![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Montokoturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oreortyx pictus (Baird,1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaMontokoturno, (Oreortyx pictus), estas specio debirdoj de la familio deOdontoforedoj kaj ordo deKokoformaj. Ĝi estas malgranda surgrundoloĝantabirdo de la grupo deAmerikaj koturnoj kaj estas laununura de lagenroOreortyx, kiu foje estas inkludata enCallipepla. Tio ne taŭgas, ĉar la prauloj de la Montokoturno diverĝis el aliaj Amerikaj koturnoj pli frue ol lakolinoj, ne pli malfrue ol antaŭ 6ma[1].
La averaĝa longo de tiu birdo estas 26-28 cm kunenverguro de 35-40 cm) kaj havas relative mallongajn, rondoformajn flugilojn kaj longajn, senplumajn krurojn. Tiuj birdoj estas facile rekoneblaj pro siaj kapopintaj plumoj, kiuj estas pli mallongaj ĉe la ino. Ili havas brunan vizaĝon kun blanka malantaŭokula strio kiu estas bordo, grizajn kronon, kolon, bruston, iom pli brunecajn dorson kaj unuarangajn vostoplumojn kaj subajn partojn brunajn kaj kun tre markataj blankaj strimakuloj ĉefe flanke.
Tiujnearktisaj birdoj loĝas ĉe montaĉaparalo, okcidente de laRoka Montaro deUsono alKalifornia Duoninsulo enMeksiko. Ĝi estis enmetita enBrita Kolumbio enKanado, kaj kelkaj areoj deVaŝingtonio en Usono. Ĝi povas troviĝi ĝis 3000 m super marnivelo. Ili estasloĝantaj birdoj; tamen kelkaj populacioj povas esti altitudajmigrantoj en kelkaj montaj teritorioj.
La Montokoturno ĉefe moviĝas piedire, kaj povas moviĝi surprize rapide traarbustaro kaj subkreskaĵaro. Fine de somero, aŭtune kaj vintre, plenkreskuloj kaj nematuruloj kuniĝas en familiaj grupoj de ĝis 20 birdoj. La birdokutimaro povas esti sekretema. La flugmaniero estas kutime mallonga kaj eksploda, kun multaj rapidaj flugilfrapoj sekve de malrapida glitado surgrundena.
Tiesdieto konsistas ĉefe el planta materialo kaj ĉefesemoj. La idoj estas klare pliinsektovoraj ol la plenkreskuloj, kaj laŭgrade konsumas pli da planta materialo dum ili maturiĝas.
Reproduktado ĉe la Montokoturno estasmonogama, kaj rare gregema. La ino kutime demetas 9-10ovojn en simpla skrapaĵo kaŝita inter vegetaĵaro, ofte ĉe la bazo de arbo aŭarbusto, kutime ĉe akvo.Kovado daŭras 21-25 tagojn, kutime plenumata de la ino kaj rare de la masklo. La idoj estas frumaturaj, kajelnestiĝo okazas kun la gepatroj nur horojn post eloviĝo.
Ĝi ne estas konsiderata minacata fare de laIUCN, ĉar ĝi ĝuas ampleksanteritorion. Tamen ties sukceso estas ligata al sufiĉabiotopo, kiu etendas en pli malvarmaj kaj pli aridajklimatoj. Oni trovis subfosiliajn restaĵojn ekzemple ĉe Rocky Arroyo ĉe laMontoj Guadalupe kajGroto Shelter,Nov-Meksiko, kie nune jam ne plu sufiĉa habitato ekzistas jam. La trovataj ostoj datas el fino de lalasta glaciepoko ne multe pli antaŭe de 8000 a.K.[2].
|