Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muhammad Zia-ul-Hak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad Zia-ul-Hak
Persona informo
محمد ضياء الحق
Naskiĝo12-an de aŭgusto1924 (1924-08-12)
en Ĝalanĝar
Morto17-an de aŭgusto1988 (1988-08-17) (64-jaraĝa)
en Bahavalpur
Mortis proakcidenta mortoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis peraviadila kraŝoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboMoskeo de Reĝo FaisalRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiosunaismovd
Lingvojurduovd
ŜtatanecoBrita Hindio
PakistanoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materSt. Stephen's College(en)Traduki
Universitato de Delhio
United States Army Command and General Staff CollegeRedakti la valoron en Wikidatavd
PartiosenpartiaRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Patrinovd
InfanojMuhammad Ijaz-ul-Haq(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
oficiroRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1943–1988vd
 
Postenoj
PostenojFederal Minister for Defence (Pakistan)(en)Traduki(1985–1985)
Prezidento de Pakistano(1978–1988)
Federal Minister for Defence (Pakistan)(en)Traduki(1978–1978)
Chief of Army Staff(en)Traduki(1976–1988)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Muhammad Zia-ul-Hak (12a de aŭgusto 1924 – 17a de aŭgusto 1988) estispakistana kvarstelageneralo kiu iĝis la sesa Prezidento de Pakistano, nome el 1978 ĝis sia morto en 1988, post esti deklarantamilitjuron en1977. Li restas la plej longdaŭrade facto ŝtatestro de la lando.

Edukita en la Delhia Universitato, Zia agadis en la Dua Mondmilito kieloficiro de laBrithindia Armeo enBirmo kajMalajzio, antaŭ aliĝi al Pakistano en1947 kaj luktis kieltankestro en laBarat-Pakistana Milito de 1965. En 1970, li estris milittrejnan mision enJordanio, kaj kunlaboris al la malvenko de la insurekcio de Nigra Septembro kontraŭ la tiea reĝoHusejn la 1-a.[1] Danke, la ĉefministroZulfikar Ali Bhutto nomumis Zia Ĉefa Armea Stabanestro en 1976.[2] Post civila malordo, Zia elpostenigis Bhutto per militistapuĉo kaj deklaris militjuron la 5an de julio 1977.[3] Bhutto estis polemike juĝita de la Supera Tribunalo kaj ekzekutita malpli ol du jarojn poste, kiel kulpulo de la rajtigo de la murdo de Ahmed Raza Kasuri, nome politika opozicianto.[4]

Kontrolante la prezidentecon en 1978, Zia ludis gravan rolon en laSovet–Afgana Milito. Apogita de Usono kajSaudarabio, Zia sisteme kunordigis la AfganajnMuĝahidojn kontraŭ la Sovetunia interveno laŭlonge de la1980-aj jaroj.[5][6] Tio finis per la retiriĝo deSovetunio en 1989, sed kondukis al la plimultigo de milionoj de rifuĝintoj, kaj komerco deheroino kajarmiloj en la Pakistanaj limprovincoj. Pri eksterlandaj aferoj, Zia plifortigis ligojn kunĈinio kaj Usono, kaj markis la rolon de Pakistano en laIslama Mondo, sed la rilatoj kunBarato malboniĝis meze de la konflikto en la areo deSiaĉen kaj la akuzoj ke Pakistano estis helpante lasiĥisman separisman Ĥalistanan movadon. Enlande, Zia aprobis ampleksan leĝaron kiel parto de la Pakistana Islamigo, fortondis civilajn liberecojn, kaj plifortigis la gazetarcenzuron.[7] Li ankaŭ metis en la pinton la Pakistanan atombomban projekton, kaj instituciigis la industriigon kaj la senreguladon de laekonomio, kio helpis la disvolvigon de la kapitalisma entreprenaro de Pakistano, kiu atingis la plej kreskantan rangon enSuda Azio.[8] Pli malpli dum la regado de Zia, la kresko de laMEP estis la plej alta en la historio de la lando.[9]

Post malpezigi la militjuron kaj organizi ne-partian balotadon en 1985, Zia nomumis Muhammad Ĥan Junejo kiel ĉefministro sed li mem akumulis pli da prezidentaj povoj pere de la Oka Amendo al laKonstitucio.[10] Post Junejo subskribis la Ĝenevajn Interkonsentojn de 1988 pri Afganio kontraŭ la deziro de Zia, kaj alvokis al esploro pri la la katastrofo de la municiejo de la Ojhri Kampadejo, Zia elpostenigis la registaron de Junejo kaj anoncis novan balotadon en novembro 1988. Li mortis kun kelkaj el siaj pintaj militistaj oficiroj kaj du usonaj diplomatoj en mistera aviadilakcidento apudBahavalpuro la 17an de aŭgusto 1988. Ĝis nun, Zia restas dupolusa figuro en la Pakistana historio, konsiderita kiel bremsinto de soveta etendo en la mondoregiono same kiel akcelinto de ia ekonomia prospero, sed kritikita ĉar malfortigis la demokratiajn instituciojn kaj aprobis leĝojn kiuj kuraĝigis la religian maltoleron.[11][12] Li estas citita ankaŭ kiel helpanto de la frua politika kariero deNaŭaz Ŝarif, kiu estos trifoje elektita ĉefministro.[13]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Haqqani, Hussain (2005).Pakistan: Between Mosque and Military; §From Islamic Republic to Islamic State. United States: Carnegie Endowment for International Peace (Julio 2005). pp. 395 paĝoj.ISBN 978-0-87003-214-1. Alirita la 11a de junio 2019.
  2. Amin, Abdul Hafiz."Remembering Our Warriors: Babar The Great". Intervjuo kun Major-General baber. Defence Journal of Pakistan. Arkivita el la originalo en 28a de aprilo 2016. Alirita la 11a de junio 2019.
  3. Rafiq Dossani (2005). Prospects for Peace in South Asia. Stanford University Press. pp. 46–50.ISBN 978-0-8047-5085-1.
  4. Story of Pakistan."Ouster of Zulfikar Ali Bhutto" (PHP). Alirita la 11a de junio 2019.
  5. Wynbrandt, James (2009). A Brief History of Pakistan. Facts on File. p. 216. "In his first speech to the nation, Zia pledged the government would work to create a true Islamic society."
  6. Haqqani 2010, p. 131: "Zia ul-Haq is often identified as the person most responsible for turning Pakistan into a global center for political Islam. Undoubtedly, Zia went farthest in defining Pakistan as an Islamic state, and he nurtured the jihadist ideology."
  7. Talbot, Ian (1998). Pakistan, a Modern History. NY: St.Martin's Press. p. 245. "Pakistan during the period 1977–1988 ... aspired to be an ideological state... the goal of an Islamic state was deemed to be its main basis."
  8. Khanna, Sushil Khanna."The Crisis in the Pakistan Economy". Sushil Khanna. Alirita la 11a de junio 2019.
  9. "Setting the record straight: Not all dictators equal, nor all democrats incompetent". The Express Tribune. 20 May 2012. Alirita la 11a de junio 2019.
  10. GoPak, Government of Pakistan."The Eight Amendment". Constitution of Pakistan. Alirita la 11a de junio 2019.
  11. "Pakistan's abused Ahmadis". The Economist. London. 13a de januaro 2010. Alirita la 11a de junio 2019.
  12. "To Fulfill Its Potential Pakistan Must Return to The Original Intent of The Lahore Resolution".[rompita ligilo] Alirita la 11a de junio 2019.
  13. "Nawaz must apologise".Dawn (Editorial). Alirita la 11a de junio 2019.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muhammad_Zia-ul-Hak&oldid=9143642"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp