Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Murder on the Orient Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murder on the Orient Express
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroAgatha Christie
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1-a de januaro 1934
LokoUnuiĝinta Reĝlando
EldonejoCollins Crime Club
Ĝenrodetektiva fikcio
Tradukado
TradukintoETULO
Eldonjaro de tradukita versio1937
 
Roluloj
Hercule Poirot • M. Boucvd
vdr

Murdo en la Orienta Ekspreso (angle Murder on the Orient Express), estaskrimromano de labrita verkistinoAgatha Christie. La romano estis eldonita en1934[1][2]. La intrigo de la romano traktas la enketon demurdo kiu okazis sur la fama trajno, laOrient-ekspreso. Post sia publikigo, la romano iĝisfurorlibro kaj klasikaĵo kaj estas konsiderita la plej fama kaj konata romano verkita fare de Christie[3].

Rajdante la eleganta trajno de la 1930aj jaroj, laOrient-ekspreso, estas haltigita kaŭze de peza neĝado. Murdo estas eltrovita kaj la hejmvizito de Poirot al Londono de laMeza Oriento estas interrompita por solvi la kazon. La komencaj ĉapitroj de la romano okazas unuavice enIstanbulo. La cetero de la romano okazas enJugoslavio, kun la trajno kaptita interVinkovci kajBrod.

Intriga resumo

[redakti |redakti fonton]
Averto:La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

LabelgadetektivoHercule Poirot estis kaptita en aparte komplika murdokazo, post sukcese kompletigi komplikan kaj aparte sentivan enketon por lafranca armeo enSirio. Poirot deĵoris en la belga polico. Post longa kariero en la polico, Poirot demisiis, translokiĝis alLondono, kaj iĝis privata detektivo. Kiel privata detektivo, Poirot trovis sin fari enketojn ĉirkaŭ la mondo, kaj, inter aliaj aferoj, helpis al diversaj registaroj en precipe komplikaj enketoj. Post kiam la enketo estis finita, Poirot elektis fari sian vojon reen alAnglio per latrajnoOrient Express.

Estas vintro kaj la Orient Express estas elironta sian kajon ĉe la stacidomo deIstanbulo alCalais. La vagono estas plene rezervita kun dek tri homoj tiun nokton, sed Hercule Poirot ankoraŭ sukcesas akiri sidlokon en kupeo, grandparte dank'al koni direktoron de la firmao kiu posedas lakuŝvagonon. Post forlasado deBeogrado, la trajno daŭras sian vojon. En la mezo de la nokto, la trajno estas devigita halti, ĉar grandaj kvantoj de neĝo blokas la trakon. Dum la nokto, Hercule Poirot havas malfacilecon dormi, plurajn fojojn li estas ĝenita per la bruo de la vagono kaj de la najbaraj kupeoj. La postan matenon, industria magnato Ratchett estas trovita morta en lia kupeo, murdita kun dek dupikvundoj en lia brusto. Poirot komencas esplori la kazon.

Averto:Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj

[redakti |redakti fonton]
  • Hercule Poirot, belga detektivo
  • Mr. Samuel Ratchett, usona industriamagnato
  • Hector Willard MacQueen, sekretario al Ratchett
  • Edward Henry Masterman, servisto Ratchett
  • Kolonelo John Arbuthnot, britakolonelo
  • Sinjorino. Caroline Martha Hubbard, usona edzino
  • Countess Elena Andrenyi, edziĝinta al Rudolph Andrenyi
  • Grafo Rudolph Andrenyi, hungaragrafo, edziĝinta al Elena Andrenyi
  • Natalia Dragomiroff, rusa princino
  • Miss Mary Debenham, brita sekretario kaj guvernistino
  • Fräulein Hildegarde Schmidt, germanaĉambristino
  • Antonio Foscarelli, itala aŭtovendisto
  • F-ino Greta Ohlsson, svedamisiisto
  • Pierre Michel, francatrajnokonduktoro
  • Cyrus Hardman, usona detektivo
  • M. Bouc, belga konato de Poirot

Referencoj en kulturo

[redakti |redakti fonton]
  • En la dua sezono de la serioMy Little Pony: Friendship is Magic ekzistas epizodo nomitaMMMystery on Friendship Express, kiu ankaŭ traktas misteron ene de trajno.
  • En sezono 8 elDoctor Who ekzistas epizodo kie morto okazas sur trajno ankaŭ nomita la Orient Express. La epizodo mem estas nomitaMummy on the Orient Express".
  • En la sukcesa plenkreska animacioserioFuturama ekzistas epizodo nomitaMurder on the Planet Express Ship kiu traktas monstron, kiu ŝanĝas formon kaj mortigas unu post la alia la ŝipanoj en la kosmoŝipo, finfine estas rivelita ke la monstro estis parto de la provo de la profesoro plifirmigi la skipon.

Filmadaptiĝoj

[redakti |redakti fonton]

Murder on the Orient Express (filmo, 1974)

[redakti |redakti fonton]

La romano ankaŭ estis adaptita enfilmon,Murder on the Orient Express, de1974, kiu estis reĝisorita fare deSidney Lumet, kaj ĉefroligita deAlbert Finney kiel Poirot,Sean Connery kiel Kolonelo Arbuthnot kajLauren Bacall kiel Mrs. Hubbard.

Murder on the Orient Express (filmo, 2001)

[redakti |redakti fonton]

Alia adapto de la romano estis farita en2001, en kiuAlfred Molina interpretis la detektivon Poirot.

Murder on the Orient Express (TV-filmo, 2010)

[redakti |redakti fonton]

Televida adapto kun aktoroDavid Suchet en la ĉefa rolo, en la brita televidserioPoirot.

Murder on the Orient Express (filmo, 2017)

[redakti |redakti fonton]

En 2017, alia filmo estis produktita surbaze de la romano,Murder on the Orient Express, reĝisorita fare deKenneth Branagh, kiu pozis kiel detektivo Poirot, kaj kun la partopreno deJohnny Depp,Judi Dench,Willem Dafoe,Derek Jacobi,Josh Gad,Penélope Cruz kajMichelle Pfeiffer.

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]

Recenzoj

[redakti |redakti fonton]

Pri la Esperanta tradukoMurdo en la Orienta Ekspreso.

Citaĵo
 Estis tre bona ideo, prezenti la libron deAgatha Christie kiel unuan eldonaĵon de «Epoko».

La libro, prezentas detektivan romanon, kiesheroo, la belgo Poirot, sukcesas solvi plej malfacilan problemon. La leganto kune kun li analizas ĉiujn eblojn, sekvas ĉiujn paŝojn, ĝuas la tutan eksperim enton ĝisfunde.

Kune kun la libro « La Naiveco de Pastro Brown » la libro donas al nia internacia literaturo belan ekzem plon de la detektiva literaturspeco. 
— Belga esperantisto n252 (feb 1938)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. United States, Department of the Treasury. (1935)Catalog of Copyright Entries. New Series: 1934, Part 1, Volume 31. New Series. Washington D C: Copyright Office.
  2. Coignard, Jerome, "Books – and Their Makers", The Brooklyn Daily Eagle,Everything Brooklyn Media, 28 February 1934, paĝo 20.
  3. (2004)Agatha Christie: A Readers Companion. London, England: Aurum Press Ltd.ISBN 1-84513-015-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Murder_on_the_Orient_Express&oldid=9169004"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp