| Moriz Haupt | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de julio1808 (1808-07-27) en Zittau |
| Morto | 5-an de februaro1874 (1874-02-05) (65-jaraĝa) en Leipzig |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
| Alma mater | Universitato de Lepsiko |
| Okupo | |
| Okupo | latinisto klasika filologo universitata instruisto |
Moriz HAUPT (naskiĝinta la27-an de julio 1808 enZittau, mortinta la5-an de februaro 1874 enBerlino) estisgermanaklasika filologo kajgermanisto.

Studis Haupt inter 1826 kaj 1830 enLepsiko ĉeGottfried Hermann iĝonte samloke en la 1837-a jaro privata docento. En 1841 li fariĝis eksterorda, en 1843 orda profesoro de ĵus starigita katedro pri germanaj lingvo kaj literaturo.
Pro sia partopreno dum larevolucio de 1848 li suferis maldungiĝon en 1851. En 1853 oni vokis lin Berlinon por anstataŭiKarl Lachmann. Havante fajnan observan kaj akran distingan kapablojn apud sia ĝenerala bona impreseco, Haupt ege influadis aliajn. En siaj skribaĵoj li evidentiĝis gravatekstkritikisto. De ili rilatas al la helena-romia antikveco: »Quaestiones Catullianae« (Leipzig 1837), »Observationes criticae« (Leipzig 1841), »De carminibus bucolicis Calpurnii et Nemesiani« (Berlino 1854) kaj la eldono de »Halieutica« deOvidio kun »Cynegetica« de Gratius kajNemesiano (Leipzig 1838), de »Epicedion Drusi« (Leipzig 1850),de aĵoj deHoracio (Leipzig 1851), deKatulo,Tibulo kajPropercio (Leipzig 1853), de »Metamorphosen« deOvidio (Berlino ekde 1853; ene de la konata Weidmann-kolekto deHermann Sauppe »Sammlung griechischer und römischer Schriftsteller mit deutschen Anmerkungen«) de »Germania« deTacito (Leipzig 1855) kaj deVergilio (Leipzig 1858).
Li engaĝiĝis en la eldono de aĵoj el la postlasitaĵoj de la bopatroGottfried Hermann kaj publikigis »Bion und Mochos« (Leipzig 1849) kiel ankau aĵojn deEsĥilo (Leipzig 1852). Rilate al la literaturo mezepoka engermana lingvo li publikigis »Erec« deHartmann von Aue (Leipzig 1839), »Guter Gerhard« deRudolf von Ems (Leipzig 1840), »Lieder und Büchlein«, »Der arme Heinrich« deHartmann von Aue (Leipzig 1842), »Engelhard« deKonrad von Würzburg (Leipzig 1844), »Winsbeke« (Leipzig 1845), »Lieder« deGottfried von Neifen (Leipzig 1851), aferojn deNeidhart von Reuenthal (Leipzig 1858) kaj »Moritz von Craon« (Berlino 1871).
Krome li finis la lachmann-an eldonon de fruaj perloj elmezaltgermana poemaro (»Des Minnesangs Frühling«, Leipzig 1857) kaj prizorgis la trian kaj kvarajn eldonojn de »Nibelungen« (Berlino 1852 kaj 1867) kaj la poemojn deWalter von der Vogelweide (Berlino 1853). KunHoffmann von Fallersleben li eldonis »Altdeutsche Blätter« (Leipzig 1836–40) fondonte en 1841 la periodaĵon »Zeitschrift für deutsches Altertum«. De ties 16 unuaj volumoj li eĉ estis laĉefredaktisto (Berlino 1841–73).
El liaj postlasitaĵoj publikigisAdolf Tobler »Französische Volkslieder« (Leipzig 1877). Lian verkaron »Opuscula« kolektisUlrich von Wilamowitz-Moellendorff (Leipzig 1875-77).