Portugala Mozambiko aŭPortugala Orienta Afriko (oficialeŜtato de Orienta Afriko[2] ĉe ties formado, kajTransmara Provinco Mozambiko poste) estis strio deportugalaj transmaraj kolonioj kaj poste portugala transmara provinco laŭlonge de la sudorienta afrika marbordo, kiu nune formas la respublikon Mozambiko. Portugalaj komercaj setlejoj kaj, poste, kolonioj estis formita laŭlonge de la marbordo el 1498, kiamVasco da Gama unuafoje atingis la mozambikan marbordon.Lourenço Marques esploris la areon kiu estas nuneGolfo Maputo en 1544. Li setlis konstante en la teritorio de la nuna Mozambiko, kie li pasis plej el sia vivo, kaj lia laboro estis sekvita de aliajportugalaj esploristoj, maristoj kaj komercistoj. Kelkaj el tiuj kolonioj estis regataj fine de la 19a jarcento de kolektivaj entreprenoj kiaj la Kompanio de Mozambiko kaj la Kompanio de Niaso.
La sendependeco de Mozambiko disde Portugalio okazis post sangelverŝa kolonia milito en kiu venkis la naciismaj fortoj de laFRELIMO. Post tio startis nova sangelverŝa milito, tiam enlanda milito inter la registaro de FRELIMO kaj la kontraŭ-frelimaj fortoj. Grandan parton de la moderna historio de Mozambiko okupis tiu severa kaj tre daŭrainterna milito, kiu finiĝis nur en oktobro1992 perĜeneralaj Pacaj Interkonsentoj de Romo. Postmilita lando estis unu el la plej malriĉaj en la mondo, kie milionoj de loĝantoj estis rifuĝintoj. Laŭ kelkaj pritaksoj preskaŭ 2 mln. rifuĝintoj revenis al Mozambiko de 1992 ĝis 1995, ĉirkaŭ 4 mln. aliaj revenis al siaj hejmoj el aliaj regionoj de la granda lando.
Ekde 1992 Mozambiko konstruas multpartian demokratian ŝtaton kun libera merkato. Multaj fabrikoj kaj aliaj produktejoj estis privatigitaj. La penoj de registaro havis sian efikon: oni rimarkas signifan ekonomian kreskon de la lando. Al resaniĝo de mozambika ekonomio helpis ankaŭ depreno de grandegaj ŝuldoj alKlubo de Parizo kajUsono.
Joaquim Alberto Chissano estis la dua Prezidento de Mozambiko, kiu funkciis el 1986 al 2005. Li estas konsiderata kiel aŭtoro de la transformado de militdetruita lando Mozambiko en unu el la plej sukcesaj afrikaj demokratioj.[3]
Mozambiko estas dividita en dekprovincojn plus la ĉefurbo, kiu ĝuas provincan statuson. La provincoj estas dividitaj en 129distriktoj, kaj tiuj ĉi en 405 "Postos Administrativos" (Administraj Lokoj) kaj en Localidades (Vilaĝoj).
Tamen, dek sep jarojn post la longa kaj ruiniga interna milito (1975 – 1992) Mozambiko estas konsiderata kiel ekzemplo de sukcesa rekonstruo. La lando devas alfronti la mankojn de sia ekonomio, konceptita de la portugala koloniado, por kontentigi unue la bezonojn de la najbaraj landoj, aparteSudafrikon. La alveno de novaj partneroj (Aŭstralio, Brazilo, Barato, ktp.) povus ŝanĝi la donitaĵojn en la ŝlosilaj sektoroj de energio, infrastrukturoj kaj minejoj.[4]
Dum kolonia tempo edukado ne estis atingebla por plejparto de nigrulaj mozambikanoj, tiam 93% de loĝantaro estis analfabetaj. Fakte plejparto de hodiaŭaj mozambikaj politikistoj ricevis kleron en paroĥaj lernejoj ĉe diversaj eklezioj.
Post la sendependiĝo atingebla edukado iĝis prioritato de mozambikaj registaroj. Tiel oni sukcesis malgrandigi parton de analfabetuloj ĝis triono. Bedaŭrinde, lastatempe konstruado de mezlernejoj kaj trejnado de instruistoj ne sekvis kreskon de loĝantaro, pro kio kvalito de edukado falas.
Universitato Eduardo Mondlane (portugaleUniversidade Eduardo Mondlane) estas la plej malnova kaj kaj la plej granda universitato en Mozambiko. Situas enMaputo. Estas ĉirkaŭ 8000 studentoj. Estas fondita en1962 enLourenço Marques, ĉefurbo dePortugala Mozambiko sub la nomoĜeneralaj universitataj kursoj de Mozambiko (portugaleEstudos Gerais Universitários de Moçambique). En1968 estis alinomita al Universitato de Lourenço Marques. Post sendependiĝo de Mozambiko ĝia ĉefurbo estis alinomita al Maputo, kaj la universitato ricevis la nomon deEduardo Mondlane omaĝe al la estro deFRELIMO.