Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Morao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por nomo de ludo, vidu la paĝonMorao (ludo).

Morao[1] estas unuo de sono uzata por determini lafonologiansilaban pezon en iuj lingvoj. La radikomora signifas "periodon de tempo" deveninte de lalatina vorto por "paŭzo, malfruo", kiu ankaŭ uzita por traduki la grekan Χρόνος (chronos signifanta "tempon"). En1968usonalingvistoJames D. McCawley priskribis kiel "longa silabo konsistas el du moraoj kaj mallonga silabo el unu."

Ĝenerale, unu-moraa silabo estas nomatamalpeza silabo, du-moraa silabo estaspeza silabo, kaj tri-moraa silabo ​​estassuper-peza silabo. Plej da lingvistoj opinias, ke neniu lingvo uzas silabon enhavantan kvar aŭ pli moraojn.

La japana

[redakti |redakti fonton]

La japana estas fama lingvo pro sia enhavo de moraoj (japane nomatamōrahaku lingvistike, aŭon komune). Multaj dialektoj, inkluzive la norman, havas moraojn. En tradicia poeziaĵo,hajko kajsenrjuo havas tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 moraoj, kajtankao kvin partojn de 5, 7, 5, 7, 7 moraoj.

En laskribsistemo, unu moraon havas unukanao inkluziveHatsuon-on ("ん") kajSokuon-on (malgranda "っ").Chōon (longa vokalo) konsistas el du moraoj: Ekzemple, la vortomōra (strekkanae: モーラ,rondakanae: もおら) havas tri kanaojn, do la moraoj estas tri, eĉ se la silaboj estas du. Malgrandaj literoj porYōon (palatigita sono) ne kreas moraon: Ekzemple,cha (rondakanae: ちゃ, strekkanae: チャ, signifanta "teon") havas nur unu moraon kaj unu silabon.

Se japana vorto,Hepburn-sistemeojisan (kanae おじさん,IFA: [od͡ʑisaɴ], signifanta "onklon") kun kvar moraoj estustransskribata per Esperantaj literoj kiel "oĝisan" aŭ "oĵisan", kiu estas prononcebla kiel [o'(d)ʒiːsan] (IFA) kun forta kaj longa akcento en la antaŭlasta silabo laŭEsperanta gramatiko, ĝi eble estus perceptata en la japana kielojiisan (kanae おじいさん,IFA: [od͡ʑiːsaɴ], signifanta "avon") kun kvin moraoj.

Hindaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Enhindaj lingvoj, la konsonanto-vokala sekvenco estas skribita kiel unuo (Abugido), sed ankoraŭ subtenas la moraon de la vokalo. En latamila, அளபு (Alabu) estas tre bone difinita koncepto kiu datiĝas de la libro de gramatiko,Tolkāppiyam (தொல்காப்பியம்), en1973. Tio difinas mallongajn vokalojn kiel unu morao (ஓர் அளபு), kaj longan vokalon kiel du moraoj (ஈர் அளபு).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Morao&oldid=8558645"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp