Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muddy Waters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muddy Waters
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilitaĈikaga bluso
Persona informo
Aliaj nomojMuddy Waters
Naskiĝo4-an de aprilo1913 (1913-04-04)
en Rolling Fork
Morto30-an de aprilo1983 (1983-04-30) (70-jaraĝa)
en Westmont
Mortokialokora malsufiĉoRedakti la valoron en Wikidata
TomboRestvale Cemetery(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanojMud Morganfield(en)Traduki, Big Bill Morganfield(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupogitaristo
kantaŭtoro
kantisto
surstrata artistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.muddywaters.com/
vdr

McKinley MORGANFIELD (4a de aprilo1913[1] -30a de aprilo1983), konata plej bone laŭ sia spektakla nomoMuddy WATERS, estisusonamuzikisto debluso kiu estas ofte citata kiel la "patro de modernaĈikaga bluso".[2]

Muddy Waters kreskiĝis en Plantejo Stovall, ĉeClarksdale (Misisipio), kaj je aĝo de deksep jam estis ludanta gitaron ĉe festoj, imitante lokajn blusartistojn Son House kaj Robert Johnson.[3] Li estis registrita enMisisipio fare de Alan Lomax por laKongresa Biblioteko en 1941.[4][5]En 1943, li translokiĝis alĈikago cele iĝis plentempa profesia muzikisto, finfine registranta, en 1946, unue porColumbia Records kaj poste porAristocrat Records, nove formita firmao regata de la fratoj Leonard kaj Phil Chess.

Komence de la 1950-aj jaroj, Muddy Waters kaj lia bando —Little Walter Jacobs ĉe harmoniko,Jimmy Rogers ĉe gitaro, Elgin Evans ĉe tamburoj kajOtis Spann ĉe piano —registris kelkajn blusklasikaĵojn, kelkajn kun basisto kaj kantoverkistoWillie Dixon, kiaj "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You" kaj "I'm Ready". En 1958, li veturis al Anglio, helpante meti la fundamenton de la sekva bluseksplodo tie. Lia ludado ĉe laNewport Jazz Festival en 1960 estis registrita kaj publikigita kiel lia unua koncerta albumo, nomeAt Newport 1960.

La influo de Muddy Waters estis enorma, ne nur ĉe bluso kajritmenbluso sed ankaŭ ĉerock and roll,hard rock,Popola muziko,ĵazo, kajkontreo. Lia uzado de amplifikado estas ofte citata kiel ligilo interDelta bluso kajrock and roll.[6][7]

Diskaro

[redakti |redakti fonton]
  • Studio-albumoj
    • Muddy Waters Sings Big Bill Broonzy (1960)
    • Folk Singer (1964)
    • Brass and the Blues (1966)
    • Electric Mud (1968)
    • After the Rain (1969)
    • Fathers and Sons (1969)
    • The London Muddy Waters Sessions (1970)
    • Can't Get No Grindin' (1973)
    • "Unk" in Funk (1974)
    • The Muddy Waters Woodstock Album (1975)
    • Hard Again (1977)
    • I'm Ready (1978)
    • King Bee (1981)

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gordon, pp. 4–5.
  2. FilmetoMuddy Waters — Can't Be Satisfied, DVD, 2003, Winstar.
  3. "His thick heavy voice, the dark colouration of his tone, and his firm, almost solid, personality were all clearly derived from House," verkis muzikkritikisto Peter Guralnick enFeel Like Going Home, "but the embellishments, which he added, the imaginative slide technique and more agile rhythms, were closer to Johnson."
  4. Palmer, Robert (1978). "Muddy Waters: The Delta Son Never Sets".Rolling Stone, Oct. 5, 1978. p. 55.
  5. Muddy Waters – Can't Be Satisfied – American Masters – PBS. Pbs.org. Alirita 6a de Januaro 2015 .
  6. A Century of Champagne & Reefer. Joyfulnoiserecordings.com. Arkivita ella originalo je 2013-05-03. Alirita30an de aprilo 2013 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-05-03. Alirita 2016-05-09 .
  7. Rolling Stone,9a de novembro 1968.Arkivigite je 2013-05-03 per la retarkivoWayback Machine Quoted in "A Century of Champagne & Reefer". Alirita la 30an de Aprilo 2013.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muddy_Waters&oldid=8739874"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp