Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Monty Python's Life of Brian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monty Python's Life of Brian
filmo
Originala titoloMonty Python’s Life of Brian
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato1979, 14 aŭg. 1980, 17 aŭg. 1979, 8 nov. 1979
Ĝenrokomedia filmo, religious satire, parodifilmo
KameraadoPeter Biziou
Reĝisoro(j)Terry Jones
Produktisto(j)Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Eric Idle • Terry Jones • Michael Palin
ScenaroGraham Chapman • Terry Gilliam • Michael Palin • John Cleese • Eric Idle • Terry Jones
Filmita enMonastir
Loko de rakontoOkcidenta Azio
Muziko deGeoffrey Burgon
RolantojGraham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin • Sue Jones-Davies • Terence Bayler • Carol Cleveland • George Harrison • Neil Innes • Gwen Taylor • Kenneth Colley • John Young • Spike Milligan • Charles McKeown • Bernard McKenna • Andrew MacLachlan • Chris Langham • Charles Knode • Kenneth Colley • Peter Brett • John Case • Randy Feelgood
Produktinta firmaoHandMade Films
IMDb
vdr

Monty Python's Life of Brian, ankaŭ konata kielLife of Brian ("Vivo de Brian"), estas britakomedia filmo el 1979, kiun skribis, kaj en kiu ĉefrolas, la komedia grupoMonty Python (Graham Chapman,John Cleese,Terry Gilliam,Eric Idle,Terry Jones kajMichael Palin). Ĝi estis ankaŭ reĝisorita de Jones. La filmo prezentas rakonton pri Brian Cohen (Chapman), junajuda viro, kiu naskiĝas samtage kiel - kaj najbara al -Jesuo, kaj estas poste miskonsiderata kiel laMesio.

La filmo enhavas temojn religie satirajn, kiuj estis polemikaj dum la tempo de ĝia eldono, altirante akuzojn priblasfemo kaj protestoj de kelkaj religiaj grupoj. Tridek naŭ lokaj aŭtoritatoj en Britio aŭ tute malpermesis ĝin, aŭ devigis 18-jaran minimuman aĝon, efike malhelpante la montron de la filmo. Kelkaj landoj, inkluzivanteIrlandon kajNorvegion, malpermesis ĝian montron, kelkaj el kies malpermesoj daŭris jardekojn. La merkatistoj uzis tian fifamecon por profitigi sian merkatadan kampanjon; ekzemple afiŝoj en Svedio diris, "Tiel amuza, ke ĝi estis malpermesita en Norvegio!"[1]

La filmo estis sukceso, la kvara plej multenspeza filmo en Britio en 1979 kaj plej multenspeza el ĉiuj britaj filmoj en Usono tiun jaron. Ĝi restas populara, ankoraŭ ricevante pozitivajn recenzojn. La filmo estis nomita "la plej bona komedia filmo iam ajn" de pluraj revuoj kaj televidaj retoj, kaj ĝi ricevis 97-elcentan takson de la retejo Rotten Tomatoes.[2]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "What did Life of Brian ever do for us?".
  2. Monty Python's Life of Brian.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Filmo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Monty_Python%27s_Life_of_Brian&oldid=9207363"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp