedezirindaj homoj. Kelkfoje muro sin prezentas restaĵo de iu valora arkitektura objekto aŭ koncerna al iu grava historia evento.

Arta brika volbeca muro.

LaŭFrancisko Azorínmuro estasMasonaĵo starigita por subteni plafonon, limigi spacon, kontraŭstari puŝon, k.c.[1] Li indikasetimologion el la latinamurus (muro). Kaj li aldonas longan liston de terminoj por diversaj murtipoj (vidu sube), klarigita per kelkaj bildoj, ne kongruaj kun la listigitaj tipoj.[2]

Ĉiam laŭ Azorín,

  • laŭ ĝia celo nomiĝas: bara, subtena, retena, divida, defenda,...
  • laŭ ĝia formo: rekta, oblikva, rampa, cilindra,...
  • laŭ ĝia materio: ŝtona, brika, blokara, tera,...
  • laŭ ĝia dikeco: n. centimetra dika.
  • laŭ ĝia dispecigo,
    • la ŝtonaj: isodoma, pseudoisodoma, diatona, retata, spikata, poligonara, ordigata, ciklopa
    • la brikaj: belgotipa, flandrotipa, anglotipa, hispanotipa,...[3]

Famaj muroj

[redakti |redakti fonton]
Granda Ĉina Muro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Proverbo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas plurajproverboj pri muro en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  • Citaĵo
     Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. 
  • Citaĵo
     Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. 
  • Citaĵo
     Stari por iu kiel muro kaj turo. 

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 146.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.
  4. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15 .
Ĝermo pri arkitekturo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priarkitekturo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muro&oldid=8371884"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp