La urbo entenis307 101 loĝantojn en 2022 (laŭ la nacia statistika institutoINSEE), ĝi do estas la oka plej loĝata urbo en Francio. En laokcitana lingvo, ĝi estas skribitaMontpelhièr [Munpe'lje]. Disputo ekzistas inter la Montpelieranoj kaj laFranca Akademio pri la prononcmaniero de la urbonomo; por la unuaj, la litero « e » prononciĝas « é » (/e/), por la aliaj, ĝi prononciĝas « e » (/ə/) Ĉiu havas bonajn kialojn.
Estante malferma samtempe alEŭropo kaj mediteraneaj landoj, la urbo Montpellier [monpeljé] surprizas kaj allogas tiun, kiu haltas tie jen proturismo, jen pornegoco. La ĉefurbo de la departemento Hérault [eró], ankaŭ de la regiono Langvedoko-Rusiljono, etendiĝas, sub enviinda klimato, inter la blua silueto de Pic St-Loup [pik selŭ] 650 metrojn alta monteto, kaj lalagunoj punktitaj defenikopteroj, laŭ la sablaj strandoj: Palavas, Carnon [karnon],La Grande Motte [grand mot] kaj ĝiaj piramidoj.
Kontraste kun la najbaraj urbojNîmes,Arles,Marseille, kiuj ekzistas jam de la antikva epoko, Montpellier naskiĝis nur en la jaro985 apud laromia vojo, kiu ligisItalion kunHispanio. Ĝi konsistis el du vilaĝetoj: unu apartenis al nobela familio Guilhem, dum la dua dependis de episkopejo Maguelonne, situanta apud la maro.En1204, Guilhem-ano, Marie de Montpellier, edziniĝis kun la hispano Petro d'Aragon, el kio rezultis, ke unu parto fariĝis hispana, dum la dua estis franca. Tio daŭris ĝis1349, post kiam lafranca reĝo reakiris la hispanan proprieton kontraŭ 120 000eskudoj.
Danke al tieshaveno Port Juvénal prosperis lakomerco kunOriento (spicoj,tinkturoj...). Samtempe disfamiĝis la kompetenteco de plant-fakuloj, kiuj bone konis la kurac-povon deplantoj. Tio altiris jen studentojn, jen medicinistojn. Kaj en1289, per buleo de papoNikolao 4a, estis kreita Montpelliera Medicina Fakultato, unu el la plej malnovaj en la mondo. En ĝi kuracistiĝisFrançois Rabelais [rabié] (1530). Poste, en1593, sekvis estigo deBotanika Ĝardeno. Montpellier suferis ĉiujn plagojn mezepokajn:pesto,mizero,malsatego. Meze de la15-a jarcento ĝin revigligis la riĉega negocisto kaj financisto Jacques Coeur [jak ker].
Sed denove venis dram-periodo - lareligiaj militoj. En la16-a jarcentoReformacio estis enkondukita en Montpellier. Furiozis la batalo interkatolikoj kajprotestantoj. Multnombraj preĝejoj kaj monahejoj estis detruitaj. Katolika reĝoLudoviko la 13-a sieĝis la protestantan urbon, kiu kapitulacis post tri monatoj. La plimulto de la protestantoj fuĝis eksterlanden. La konstruo decitadelo firmigis la potencon de la ŝtato super la urbo. Sub la regado deLudoviko la 14-a komenciĝis elstara periodo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La urbo beliĝis danke ai la arkitektoj d'Aviler kaj Giral; altranguloj, impost-kolektistoj kaj ĉiuspecaj funkciuioj konstruis por si luksajn palacetojn. Akvodukto provizis la urbon per pura akvo; ĝia akvo-rezervujo ornamita per grekstila konstruo superstaris la promenejon Peyrou [peru'].
En1839 estis konstruita unu el la unuaj fervojoj, tiu interSéte kaj Montpellier. Ĝi faciligis la negocon, precipe tiun devino. De tiam datiĝis la eksterordinaravitkulturo en la regiono. Tiutempe la riĉa societo vizitadis la novanteatron konstruitan sur „Placo de la Komedio", laŭ modelo de la pariza operejo „Garnier". Fine de la19-a jarcento grava krizo kaj mizero estis kaŭzitaj deinsekto (vitparazito), kiu ruinigis la vitkulturan ekonomion dum pluraj jardekoj.
Nun la urbo kun ties satelitoj nombras 350 000 loĝantojn kaj havas 55 000 studentojn en la universitatoj. Por roli avangarde en la kreskanta Eŭropo, ĝi klopodas plu okupi la unuan lokon enmedicino (Euromedecine),agronomio (Agropolis),komputado (Informatika Poluso), turismo. La „Nova" Montpellier spegulas la deziron surprizi kaj allogi: de la lastaj jardekoj datiĝas: Corum, rozgranita bloko (fine de la promenejoEsplanade), kongrespalaco, komercejoj Polygone, Antigone (projektita de la kataluna arkitektoRikardo Bofill) kaj baldaŭ konstruota haveno Marianne [Marján], kiu kunligos Montpellier kun la maro.
La unua vira teamo de la urba futbalkluboMontpellier HSC estas inter la nacie plej sukcesaj.
Paul-Joseph Barthez (1734-1806) enciklopediisto, fiziologo kaj kuracisto, privata kuracisto de Ludoviko Filipo la 1-a (1725-1785) kaj de Napoleono Bonaparte (1769-1821)