Mordeĥaj Vanunuמרדכי ואנונו | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro1954 (1954-10-13) (70-jaraĝa) en Marakeŝo, ![]() | ||||
Religio | kristanismo • Anglikanismovd | ||||
Etno | Sefardojvd | ||||
Lingvoj | hebreavd | ||||
Ŝtataneco | Israelo Maroko ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Ben-Gurion de Negevo![]() | ||||
Partio | Partio Komunista de Israelo![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kristin Joachimsen(mul)![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teknikisto aktivulo interna alarmanto ![]() | ||||
Laborkampo | Disvastiĝo de atomarmiloj kajnuklea armilo![]() | ||||
| |||||
EnTTT | Oficiala retejovd | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Mordeĥaj VANUNU, ofte citita kielMordechai Vanunu,hebree מרדכי ואנונו (naskiĝis la13-an de oktobro1954 enMarakeŝo,Maroko) estas israelafilozofo,fizikisto,politika aktivisto, kiu malkaŝis la nukle-armilan programon de Israelo en1986. Li estis kaptita deMosado, kaj ekde tiam li estas kaptito de Israelo.
Vanunu estas filo de juda-marokaenmigrinto. Li laboris inter1976 kaj1985 kielteknikisto en Israelo, en la sekreta nuklea esplorejoDimona. En1985 li estis maldungita, poste li ekinformiĝis pri laatombomboj de Israelo. Antaŭ la publikigo de la Vanunu-a artikolo en lalondona ĵurnaloSunday Times li estis la 30-a de septembro1986 farMossad alRomo logita (ina agento konjekteble de Mossad, sed laŭ tujpostliberiga deklaro de Vanunu temis priCIA-agento, Cheryl Bentov, kromnome "Cindy", falsasertante esti usona turisto, tentis lin aviadi kun ŝi por ferii enRomo) kaj de tie alIsraelo forrabita. La juĝenketo pro homforrabo estis baldaŭe fermita de la italaj aŭtoritatoj; la israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ĝi scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vanunu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj.
Li estis kondamnita al 18-jaraprizono prolandoperfido kajspionado. El tio li pasigis 11 jarojn ensolĉelo.
Oni aljuĝis al li en1987 laalternativan Nobel-premion, en2001 li ricevis de laUniversitato de Tromsø enNorvegio lahonordoktoran titolon kaj en2002 li ricevis la premionNuclear-Free Future Award en la kategorio "Kontraŭstaro". Plurajn aliajn premiojn kaj honorojn li ricevis de diversaj kaj internaciaj institucioj. Paro deusonanoj adoptis lin kiel filon, kaj tiel rajtis viziti lin en lia ĉelo (En 1986, li konvertiĝis alkristanismo –Episkopala eklezio – en kirko en Aŭstralio).
Li liberiĝis la 21-an de aprilo2004 sub severaj kondiĉoj. Li neniam rajtos forlasi Israelon, sian lokon povos forlasi nur kun antaŭpermeso. Por li ne estos permesata la uzado deinterreto kajpoŝtelefono.
Li post liberiĝo plu petis, ke la israela stoko de amasmortigiloj estu kontrolata de internaciaj instancoj.
La 11-an de novembro2004 li estis arestita fare de 40 armeanoj ene deanglikana katedralo deJerusalemo antaŭ pastroj kaj aliaj ĉeestantoj.