Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto deserio pri
Homa kresko
kaj disvolviĝo
Etapoj
Biologiaj mejloŝtonoj
vdr
Kuoleman puutarha (La morto zorganta siajn florojn), Hugo Simberg (1906).

Morto estas la fino devivo, nome la transpaso de vivo al nevivo, sen eblo reveni.

Morto estas la fina efekto kiu rezultas de la fino de la procezo dehomeostazo en viva estaĵo. Ĝi povas okazi pro naturaj kaŭzoj (maljuniĝo,malsano, konsekvenco de lamanĝoĉeno,natura katastrofo) aŭ pro okazigitaj kaŭzoj (memmortigo,murdo,eŭtanazio,akcidento,mortopuno,media katastrofo).

La procezo de morto, kvankam ĝi estas tute difinita en kelkaj el ties fazoj ekde la vidpunktoj deneŭrofiziologio,biokemio kajmedicino, ankoraŭ ne estas tute klare komprenita are ekde la vidpunktoj determodinamiko kajneŭrologio, kaj ekzistas foje malkonsentoj inter sciencistoj kaj fakuloj tiurilate.

La terminomortinto ĝenerale rilatas al homo, kiu mortis[1]

Laŭ laFundamento de Esperanto oni rajtas paroli primortiĝo dehomo kiam temas pri morto neatendita,akcidenta, ne kiam li mortisnature, estismortigitamortigis sin mem. Bertilo Wennergren skribis enPMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.[2] En Esperanto tre ofte oni uzas la terminon "forpaso" (verbe forpasi) kieleŭfemismo por eviti la iomtabuan vorton "morto".[3]

Morto elbiologia vidpunkto

[redakti |redakti fonton]
Soldato falinta dumUsona enlanda milito,1865.

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo devivo; kiel evento, la malo denaskiĝo. La evento morto estas la fino de lavivo deorganismo, do evento morto estas la momento inter vivo kaj la stato morto. Enbiologio, mortado estas baza kondiĉo por laevoluo despecioj.

Biologie, morto povas okazi alĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individuaĉelo, kaj eĉorgano, kaj tamen laorganismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.

Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj porenplantogrefto. Tiuokaze, tamen, lahistojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj enplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke degastiganto.

Alegorio de la Morto – Norda Tombejo deWiesbaden,Germanio.

Certa diagnozo de morto estas grava ne nur por transplanta medicino, sed ankaŭ por eviti laentombigon de vivantoj. Konataj viktimoj de la ŝajnmorteco estis ekzempleEdgar Allan Poe,Hans Christian Andersen kajAlfred Nobel (ankaŭPetrarca kajLudoviko la 9-a laŭ aliaj fontoj). Pro tio la morton de homo ordinare devas konstati fakulo, ekzemplekuracisto. Tiuj povas diferenci (kutime kaze de homoj) inter cirkula morto (lasango jam ne cirkulas), cerba morto (lacerbo jam ne funkcias) ktp.

Grandparte oni aplikas la esprimon "morto" nur al animaloj (homoj, bestoj), nur tre escepte, ekzemple poezie, alplantojfungoj.

Multaj specioj de vivaĵoj mortas promaljuneco kaj havas limigitan vivodaŭron. En la teorio deevolucio tiu morto havas gravan rolon, ĉar ĝi ebligas la pluevoluon de specioj. Kiam en specio okazasmutacio, kiu donasselektan avantaĝon, tiu avantaĝo eble ne havus ŝancon sukcesi kontraŭ la pli sperta antaŭa generacio. Se tiu generacio formortas pro maljuneco, ĝi donas al la idaro pli bonan ŝancon pluvivi kaj tiel progresigi la specion.

Morto elmedicina vidpunkto

[redakti |redakti fonton]

La medicina scienco difinas la morton kiel «nerevertebla ĉeso de la funkcioj korspiraj de ĉiuj funkcioj de laencefalo»,[4] nome okazaĵo rezultinta de la organika nekapablo subteni lahomeostazon. Pro la degradado de ladeoksiribonuklea acido (DNA) enhavata en laĉelkernoj, la kopiado de la ĉeloj iĝas iom post iom pli malfacila ĝis oni produktas la senrevertan rezulton.

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grava, ekzemple por determini la ekvalidon de tiestestamento, por aranĝi lafunebrajn preparojn, aŭ, okaze deenplanto, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Ankaŭ la preciza horo de la morto povas havi konsekvencon el jura vidpunkto kaze de mortigo aŭ de aliaj juraj procesoj. Enketistoj kutime uzas prilaboritegajn metodojn por determini tiun precizan momenton.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloJurmedicino.
du variaĵoj de la figuro de la fama skeleta damo "La Catrina", tipa de laTago de la mortintoj enMeksiko, kie la morto ricevas specifan socian traktadon.

Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentisproblemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso dekorbatado, reflektoj kajspirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen, surbaze de tiu nesufiĉaj pruvoj multaj personoj estis enterigitaj estantaj en stato de latenta vivo aŭ tuŝitaj de periodoj dekatalepsio. Nuntempe ekzistasteknikoj por restartigi la korbatadon kaj spiradon post jama halto.

Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la bioelektra aktivado en tiescerbo, konstatebla perelektroencefalogramo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la definitivan malaperon de lakonscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu difino montriĝas ne tute definitiva, ĉar la fenomeno de foresto de bioelektra aktivado kelkfoje tre escepte povas esti revertebla, kiel ĉe dronintoj kaj supozataj mortintoj en akvoj borde de la punkto de frostiĝo.

Kadavra rigidecorigor mortis (latine) estassimptomo de la morto, kion kaŭzas la kemia ŝanĝo en lamuskoloj kaj kio kondukas al rigidiĝo de lakadavro kaj la movo de la korpopartoj estas tiel malfaciligita. En milda temperaturo, la fenomenon priskribas la Nysten-regulo. Laŭ tiu regulo, la korpo rigidiĝas dum 24 horoj, unuafoje la makzela artiko, poste la trunko kaj la kruroj, piedoj. Post 48 horoj, la rigidiĝo ek-ĉesas kaj tute ĉesas post 72 horoj. La procezo dependas de la temperaturo de la medio, ĝenerale de 4 horoj ĉe homoj. La kemia kaŭzo de la kadavra rigideco estas la hidrolizo de la adenozina trifosfato (ATP) en la muskola histo.

Cerba morto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloCerba morto.

Cerba morto estas nerevertebla maniero de la perdo de konscio karakterizata de kompleta malapero de la cerba funkcio, kun reteno de la kora kuntiriĝo.[5] Pere de teknika progreso de la medicino, nuntempe eblas reteni koran aktivecon kaj artefaritan ventoladon per servoj de intensivaj zorgoj en persono kies koro batoĉesis kaj kiu ne estas kapabla spiri per si mem, kio pruvus, ke la persono ne estis mortinta. La proceduro uzata por la diagnozo de la morto tiuokaze estas diferenca kaj devas esti aplikata de la fakuloj en neŭrologiaj sciencoj, kaj oni parolas tiam de "cerba morto" aŭ "encefala morto". En la pasinto, kelkaj fakuloj konsideris, ke estas sufiĉa kun la ĉeso de elektra aktivado en lakortekso (kio supozigus la finon de la konscio) por determini la encefalan morton, tio estas, la definitiva ĉeso de la konscio egalvalorus al morto, sed nuntempe oni konsideras, preskaŭ universale, mortinta personon (eĉ se tiu restas kun kor-spira aktiveco pere de la artefarita helpo en unuo de intensivaj zorgoj), post la nerevertebla ĉeso de la viva aktiveco de la tuta cerbo, inkludite lacerba trunko (la plej malalta strukturo de la encefalo, respondeca de la granda majoritato de la vivaj funkcioj), konstatita pere de klinikaj protokoloj neŭrologiaj bone difinitaj kaj apogitaj per specialaj pruvoj.

Tiuokaze, la determinado de la morto povas esti malfacila. Elektroencefalogramo, kiu estas la pruvo plej uzata por determini la elektran cerban aktivecon, povas ne klare detekti kelkajn elektrajn cerbajn signalojn tre malfortajn, kaj krome povas aperi en tiu signaloj produktitaj ekster la cerbo kaj esti interpretataj erare kiel cerbaj. Pro tio, oni disvolvigis aliajn pruvojn pli fidindajn kaj specifajn por pritaksi la cerban viveblon, kiel la tomografio per dissendo de ununura fotono (cerba SPECT), la cerba panangiografio kaj la transkrania ultrasono.

Morto elreligia vidpunkto

[redakti |redakti fonton]

La Morto portanta anonckornon. Gil de Ronza, 16-a jarcento.

Alreligioj kiuj kredas je la koncepto deanimo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de laspirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pritranstomba vivo.

Laabrahamaj religioj kredas je postmorta pluvivo de la animoj ekster la mondo, kun plena memoro pri la enmonda vivo. Enkristanismo la morto estas ŝlosila koncepto: la kerno de la kristanismateologio estas fundamentita sur la kredo, keJesuo estis sendita deDio Patro por suferipasion kaj finfine morti kaj reviviĝi. Tiel lielaĉetas la homaron, kiu antaŭe estis kondamnita pro la kulpo de laorigina peko. Tiukadre ofta simbola arta reprezento deKristo kiel dio estas la momento de lia morto sur kruco (Krucumo de Jesuo kajKrucumita Kristo en arto).

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMemento mori.

Aliaj religioj, ekz.budhismo kajhinduismo, kredas je transiro de la animo al alia enmonda estaĵo (metempsikozo), kiu ordinare ne memoras pri antaŭaj vivoj de la animo. Tiukadre la bonfaro al aliaj estaĵoj, eĉ se ne homaj, indas ĉar malantaŭ tio povas kuŝi proksimulo, alia homo aŭ oni mem. Tiel la kredaro pri morto influas la ĉiutagajn kaj normalajn vivmanierojn, kondutojn, sociajn normojn ktp.

Kristanaj kredoj pri morto

[redakti |redakti fonton]

Ofta demando kiu aperas pri la morto de homoj kaj tre interesa estas: kio okazas al la homaj estaĵoj post la morto? Reale, la demando temas pri kio okazas al la mensaj kapabloj de la mortinta persono. Kelkaj kredas, ke ili konserviĝas pere de laspirito, kiu iam movis la menson, plialtigante sian staton dekonscienco al realoj eĉ pli grandaj; dum aliaj kredas en la migrado de laanimo de homa estaĵo post ties morto al nivelo fizike neatingebla.

Diego Velázquez,Jesuo krucumita,1631, bildo pentrita per oleo (248 x 169 cm),Madrido,Prado-Muzeo.

La kristana religio konsideras la morton kiel fino de la fizika restado de la homa estaĵo en sia karnaj vivmaniero kaj stato: la spirito abandonas la fizikan korpon kiu malboniĝas kaj iĝas nekapabla subteni sin laŭ la leĝoj de tiu universo finenda, kaj tuje ĝi revenas al Dio (Kohelet 12:7). La animo, depende ĉu ĝi konis kaj rekonis Jesuon Kriston kiel Dio kaj savinto (Romanoj 10:9), iras al ripozejo espere de la dua veno de Jesuo (1a Tesalonikanoj 4:16). En tiu ripozejo ties rilato kun la Suprema Estaĵo estus rekta (la Paradizo); alia animo, tiu de la malliberigitaj spiritoj, kiuj ne rekonis Jesuon Kriston kiel Dio kaj savinto, devos prezentiĝi antaŭ la Fina Juĝo. Tiu loko estas nomita laInfero. LaParadizo estas dinamika mondo en kiu oni realigas interagadon kun la laboro de Dio kaj kun la personoj en la Tero pere de ministerio de anĝeloj.

Laŭ la kristanaEklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mormona), spirito kiu abandonas la korpon estas simila laŭ aspekto al tio kiun ĝi lasas en karna stato, sed en ties plej juna formo. La akirita sciaro, la fizika aspekto estas konservata, sed en stato de perfekteco netuŝeebla por tiu ĉi mondo kaj plej pura. Poste ĝi pluos per la universala resurekto pere de la gracio de Jesuo Kristo, kiu estis la pioniro de laresurekto. Poste venos juĝo laŭ la individuaj faroj en tiu surtera vivo de la personoj kiuj estas responsaj pri siaj agoj. Laŭ tiu eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la laboro de Dio estas resumita per la jena versego kiu montras la parolon de la Dio de Israelo:"Tiu estas mia verko kaj mia gloro, realigi la senmortecon kaj la eternan vivon de homo.” Moseo 1:39,La Perlo de Granda Prezo.

Por laAtestantoj de Jehovo, la granda majoritato de la mortintoj estas en stato de absoluta senkonscio kaj eĉ la Reĝo Davido ne ascendis al la ĉielo (Kohelet 9:5,6,10;Agoj 2:34). Ili kredas, ke kiam la "nova tero" (nova sistemo, 2 Petro 3:13) estu establita sub la jarmila regado de Kristo, la resurekto —kaj de Justuloj kaj de Nejustuloj— okazos en la tuta mondo, kaj estas tiam kiam ili estos juĝitaj laŭ iliaj faritaj agoj dum la jarmilo, tiuj kiuj agis malbone iros al la eterna morto (Morto sen espero resurekti) kaj tiuj kiuj agis bone iros al la eterna vivo en surtera paradizo (Johano 5:28,29; Apokalipso 20:11-15; Agoj 24:15). Ili kredas ankaŭ en aliaj minoritata kategorio de kristanoj kiuj konservas alian esperon. Tiuj estas la 144 000 "unktitaj de la Sankta Spirito" kiu, laŭ ili, mortinte iras al la ĉielo por esti reĝoj kaj pastroj kaj regi kun Kristo “Super la Tero” en Jarmila Regado. Laŭ la Atestantoj de Jehovo, la kolektado de tiuj “Unktitoj” kiuj havas ĉielan esperon startis per la apostoloj de Kristo, kiam Jesuo proponis al ili hejmojn en la ĉielo, propono kiu pluas ĝis nuntempe, sed nur por tre malmultaj (Apokalipso 5:9,10; 7:4; 14:1-3).

Morto en socio kaj historio

[redakti |redakti fonton]
Funebra parado dePrezidantoUrho Kekkonen enHelsinko, 1986.

Delonge historiistoj konsideras la okupon de prahomoj pri la morto de ties proksimuloj kiel montro de homa socio, civilizo, intelekta kompreno ktp. Tiel, la plej antikvaj restaĵoj defunebraj agadoj (tomboj, funebraj monumentoj, bildoj ktp.) estis analizitaj kiel unu el la plej klaraj montroj de la sociaj trajtoj de ĉiu epoko, kune kun laekonomio, administrado de povo, konfliktoj kaj militoj ktp. Plej ofte tia okupo de homoj pri mortintoj kaj respektive pri iliaj kadavroj estas rilataj al diversaj kredoj pri ia tipo de nova vivo transmorta.

El historia vidpunkto, en socioj en kiuj la averaĝavivodaŭro estis malalta aŭ okazis oftaj amasmortoj promilitoj,malsatego,epidemio ktp., estis pli normala proksimigo al la socia konsidero de la morto. Ju pli okazasprogreso en medicino, produktado de manĝaĵoj, plialtigo de vivnivelo, aranĝo de maljunulejoj ktp., des pli la vivodaŭro plilongiĝas kaj la morto estas pli malofta afero en la ĉiutaga vivo. Tio rezultas en malproksimigo disde la socia konsidero de la morto.

En la aktualo ĉiu kulturo kaj civilizacio havas sian propran praktikon pri la morto. En tradiciaj kulturoj oftas religiaj ceremonioj kaj entombigoj; en modernaj urbaj socioj oftas lakremacio de kadavroj kaj la posta disigo de cindroj en specifa simbola natura loko (maro, rivero, kamparo ktp.). Tre ofte estas faratajdiskursoj kiuj povas esti dirataj dum la funebra ceremonio ĉu de pastro aŭ de alia religia gravulo ĉu de samfamiliano aŭ proksimulo. En tiuj diskursoj plej ofte oni starigas la pozitivajn trajtojn kaj agojn de la mortinto, anstataŭ memori pri ties negativaj aspektoj. Ofte tiuj diskursoj estas publikigataj en gazetoj ĉefe se la mortinto estis iutipa gravulo, kielnekrologo. Alifoje la morto de karulo povas inspiri specifajn literaturajn pecojn, plej ofte enpoezio nomeelegioj.

Homa morto

[redakti |redakti fonton]

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino

[redakti |redakti fonton]
La Morto proĥolero, en gazetoLe Petit Journal.
  • Por multaj, morto estas lanaturafino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi. Surbaze de tiuideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
  • Ekzistas la psikologia morto, laŭ kiu persono estas konscia, ke ĝi estas mortanta. Tiusence, la persono estas kapabla percepti tion. Tiu psikologia morto kaŭzas ofteanksion kajdepresion en personoj. La akceptita psikologia morto ebligas, ke la persono povas adaptiĝi, per la restantaj rimedoj, al sia medio.[6]

Morto kiel malo de vivo

[redakti |redakti fonton]
  • Por kelkaj, morto estas la malo devivo, ĝia plej absoluta malamiko kaj kontraŭo. Lapenso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakcepteblaimagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se lakorpo devas morti, tamen almenaŭ laanimo pluvivos.
  • Por aliaj, morto estas nur la konstato, ke vivo estas nur efemera paso tra la aktuala mondo, kaj tiel la morto pravigas tiun konsideron. Post la morto estas nenio: la korpo putriĝas, estas kremaciata ktp., dum konscio kaj ebla animo tute malaperas.

Ĉu vivo postmorta?

[redakti |redakti fonton]

Kio okazas al laspirito,konscioanimo dehomo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ prireenkorpiĝo (aŭreenkarniĝo) aŭ prispiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.

El infero: ilustraĵo deGustave Doré por laLa Dia Komedio deDante.

Aliflanke, la timo priinferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.

Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitajreligioj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPostmorto.

La vivo postmorta estas la kredo, ke laesenca parto de la identeco aŭ la fluo dekonscio de viva estaĵo pluas post la morto de la fizika korpo. Laŭ diversaj ideoj pri tiu vivo, la esenco de tiu kiu vivas post la morto povas esti parta elemento aŭ la propra supervivado de laanimo,spiritokonscio kunportita kiu povas havigi personan identecon. Tamen, la majoritata scienca sinteno asertas, ke ne estas pruvoj de la ekzisto de vivo post la morto: tio devas resti por lafido kaj kredo. Krome, la kredo en vivo postmorta kontrastas kun la kredo en la forgeso post la morto kaj la ne-ekzistado.

Multaj antropologoj, kiel William Rendu de la Internacia Centro por Esplorado en Homaj kaj Sociaj Sciencoj (CIRHUS) en Novjorko, kredas, ke la zorgemaj enterigoj de kadavroj faritaj deNeandertaloj estas pruvo de ilia kredo en la vivo postmorta, eĉ antaŭ la hegemonio de laHomo sapiens.[7][8]

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

[redakti |redakti fonton]

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne-retro-igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.

Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je laresurektoreviviĝo deJesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo dekriogenado aŭ konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco

[redakti |redakti fonton]
Reviviĝo de sanktuloj.

Senmorteco, eskapo de la necesa individua morto, ŝajnas al multaj homoj tre dezirinda. Sed oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlimatempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiaŭon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

De primitivaj vivoformoj, ekz.bakterioj, estas sciate, ke vivanta ĉelo teorie povas vivi eterne (dividante sin). Ne estas perfekte klare, kio igas la ĉelojn de kompleksaj vivuloj aĝiĝi kaj morti. Sed sen tiu mekanismo eble ne funkcius laevolucio inter tiuj vivuloj, ĉar la aĝuloj per sia akumulita sperto povus kompensi evoluciajn malavantaĝojn en sia genaro. Tiel eble la mortemo de individuoj konsistigasselektan avantaĝon por specio.

Sinmortigo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolosinmortigo.

Ĉu plu vivi – aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutagafilozofio. Sinmortigo aŭ memmortigo estas la ago mortigi sin mem propravole, propradecide, ne akcidente.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigonpeko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝinkrimo. Tio rezultas en polemikoj inter diversaj sociaj kaj ideologiaj sektoroj poraj kaj malporaj; ankaŭ en ŝanĝoj en la priaj leĝaroj. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj, ekzemple en iama Japanio.

Eŭtanazio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloeŭtanazio.

Eŭtanazio estas ago por intence plifruigi la morton de homo, kies pluvivon li mem aŭ aliaj konsideras nedezirebla. Ĉar la rajto je vivo estashoma rajto, oni konsideras, ke maksimume la deziro de la homo mem povas pravigi eŭtanazion, kiu tiaokaze estas "helpo je sinmortigo". En diversaj landoj okazas polemikoj inter diversaj sociaj kaj ideologiaj sektoroj poraj kaj malporaj; ankaŭ en ŝanĝoj en la priaj leĝaroj. Religiaj tendencoj plej ofte kontraŭas eŭtanazion kiel peko kontraŭ Dio, kiu havigis la vivon. Etikaj tendencoj tre ofte apogas la aplikon de eŭtanazio, nur kiam tiu estis elektita de la propra mortonto.

Mortopuno

[redakti |redakti fonton]
Ekzekuto de fraŭlinoJane Grey, bildo de Paul Delaroche.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolomortopuno.

La mortpuno punas krimon per mortigo de la kriminto. Kvankam ĝi kontraŭas ladeklaracion de la homaj rajtoj, pluraj ŝtatoj en la mondoankoraŭ aplikas ĝin, kiajUsono,Ĉinio,Irano ktp.

La mortpuno distingiĝas de aliaj punoj per kelkaj bazaj ecoj: Ĝi absolute malhelpas plian krimadon de la punito, ĝi ŝparas al la socio la kostojn por teni lin en prizono, kaj ĝi estas ne malfarebla aŭ kompensebla en la okazo de eraro. Kontraŭantoj de la mortpuno argumentas, ke per ĝia apliko la socio perdas sian moralan avantaĝon super la krimuloj, nome ke ĝi sentas sin ligita aletikaj principoj. Abolo de mortopuno estas rilata al progresemaj sintenoj, dum la reteno kaj apliko de mortopuno rilatas al plej konservativaj kaj diktatorecaj reĝimoj.

Simboloj

[redakti |redakti fonton]
Kiel simbolo de morto estas ofte uzata skeletulo.

LaMorto estas ankaŭmitologiafiguro.

Enĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis virangenron, kaj pro tio oni prezentas ĝin kiel viron enpentraĵoj kaj eĉ enfilmoj (ekzemple"La Sepa Sigelo, deIngmar Bergman).

Enlatinidaj lingvoj, kiel lahispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.

Tre ofte la morto estas prezentita kielskeletulo, kutime kunfalĉilo enmane.

Proverboj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas plurajproverboj pri morto en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[9]:

  • Citaĵo
     Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. 
  • Citaĵo
     Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. 
  • Citaĵo
     Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. 

Ludoviko Zamenhof pri morto

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda? 

Morto en arto

[redakti |redakti fonton]

La plej parto de kristanaj skulptistoj reprezentas la morton en figuro deskeleto (tio kio oni estos postmorte) portantafalĉilon (kiel simbolo de la senpia mortiga faro de la morto) kaj, foje, ankaŭsablohorloĝon (kiel simbolo ke frue aŭ malfrue okazos la morto) aŭ armilojn.

Laetruskoj pentris ĝin havantan teruran timigan mienon aŭ sub kapo deGorgono hirta de serpentoj aŭ en figuro de rabia lupo. La plej ofta de la alegorioj de tiu diaĵo inter la antikvaj romianoj estis trista kaj senmova genio kun estingita kaj renversita torĉo.

Lahelenoj donis al ĝi aspekton multe malpli funebreca, laŭ la simbolo kiu estas en kelkajkarneoloj: estas flugilhava piedo ĉekaduceo kaj suprepapilio kiu ekflugas. La flugilhava piedo estas indiko pri tiu kiu jam ne ekzistas kaj pluas tra la spaco alMerkuro kaj pro tio la kaduceo; la papilio estas bildo de la animo kiu supreniras al la ĉielo.[10]

En laAntikva Grekio, unu de la ĉefaj temoj de la verkoFedro dePlatono estas la morto.[11] Grava esplorado farita de la itala historiisto Giordano Berti pri lakranio en la okcidenta arto estis publikigita en la revuoTerzo Occhio havigante interesajn kontribuojn pri la bildigo de morto en arto.[12][13]

Bibliografio en beletraj verkoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLibroj pri morto.
La Morto de Ivan Iljiĉ deLev Tolstoj (1886).

Ekzistas la plej diversaj libroj pri la temo morto, inter ili:

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Morto en pentrarto

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Pri ritoj

[redakti |redakti fonton]
Funebro enTokio,Japanujo.

Pri morto el medicina vidpunkto

[redakti |redakti fonton]

Pri morto el religia vidpunkto

[redakti |redakti fonton]

Pri morto en literaturo

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Mortinto enReVo[1]
  2. en PMEG
  3. en PIV Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  4. Real Academia Nacional de Medicina de España (2011). Diccionario de términos médicos. Madrid: Editorial Médica Panamericana.ISBN 9788498351835.
  5. Diccionario de medicina Oceano Mosby. Oceano. pp. 883.ISBN 84-494-0368-5.
  6. Bayés, Ramón (2001).Psicología del sufrimiento y de la muerte. Barcelona: Ediciones Martínez Roca. p. 255.ISBN 9788427026995.
  7. «Los neandertales enterraban a sus muertos». europapress.es. 17a de Decembro 2013. Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  8. «William Rendu». academia.edu. Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  9. Lernu. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-21 .
  10. Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914)
  11. Garrido, Manuel (2013)Los diálogos eróticos: Banquete y Fedro, tradukis Manuel Sacristán kaj David García Bacca, ĉapitroLa filosofía platónica del amor, Alirita la 13an de Junio 2017, p. 11, Madrido, Tecnos, eldonistoj Manuel Sacristán kaj David García Bacca, isbn = 9788430958207
  12. Giordano BertiMeditazioni sul teschio (1), Terzo Occhio, numero 97, Decembro 2000,[2]Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivoWayback Machine
  13. Giordano BertiMeditazioni sul teschio (1), Terzo Occhio, numero 98, Marto 2001,[3]Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivoWayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Transhumanismo

Transhumanisto

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Ariès, Philippe (1982).Ensayos sobre la muerte en Occidente. Barcelona: Argos Vergara.ISBN 978-84-7178-454-4.
  • Arregui, Jorge V. (1992).El horror de morir: el valor de la muerte en la vida humana. Tibidabo.ISBN 978-84-86421-89-2.
  • Becker, Ernest (2003).La negación de la muerte. Barcelona: Kairós.ISBN 978-84-7245-500-9.
  • Bowker, John (2003).Los significados de la muerte (Miguel Martínez Lage, trad.). Madrid: Akal.ISBN 978-0-521-47832-8.
  • Cobo Medina, C. (2000).Los tópicos de la muerte. La gran negación. Madrid: Ediciones Libertarias.
  • Critchley, Simon (2008).El libro de los filósofos muertos. Madrid, Taurus.ISBN 978-84-306-0677-1.
  • García-Sabell, Domingo (1999).Paseo alrededor de la muerte. Madrid: Alianza.
  • Gregory, Richard (2002).Illusion: making sense of the senses. Oxford: Oxford University Press.
  • Huisman-Perrin, E. (2003).La muerte explicada a mi hija. Barcelona: El Aleph.
  • Tankred Koch: Lebendig begraben.Geschichte und Geschichten vom Scheintod, Edition Leipzig 1990,ISBN 3-361-00299-0
  • Kübler-Ross, Elisabeth (2017).Sobre la muerte y los moribundos. Barcelona: Grijalbo.ISBN 978-84-663-4186-8.
  • Ledoux, Joseph (2003).Synaptic self: how our brains become who we are. Penguin.ISBN 978-014-200178-3.
  • León Azcárate, Juan Luis (2007).La muerte y su imaginario en la historia de las religiones. Bilbao: Universidad de Deusto.ISBN 978-84-9830-101-4.
  • Llinás, Rodolfo (2017).El cerebro y el mito del yo: el papel de la neuronas en el pensamiento y el comportamiento humano. El Peregrino / E-libros.ISBN 978-958-8911-26-7.
  • Lonetto, Richard; Templer, Donald I. (1992).La ansiedad ante la muerte. Barcelona: Temis.ISBN 978-84-7537-128-3.
  • Moody, Raymond (2006).Vida después de la vida. Barcelona: Círculo de Lectores.ISBN 978-84-4143-784-5.
  • Pieper, Joseph (1982).Muerte e inmortalidad. Herder.ISBN 978-84-254-0530-3.
  • Poveda, Jesús; Laforet, Silvia (2009).El buen adiós. Madrid: Espasa-Calpe.ISBN 978-84-670-3026-6.
  • Max Scheler, Max (2001).Muerte y supervivencia. Madrid: Encuentro.ISBN 978-84-7490-623-3.
  • Waugh, Evelyn (2000).Los seres queridos. Barcelona: Círculo de Lectores.ISBN 978-84-226-7804-5.
  • Falk Wiesemann:Auch die Angst hat ihre Mode. Die Angst vor dem Scheintod in der Zeit von Aufklärung und Romantik. Klartext, Essen 2004,ISBN 3-89861-018-7
v  d  r
Morto kaj rilataj temoj
Kuracafero
Morteco
Post morto
Kun la korpo
Supernature
Ceteraj
v  d  r
Medicino:Patologio
Bazaj nocioj de patologio
Metodoj de patologio
Morfologiaj ŝanĝoj
Fakoj de patologio
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Morto&oldid=8854135"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp