Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Multoblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helppaĝo pri apartigilojĈi tiu paĝo estasapartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.

Se vivenis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo.

Se oni estas serĉanta multoblon de radiko de funkcio, oni vidumatematikan radikon.

Lamultoblo estas la pluraleco de la entoj konsiderata vidpunkte de lakvanto: distingiĝas tial la multoblo komponita de serio de diversaj entoj, el la unuo de tio kiu estas unusenca ĉar identa al sin mem.

En la medio de diversaj scioj oni referencas, diversmaniere, al la nocio de multoblo; komuna al ĉiuj estas la filozofia koncepto, laŭ kiu la multoblo estas la esenca karakterizo de la realo, kiu ĝin identigas kaj ĝin distingas, aparte kompare kun la Supera Ento, konsiderita, ekzemple, kielsubstancoIdeo enPlatonoUnu enPlotino,SpiritoEsto enHegelo, aŭDio kiu havas la karakterizon de la unusenceco.

Lafilozofio estas la bazo de tiu tuta rezonado kiu fontas sekve en la konsideroj de unuopaj sciencoj. En filozofio fakte la problemo estas: kiel allasi ke multoblo povas ekzisti fronte al unueco de la Unu?

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La termino multoblo devenas la malfrualatina:multiplicitas kaj apartenas la granda familio de terminoj ege vastigitaj en ĉiuj lingvoj hindoeŭropaj, kiun oni reirigas al rekonstruita radiko kiel*plek-.

Demokrito

[redakti |redakti fonton]

EstuDemokrito, filozofo subtenanto deatomismo, ekzemplo de bezono mense penetri la rilaton de la multoblo kun la unu ĉiam identa al si mem: li jam ĉirkaŭ400 a.K. diris: "la konstituantoj de ĉiuj aĵoj estas laatomoj”. Liaj esploroj estis adresitaj al la observo de la naturaj fenomenoj, kaj samtempe al laplureco de la mondoj kaj de laMultkulturismo. Li asertis interalie ke, estante la atomoj nombre senfinaj, senfinaj estas ankaŭ la mondoj kiuj premas formon el ilia agregazoj.

En li la problemo de rilatoj de la multoblo kun la unueco de la esto, se sentita, staras en la rilato de la ŝanĝado kun la eterneco de la atomoj.

Multoblo kompare kun la Unueco de laEsto

[redakti |redakti fonton]

Multaj filozofoj, (Demokrito estas nur ekzemplo) kaj grekaj kaj kristanaj kaj diversaliaj kulturoj alfrontis la rilaton inter la multaj estaĵoj kaj la unueco de laEsto. Pri tiu rilato esplorisParmenido kiu kontentigas la postulon de unueco kaj unikeco de la Esto per la redukto de la multoblo al pure iluzio, dumHeraklito savis kaj la unikecon kaj la multoblon.Plotino kreis komplikan filozofian sistemon por justigi la ĉeeston de la multoblo antaŭ la postulo de la unikeco de la emanata Unu. JamPlatono kreis la sistemon de la hiperuraniaj ideoj por subteni ke la multoblo de la aĵoj estas nur imitaĵoj de la ideoj. Aristotelo, male, trovis en la entoj mem la motivon de iliaj rilatoj kun la Unu: la ŝanĝantaj estaĵoj postulas neŝanĝeblan enton kiun li nomas “senmovan motoron”.La alporto pli elstara en la esploro pri la rilato de la multoblo kun la originanta “kreindo” estis ellaborita de kristanaj filozofoj kaj teologoj, al kiuj la kredero pri laSankta Triunuo donis motivon mediti primultoblo propra en la sama dia unueca substanco. Ne nur, sed laLogos, kiel persono, kolektias en si mem, laŭ sia naturo, kaj do senmaterie kaj senkomponade, la multoblon de la ideoj.[1] Nivele de la homo, la problemo kiu prezentiĝis estis tiu de la multoblo de la “pensitaĵoj” kompare kun la unueco de la penso.[2]Tiu problemo disfranĝiĝas ankaŭ al tiu de la rilato inter laŝanĝado de la multoblo kaj laneŝanĝeco de la Esto. Aparte en filozofoj kiuj sentas la bezonon trovi la fonton de la unueco en la universo spertita kaj pensita.

Estis, la rilato de multoblo kun la unueco de la Esto, problemo de, ekzemple,Kartezio,Leibniz,Spinozo kaj de idealismo, precipe enHegelo. Ĝenerale ĉiuj filozofiaj sistemoj respondas, pli/malpli eksplicite al tiu demando.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Vidu: s.Tomaso de Akvino, C. Gent., IV, c. 13.
  2. Vidu: Enciclopedia filosofica, v. 5, voĉo, Centro Studi Filosofici di Gallartae (Italio).

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Deleuze, Gilles. 1966. Bergsonism. Trans. Hugh Tomlinson and Barbara Habberjam, 1966.
  • Foucault. Trans. Sean Hand. London: Althone, 1988,ISBN 0-8264-5780-0.
  • A Thousand Plateaus. Trans. Brian Massumi. London and New York: Continuum, 2004. Vol. 2 of Capitalism and Schizophrenia. 2 vols. 1972
  • Giovanni Reale, Storia della filosofia antica in 5 volumi 1975.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Multoblo&oldid=8773744"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp