![]() "Epitome da grammatica Hebrayca", verko publikigita en la1681-a. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1611 enPortugalio | |
Morto | 15-an de decembro1679 enAmsterdamo,Nederlando | |
Ŝtataneco | Portugalio![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo![]() | |
vd | Fonto:Vikidatumoj | |
Moses Raphael de Aguilar estis hebrea dramatikisto, erudiciulo kaj gramatikisto. Li verkist komentaĵon pri bibliaj versoj, hebrea gramatika libro, libroj pri juda juro kaj traktaĵoj pri la Aristotela Logiko, klasika greka romia literaturo. Li estis erudicia klasika akademiulo, grava preleganto ĉe la Amsterdama de laTalmudo-Torao, instruis ĉeEts Haim kaj prizorgis sukcesan privatlernejon.xxxLi naskiĝis en Portugalio, kaj li estis ḥakam ("juĝisto") kaj direktoro de la Talmud Tora emAmsterdamo. En 1642 li iris kune kun Isaac Aboab da Fonseca (1605-1693), kiel ḥazan ("kantoro"), al Brazilo, kie li restis ĝis la rekonkero de tiu lando de la portugaloj, kiam li revenis al Amsterdamo kaj estis renomumita al sia iama pozicio. Ĉe lia reveno al Amsterdamo, li malfermis privatan Yeshiva kie li skribis proksimume 20 librojn, sed nur du estis publikigitaj en lia vivdaŭro.
Ĉe la Talmudo-Torao li instruis Talmudon kaj hebrean gramatikon. Lia majstrado de la hebrea estis tiel kompleta ke li uzis ĉi tiun lingvon en konversacioj kun siaj lernantoj. Li estis amiko de la riĉa Abraham Israel Pereyra (floris inter 1644 kaj 1699), por kies ĉefa literatura verko li skribis aprobon (haskamah). Dum pluraj jaroj ambaŭ estis anoj de Shabbethai Ẓebi (1626-1676). Aguilar aktivis en sia oficejo dum kvardek jaroj ĝis sia morto.
Li forlasis grandan bibliotekon, kies katalogo estis presita en Amsterdamo en 1680. Li publikigis "Epitome da Grammatica Hebrayca" (Lejdeno, 1660), kies dua eldono aperis en Amsterdamo en 1661, sub la titolo "Compendio da Epitome Grammatica". ," kun traktaĵo pri la hebrea poezio. Li ankaŭ skribis "Dinim de Sehita e Bedica", kiu estis publikigita en Amsterdamo, 1681. Estas dirite ke li postlasis proksimume dudek hispanajn, portugalajn, kaj hebreajn verkojn en manuskripto, "Tratado da Immortalidade da Alma" (manuskripto de dudek paĝoj in 4-o).[1]