Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Moodle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moodle (Esperante "Mudlo") estas retlerneja programaro (ankaŭ konata kiel Sistemo por Administrado de Kursoj - angle "CMS" - aŭ kiel Virtuala Lerno-Medio - angle "VLE") bazita surliberprogramara/malfermitkoda permesilo. Ĝi havas konsiderindan amplekson, kun pli ol 20 mil registritaj retejoj, 8 milionoj da uzantoj en pli ol 800 mil kursoj (ciferoj de la 24a/januaro/2007).

Mudlon oni konceptis por helpi edukistojn en la kreado kaj administrado de retkursoj kun eblecoj de favora interagado. Ĝia publik-koda uzpermeso kaj laŭmodula dezajno signifas, ke diversaj personoj povas disvolvi aldonajn funkciojn, tasko-modelojn, ekzercojn, ktp. Ĝia disvolvado estas subtenata de mondvasta reto de komercaj kaj ne-komercaj uzantoj, sub la kunordigado de la Moodle-kompanio bazita enPerth, OkcidentaAŭstralio.

La enkonduko de Mudlo en Esperantion estas iniciatita deCarlos Pereira, aŭtoro de la perkomputila lernilo "Kurso de Esperanto". Lernejo ege Mudlo-ema estas ekz.Lindenberg-gimnazio (Ilmenau).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Moodle&oldid=7467625"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp