Mumio estasmorta korpo dehomo aŭ de aliajbestoj, kiu estis konservita aŭ nature (perfrosto,sekiĝo ks.) aŭ artefarite (perbalzamado). Hazardamumiigo okazas, se la morta korpo troviĝas en konvenaj naturkondiĉoj. Iujcivilizoj evoluigis kemian proceson de la balzamado, dum kiu oni atingis la saman rezulton. Kutime tiel okazis proreligiaj motivoj.
La vorto mumio devenas de lamezepokalatina vortomumia, kiu estis derivita el laarabamúmíja (مومية), kiu signifas "bitumon".Egiptoj ofte ŝmiris siajn mumiojn per malhelarezino kaj la mumiigitaj korpoj estis sur la surfaco nigriĝintaj kaj fragilaj.Araboj, kiuj konkeris Egiption en la jaro641, konjektis, ke temas pri rezinoj (formoj de rezinoj estas ekzempleasfalto aŭgudro). La araba vorto mem devenas el lapersa markigo por rezino (samemúmíja). En tiu ĉi lingvo la vorto estas parenca al la esprimomúm, do "vakso".Historiistoj elAntikva Grekio notas, kepersoj iam mumiigis siajnreĝojn kajnobelojn per vakso; en Egiptio tiu ĉi kutimo tamen ne estas dokumentita.
LaŭFrancisko Azorínmumio estasSeka kadavro konservita, nature aŭ artefarita, kun haŭto. La egiptaj mumioj estas arkeologe interesaj pro siaj ornamitaj envolvaĵoj k. ĉerkoj.[1] Li indikas ankaŭ la jam menciitanetimologion el la arabamumia (bitumo),ĉar antikve oni bitumis la kadavrojn por konservi ilin.[2]
Mumioj de homoj kaj de aliaj animaloj estis trovitaj en ĉiu kontinento,[3] kaj kiel rezulto de natura konservado pro malkutimaj kondiĉoj de sekeco, kaj kiel kulturaj objektoj. Ĉirkaŭ unu miliono da animalaj mumioj estis trovitaj en Egiptio, multaj el kiuj estas katoj.[4] Multaj el la egiptaj animalaj mumioj estas deblankaj ibisoj, kaj la radikarbona datado supozigas ke la mumioj de blankaj ibisoj kiuj estis analizitaj datas el gamo inter proksimume 450 kaj 250 a.K.[5]
La plej konataj mumioj estas tiuj, kiuj estis enbalzamigitaj. Per tiu ĉi maniero famiĝis precipeAntikva Egiptio.
Egiptoj kredis, ke la korpo enhavas plurajn animojn, inter kiuj la plej gravaj estasBa kajKa. Por ke homo povu vivi postmorte, ties animo devis en tombo denove kuniĝi kun la korpo de mumio. Por plirapidigi la sekigadon kaj malhelpi putriĝon, egiptojforigis el la korpoorganojn kaj kovris la mumion pernatrio. Nur poste la korpo estis ĉirkaŭlavita peraromaĵoj kaj ĉirkaŭvolvita per tavoloj detola bandaĝo.
Konserviĝis ankaŭ mumioj kreitaj per efiko de specifaj naturkondiĉoj, ekzemple per ekstrema malvarmo ("Glacia viro" Ötzi), per varma dezerta sablo aŭ per kondiĉoj de iujmarĉoj (viro de Tollund). Mumioj de tiu ĉi speco estis trovitaj en la tuta mondo kaj kelkaj el ili apartenas al la plej malnovaj mumioj entute. Tre bone konservitaj korpoj devenas el la regiono dePeruo, kie ili estis konservitaj aŭ danke al varma, seka klimato aŭ al malvarma klimato de laAndoj.
La plej malnovaj konataj egiptaj mumioj devenas el tempo ĉirkaŭ la jaro3200 a.K. Tiam ankoraŭ ne ekzistis komplika praktiko de balzamado kaj la mumioj estiĝis pli-malpli nature. La kadavron la restintoj kajpastroj sepultis en malprofundan sablan tombon, kutime en kaŭrigita pozicio, kun la kapo turnigita suden kaj la vizaĝo okcidenten. Kun la mortinto estis sepultitaj ankaŭ objektoj kaj ujoj kun manĝaĵo kaj trinkaĵo, kio signas ekzistadon de kredo en postmorta vivo. El tiu ĉi periodo ja devenas neniaj skribmencioj, sedreligiaj imagoj estis evidente similaj al tiuj el pli postaj jaroj.
La varma sablo sekigis kaj konservis la sepultitan korpon. Unu el la plej konataj mumioj estiĝintaj tiamaniere nomiĝas Rustulo kaj troviĝas nun en laBrita Muzeo.
Pli poste egiptoj sepultis en simplajnfragmitajn korbojn kaj lignajn tombojn. Komence de launua dinastio egiptoj klopodis konservi la korpojn de siaj mortintoj artefarite, por ke iliajanimoj povu enpaŝi enpostmortan vivon. Ili akiris spertojn interalie per mumiigo de sanktaj bestoj:ibisoj,falkoj,krokodiloj kajkatoj.
Egiptoj konsideris mumiigon kiel sekretan kaj sanktan procedon, do malofte ili registris ĝin. Esceptoj estas bildoj surĉerko elĜedbastiufang proksimume el la jaro600 a. K., kiu troviĝas nun enhildesheima muzeo, kaj ankaŭ priskribaĵoj de kelkaj fremduloj.Antikvagreka historiistoHerodoto notis kiel unu el malmultaj la praktikon de balzamado en la jaro450 a.K..
La laboron faris ne nur enbalzamigistoj, kiuj bezonis profundajn konojn de homaanatomio, sed ankaŭpastroj dirantaj koncernajnmagiajn formulojn.
La enbalzamigo komenciĝis mallongtempe post kiam la persono mortis, por anticipiputriĝon. La kutima mumiigo daŭris ĉirkaŭ 70 tagojn, sed laŭbezone ĝi povis daŭri eĉ pli longe. Konstruistoj kaj artistoj intertempe certigis lastajn konstrulaborojn kaj reguligojn en lakripto de la mortinto.
La unua paŝo estis forigo de ĉiuj internaj organoj, kiuj alimaniere tre rapide putriĝas. En la maldekstran naztruon estis puŝitaĉizilo, per kiu estis trabatita maldika osto inter lanazo kaj lakrania kavaĵo. Tra la estiĝinta aperturo estis poste eltirita lacerbo perkuprahoketo. Alia ebleco konsistis en la malfermo de lakranio en tereno malantaŭ la maldekstraokulo; la cerbo estis sekve diserigita perdrato provizita de hoketo ĉe finaĵo kaj eltirita per aparta stangeto aŭ kulero. Ekzistis ankaŭ maniero por disigi la cerbon perhidroksila grupo. En malfruaj periodoj la cerbo estis en la mumioj iam lasita, por ke ĝi en la paso de tempo mem disiĝu.
Sekve la korpo estis sur la maldekstra flanko distranĉita perfajroŝtonarituala tranĉilo (Herodoto asertas, ke akraĵo estis elobsidiano, dovulkanavitro, kiun oni devis importi en Egiption elEtiopio, sed ĉiuj trovitaj tranĉiloj havas akraĵojn el fajroŝtono). Laŭ Herodoto estis homo, kiu distranĉis la korpon, post tiu ĉi faro rituale elpelita, ĉar oni konsideris homan korpon kiel sankta kaj ĝi estis malpermesite damaĝigi ĝin.
Poste oni forprenis lastomakon, laintestojn, lapulmon kaj lahepaton; tiuj ĉi organoj estis enbalzamigitaj memstare kaj metitaj en ujojn nomatajkanopoj. Tiuj ĉi estis ornamitaj de filoj deHoruso, kiuj gardis la internaĵojn:Imset (homakapo) sur kanopo por hepato,Kebehsenuf (kapo defalko) sur kanopo por intestoj,Hapi (kapo depaviano) sur kanopo por pulmo kajDuamutef (kapo deŝakalo) sur kanopo por stomako. Tiu ĉi kutimo estiĝis ĉirkaŭ la jaro2000 a. K., sed unue oni produktis kanopojn kun nur homaj kapoj; aspektojn de la filoj de Horuso oni ekuzi nur ĉirkaŭ la jaro1500 a. K.. Proksimume ekde la jaro1000 a. K. oni komencis enmeti la pakumitajn organojn reen en la mumion, sed la malplenaj kanopoj plu estis enmetitaj en kriptojn.
Lakoro estis lasita en la korpo, ĉar oni konsideris ĝin kiel la plej gravan organon. Oni kredis, ke la mortinto bezonos ĝin por juĝado en la alia mondo.
La korpa kavaĵo estis poste lavita perpalmavino, kies alta enhavo dealkoholo mortigis ĉiujn putrigemajnbakteriojn, kiuj intertempe komenciĝis reproduktiĝi. En la kavaĵon estis poste enmetita ankaŭmirho kaj aliaj spicaĵoj, post kio la aperturo estis kunkudrita. La korpo estis ŝmirita per aromaj materioj kaj ĉirkaŭvolvita pernatro, kio estas naturasalo; oni akiris ĝin el dezertaj lagoj proksime deKairo. La mumio estis lasita en varmego dum tempo de 70 tagoj. Danke al sekigado per la natro ĝi fariĝis pli elasta kaj pli simila al vivanta homo ol la korpoj sekigitaj en sablo.
Sur la kudrita tranĉo en la maldekstra parto de la korpo estis metita tabuleto el metalo aŭ vakso, kiu estis ornamita per okulo de Horuso (uĝato). Ĝi fermis simbole la tranĉon.
Kiam la korpo estis sekigita, la mumio estis pakumita en tolajn bandaĝojn kaj volv-tolaĵojn. Por unu korpo estis uzitaj preskaŭ 20 tavoloj, kio estas ĉirkaŭ 375 m2; ju pli da tavoloj la mumio havis, des pli bone ĝi tenis la formon. La unuan tavolon kutime kreismortotuko, poste oni kondukis zonojn de tolaĵo transverse ekde la dekstraŝultro trans lakapo kaj ili nodiĝis sur laverto. La precizeco kaj la maniero de pakumado en la pasoj de jaroj tre ŝanĝiĝis, do laŭ la bandaĝoj eblas difini la aĝon de la mumio.
Inter la unuopajn tavolojn de la bandaĝoj estis verŝata varmega rezino, danke al kiu la bandaĝoj tenis pli bone. En la tezinbon oni ofte aldonis ankaŭ mirhon kajincenson. La pakumado daŭris sume proksimume 15 tagojn, ĉar necesis ĉiam atendi, ke la rezino sekiĝu.
Por ke la mortinto estu ŝirmata en la postmorta vivo, estis inter la tavolojn de tolaĵo lokigataj ankaŭmagiajamuletoj (preskaŭ kelke da centoj), kiuj ofte montris bestojn, kreskaĵojn aŭ partojn de la homa korpo. Sur difinitaj lokoj ili estis lokigitaj laŭ instrukcioj delibro de mortintoj. De tempo al tempo estis inter la bandaĝoj ankaŭ lokigitajgemoj de la mortinto. Krom la amuletoj, estis surskribitaj sur la mumio kiel ŝirmo ankaŭ magiaj formuloj kaj tekstoj.
Ĉirkaŭvolvite la mumio estis kutime enmetita enĉerkon. Tiu en fruaj periodoj aspektis kiel ordinara neornamita ligna kesto. En la periodo de lameza imperio aperis kutimo (precipe ĉe la posedaĵhavantoj) uzi du ĉerkojn, eksteran kaj internan. Dum la periodo de lanova imperio ekzistis tipaj ĉerkoj en formo de mumio.
La aro da ĉerkoj konsistis sume el kvin partoj. La suba parto de la ekstera ĉerko estis la plej masiva kaj ĝi restis sur la tero; kovris ĝin la kovrilo de la ekstera ĉerko (ofte pentrita kaj orizita). Interne de la ekstera ĉerko troviĝis la interna ĉerko, denove dividita en la suban parton kaj la kovrilon. La mumio mem estis poste ŝirmita per ŝirmilo, produktita plimulte el malmola papero. El la malmola papero estis plimulte produktata ankaŭ la interna ĉerko, iam eĉ el unusola peco; ĉiokaze la mumio devis esti lokigita internen ankoraŭ antaŭe, ol la tolaĵo sekiĝis, kaj poste la ĉerko estis de malantaŭe ŝnurumita kielkorseto.
En malfruaj periodoj la produktado kaj la vendado de ĉerkoj fariĝis profitdona komerco kaj ilia supraĵo estis ornamita des pli komplike. Dum superregado deRomio fariĝis kutimo, ke sur la ĉerko estis pentrita la mortinto, kiu estis en ĝi sepultita.
Sarkofagoj estis ĉerkoj produktitaj el ŝtono, en kiujn estis enmetitaj la mumioj de la plej signifaj personoj (ĝis la jaro1380 a. K. sole defaraonoj), nome precipe tial, ke ili estis tre multekostaj kaj tre ege pezaj (en valoro de tunoj). En la traduko la vortosarkofago signifasmanĝanto de viando, ĉargrekoj kredis, ke laviando enmetita en ĝin pro efiko de la ĉirkaŭa ŝtono povas dissolvi.
De komence ankaŭ la sarkofagoj havis simplanortangulan formon. Pli poste ili kutime estis reguligataj en rondigitan formon, kiu rememorigis en ili la metitajn mumiojn. Ankaŭ fariĝis kutimo haki en la ŝtonon la vizaĝon de mortinto kaj surflanke ornami la sarkofagon per magiaj simboloj kajhieroglifoj.
Pro kaŭzo de la granda maso ili plimulte estis enmetataj en kripton kaj la korpoj estis enmetataj en ilin nur rekte surloke.
Masko kovris la vizaĝon de la mumio; eventuale ĝi povis anstataŭigi ankaŭ la kapon, se ĝi damaĝiĝis. Ĉefe ĝiidealigis la mortinton kaj tial havis perfektajn trajtojn.
La plej riĉaj mortintoj havis maskojn riĉe ornamitajn; evidente ĉiuj faraonoj havis maskojn faritajn el puraoro kajjuveloj. La uzado de oro ligas al kulto deDio de Suno. Malpli signifaj personoj ricevis maskojn el ligno aŭ elkartono (erigo de papero kaj tologluita pergipso aŭ per rezino). Tiu ĉi tipo de maskoj disvastiĝis precipe dum la periodo de superregado deGrekio kajRomio.
La plej fama postmorta masko estas ora masko deTutanĥamon.
Sepulto dependis de la socia stato de la mortinto. Se li estis sur malalta grado de socia ŝtupetaro, la mumio estis metita en simplan kripton aŭ en unu el niĉoj en pli granda kripto. Ĉerkoj de homoj en pli alta posteno estis ofte lokigataj en apartaj eksteraj ĉerkoj, kiuj estis ofte grandaj kaj ornamitaj. Plejaltrangaj homoj (faraonoj kaj altaj oficistoj) havis plejofte ŝtonan sarkofagon kaj propran, riĉe ornamitan kripton.
La grava ceremonio estis la t.n.malfermado de buŝo de la mumio, kiu konsistis en tio, ke pastro tuŝis la mumion aŭ la ĉerkon per aparta stangeto kun hoketo. Tio devis revivigi la konscion de la sepultato, por ke tiu povu en la postmorta vivo manĝi, trinki, paroli kaj spiri.
En la kripton estis krom la mumio ofte lokigataj ankaŭ objektoj, kiujn ĝi povus bezoni en la alia mondo:gemoj,vestaĵoj,manĝaĵon,meblaron kaj simile. Tutanĥamon estis trovita kun siaj ludiloj el infanaĝo. Gravaj estis figuretoj de la t.n.ŝabtioj, laboristoj, kiuj devis anstataŭ la mortinto labori sur ĉielaj kampoj por la dioOziriso. Komence de lanova imperio sufiĉis ununura ŝabtio; ĉirkaŭ la jaro1000 a. K. estis enmetitaj en la tombojn 401 laboristoj: unu por ĉiu tago en la jaro kaj 36 gardistoj kun vipoj.
Egiptoj mumiigis ankaŭ bestojn. Tre zorgeme ili faris tion, kiam mortis hejma dorlotbesto. Bestmumioj troviĝas ankaŭ en kriptoj de homoj por akompani ilin en la postmortan vivon.
La plej malnovaj mumioj elanda regiono estas korpoj de fiŝkaptistoj el marbordo de hodiaŭaĈilio kajPeruo; ili devenas el periodo ĉirkaŭ la jaro3000 a. K.. La mortintoj tiam lasis sin sekigadi sursuno, dum kio estis ankaŭ forigatajvisceroj. Mumiigadon poste praktikis plimulto da nacioj vivantaj sur teritorio de nuntempaj ŝtatoj deKolumbio,Ekvadoro,Ĉilio kajPeruo, aŭ tio estis helpe de sekigado sur suno en ebenejoj aŭ helpe de frosto en altaj situoj de Andoj. Iam ankaŭ estis uzata balzamado helpe de oleo kaj sekigado en fulmo.
La plej konataj kulturoj, kiuj praktikis mumiigadon en tiu ĉi regiono, estisinkaoj,ĥimoj, kulturo deChancay, kulturo deMochica kaj pluaj. Inkaoj, kiuj antaŭ la veno de eŭropanoj en la jaro1532 priregis plimulton de anda teritorio, kredis, ke iliaj mortintaj regantoj fariĝas dioj. Same ili ankaŭ kutimis oferiinfanojn kaj lokigi ilin sur montopintoj; tie estis la korpoj de infanoj konservitaj danke al tre malvarma kaj seka klimato.
Indianoj el triboJivaro, kiuj priloĝis ĉirkaŭaĵon de fluo deAmazono, lasis sekigi la kapojn de siaj mortigitaj malamikoj. La mortintojn mumiigis ankaŭaztekoj.
La plej malnova (sed malmulte konservita) amerika mumio estis trovita enSpirit Cave enNevado en la jaro1940.Radiokarbona metodo malkovris, ke tiu ĉi korpo devenas el periodo ĉirkaŭ la jaro7400 a. K.. Aliaj malnovaj mumioj - el la1-a jarcento a.K. - devenas el la regiono deKentucky. Plimulto da nordamerikaj mumioj estis trovita enkavernoj, ekzemple korpoj denavahoj enArizono. La malvarmaj vintroj surAlasko ebligis, ke konserviĝis korpoj deinuitoj. Male, la loĝantoj de laAleutaj insuloj lokigis siajn mortintojn en varmegajnvulkanajn kavaĵojn por sekigado.
En la jaro1972 estis malkovritaj ok rimarkinde konservitaj mumioj en forlasitainuita vilaĝoQilakitsoq enGronlando. Temis pri korpoj de sesmonata infano, de kvarjara knabo kaj de ses diversaĝaj virinoj. Tiuj ĉi mumioj devenis el periodo ĉirkaŭ la jaro1475. Ili estis nature konservitaj danke al temperaturoj sub0°C kajarktaj ventoj, kiuj blovis sub la rokpendaĵo, kie la korpoj estis trovitaj.
La plej fama ĉina mumio estas pastrinoDej. Ŝi estis trovita en grandega sepultejo de dinastioChan, kiun malkovris laboristoj dum konstruado de kontraŭaviadila ŝirmejo proksime de urboĈang-ŝal kaj ĝi estas unu el la plej konservitaj korpoj, kiu estis kiam trovita. Pastrino Dej mortis en periodo inter la jaroj178 a. K. kaj145 a. K. kaj ŝi estis balzamita perimpregnado en bano el saloj dehidrargo. Ŝia haŭto estas elasta kaj fajna kaj ŝiaj haroj kaj internaj organoj estas nedifektitaj.
Alia rimarkinda malkovro estis farita en ĉina aŭtonoma oblastoŜinĝango. En oblasto deTarima baseno tie estis trovitaj korpoj devenantaj el la unua kaj la dua jarmiloj antaŭ Kristo. Elgenetika vidpunkto tiuj ĉi mumioj havas hindoeŭropan devenon, kio signas eblecon de frua kontakto de okcidentaj kaj orientaj kulturoj.
EnJapanio dediĉis sin al mumiigado kelkajbudhismajpastroj kiel al tradicia metio. La morta korpo de pastro sekiĝis en fumo de grandajkandeloj kaj ĝi estis lokigita entemplon, kie ĝi estis adorata kvazaŭ statuo. La pastroj, kiuj lasis sin tiel ĉi mumiigi, estis nomatajNikuŝin-bucu, kio signifas "enkorpigitabudho".
Enkatakomboj sub la katolika insulo en urboPalermo troviĝas proksimume 6000 mumioj, kiuj estis inter la jaroj1599 kaj1920 balzamitaj de tieaj monaĥoj el ordeno dekapucenoj. De komence estis mumiigitaj sole monaĥoj, pli poste ankaŭ palermaj kuracistoj, juristoj kaj aliaj riĉaj homoj.
La plej malnova mumio apartenas alabato de nomoSilvestre da Gubbio. Lia korpo estis senigita de fluidaĵoj sur ŝtonargilaj tuboj, sekigita sur la suno kaj ekspozicionte ankoraŭ lavita per vinavinagro, envolvita enpajlon kaj aromajn herbojn kaj vestita. Iom post iom la tekniko de balzamado pliboniĝis kaj en la19-a jarcento estis evoluigita maniero, kiu konsistis ensaturado de la haŭto perarseniko aŭ permagnezia lakto. Danke al ĝi la haŭto estis pli fajna kaj ĝi pli aspektigis la haŭton de vivanta homo.
La loĝantoj de Palermo konsideris mumiojn neniel esceptaj kaj ili ofte vizitadis siajn mortintajn antaŭulojn. Hodiaŭ la katakomboj estas elserĉata turisma destinejo. La monaĥoj jam ne mumiigas, ili sole zorgas pri tio, por ke ili konservu la ekspoziciatajn korpojn en bona stato.
Kiel la lasta estis balzamitaRosalia Lombardo, kiu mortis kiel dujara en la jaro1920. Ŝia korpo restis rimarkinde konservita per procedo, kiu inventis ŝia patro-kuracisto.
La korpa ujo enmarĉo povas konserviĝi danke al malvarmo, acideco de la akvo kaj neĉeesto deoksigeno (kaj nome ankaŭ neĉeesto de putrigemajbakterioj). Laskeleto en la paso de jaroj kutime disfalos, sed la haŭto per natura manieroimpregnas sin kaj la visceroj restas nedifektitaj. Kelkokaze laŭ la enhavo destomako eblas eĉ difini, kion la mortinto manĝis lastfoje.
Inter la plej konataj korpoj trovitaj en la marĉoj apartenas la viroj deLindow kajGrauballe, la virino el laHuldresa marĉo kaj aliaj.
La plej fama natura mumio estasglaciviro Ötzi, kiu frostmortis en laAlpoj apud la landlimo deAŭstrio kajItalio ĉirkaŭ la jaro3300 a.K.. Pase de la tempo la korpon englutisglacimonto kaj malkovris lin nurŝtormo en marto de la jaro1991. Du germanaj montogrimpantoj malkovris Ötzi-on la19-an de septembro1991; komune kun li estis trovitaj pli ol 70 personaj objektoj.
En spaco subjezuita preĝejo de Nemakulita koncipo de Virgulino Mario kaj sankta Ignaco enKlatovy estis metataj korpoj de ordenaj fratoj en nigrajsutanoj kaj nobelaj klerikaluloj de la ordeno en belegaj vestoj. La unua notita sepulto ĉi tie okazis en la jaro1674, lasta en la jaro1784, kiam imperiestroJozefo la 2-a malpermesis sepultadon en preĝejoj.
Maniero de mumiigo, kiun la jezuitoj en Klatovy uzadis, estas monda raraĵo. La korpoj estis metataj surlupola submetaĵo, kiu kaŭzis antiseptike, kaj tie ili estis ĉirkaŭblovataj per seka aero, kiu fluis en ĉelon tra inĝenia sistemo de aerumigaj kanaloj en kavaj kolonoj denavo de la preĝejo. La korpoj hodiaŭ pezas ĉirkaŭ 8–10 kg.
La sistemo de aerumigado estis difektita dum alikonstruo de la preĝejo en la jaro1937. Plimulto da mumioj tial rapide subiĝis al pereo kaj ili devis en ĉi tiea tombejo enterigitaj. Al putriĝo eskapis proksimume 40 mumiigitaj korpoj, kiuj estas nuntempe ekspoziciataj en ĉerkoj kun vitraj kovriloj.
EnBrno troviĝaskapucena kripto kun mumioj sub Preĝejo de trovo de sankta Kruco. La kripto estis konstruita en duono de la18-a jarcento kaj ties aŭtoreco estas alskribata al konstruistoMořic Grimm. Konvena geologia konsisto de grundo komune kun inĝenia sistemo de aeraj trablovejoj ebligis la sekigon kaj sekvan konservon de sepultitaj korpoj. Mortintoj estis ĉi tie metataj ĝis la jaro1787.
El devenaj eble 150 korpoj de kapucenoj ĝis hodiaŭa tempo konserviĝis 24. Ĉiuj estis sepultitaj rekte sur tero, vestitaj en ordenaj sutanoj. Sub iliaj kapoj estis metataj dubrikoj.
Sume 34 mumioj devenantaj el la17-a kaj la18-a jarcento estis metitaj en malfermitaj ĉerkoj en kripto de preĝejo de sankta Prokopo enVamberk. En la jaro2000 ili estis por tempo de riparo translokigitaj en monaĥejon enBroumov.
En la jaro 1770 estis surTenerifo, unu elKanariaj insuloj, malkovrita vulkana agado kun miloj daguanĉaj mumioj, praloĝantoj de la insulo. Ilia balzamada tekniko estis tre simila al la egipta: ili forigis el la korpo viscerojn, ili plenigis ĝin per herboj kaj sekigis en fumo. Sed ĝis hodiaŭa tempo konserviĝis sole kelke da mumioj de guanĉoj, ĉar ili estis en pasinteco erigitaj kaj vendataj kiel medikamentoj.
Dum la20-a jarcento mumioj kaj iliajmalbenoj fariĝis ŝatata parto dehororaj filmoj. La plej malnova el ili estas filmoMumio el la jaro1932 kunBoris Karloff en rolo deImhotepo. La filmo ĝisatendis du refilmigojn, unu en la jaro1959 kunChristopher Lee (viduMumio) kaj la alia en la jaro1999 (viduMumio). Sed revivigitaj mumioj aperas ankaŭ en multaj aliaj filmoj. La ŝatateco de tiu ĉi temo verŝajne fontas el populareco de onidira malbeno de kripto deTutanĥamono.
↑"The Egyptian Mummy". Penn Museum.[1]Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivoWayback Machine Konsultita la 4an de Januaro 2018.
↑"Egyptian Animals Were Mummified Same Way as Humans". news.nationalgeographic.com.[2] Konsultita la 4an de Januaro 2018.
↑Wasef, S.; Wood, R.; Merghani, S. El; Ikram, S.; Curtis, C.; Holland, B.; Willerslev, E.; Millar, C.D.; Lambert, D.M. "Radiocarbon dating of Sacred Ibis mummies from ancient Egypt". Journal of Archaeological Science: Reports. 4: 355–361. doi:10.1016/j.jasrep.2015.09.020.[3] Konsultita la 4an de Januaro 2018.