Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Montofringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montofringo

Montofringo, masklo kaj ino en Pollando
Montofringo, masklo kaj ino en Pollando
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:FringedojFringillidae
Genro:Fringilla
Specio:F. montifringilla
Fringilla montifringilla
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    LaMontofringo,Fringilla montifringilla, estas malgrandapaserinabirdo de la familio deFringedoj kaj genro deFringoj, kiu enhavas la nurajn tri speciojn de la subfamilioFringenoj.

    Distribuado kaj habitato

    [redakti |redakti fonton]

    Tiu birdo estas disvastigata tra la arbaroj de nordaEŭropo kajAzio. Ĝi estasmigranta kaj vintras en suda Eŭropo, nordaAfriko, nordaBarato, nordaPakistano,Ĉinio kajJapanio.[1] Ĝi regule vagadas alAlasko dum migrado kaj povas sekvi tiom suden kiom ĝis okcidentaUsono. Ili preferas malfermajn arbarojn dekoniferofago por reproduktado.

    EnHispanio oni registris vintre de 2010-11 en Barázar,Biskajo, ĝis marto dormejon kiu fine de novembro enhavis ĝis 900,000 ekzemplerojn.[2]

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]
    Fringilla montifringilla 2.jpg
    Fringilla montifringilla 2

    La Montofringo estas simila laŭ grando kaj formo al Fringo. Masklo en reprodukta plumaro de Montofringo estas tre distinga, kunnigraj kapo kaj supra brusto, oranĝeca brusto kaj blanka ventro. Inoj kaj junuloj estas malpli distingaj, kaj pli similaj laŭ aspekto al kelkaj fringoj. Masklo en reprodukta plumaro perdas la nigrajn plumojn kiuj iĝas malhelgrizaj kape kaj brunaj kun nigreca punktado dorse. En ĉiuj plumaroj tamen Montofringoj diferencas el Fringoj pro la jenaj karakteroj: (i) Montofringo havas rimarkindanblankan pugon dum la Fringo estas verdecgriza; (ii) la brusto estas oranĝeca, kontraste kun blanka ventro ĉe Montofringo, dum ĉe Fringo la subaj partoj estas pli uniforme nuancaj el ruĝecbruna al sablokolora; (iii) ŝultroj de Montofringoj estas oranĝecaj, dum tiuj de la Fringo estas grizaj aŭ grizbrunaj; (iv) la flankoj kavas malhelajn punktojn ĉe Montofringo, kaj estas senmarkaj ĉe la Fringo; (v) Montofringoj ne havas la blankajn eksterajn vostoplumojn de la Fringo, sed tutnigran pli forkoforman voston; (vi) Montofringoj havas blankan mentonon. Aldona diferenco ĉe ĉiuj plumaroj escepte la reprodukta plumaro ĉe maskloj estas la flava beko ĉe Montofringo, kio estas rozkolora ĉe Fringoj dum la maskloj en reprodukta plumaro ĉe Montofringoj havas nigrajn bekojn, dum ĉe Fringoj en la koresponda plumaro havas grizajn bekojn).[3]

    Kutimaro

    [redakti |redakti fonton]

    Montofringoj ĉefe manĝas semojn, malkiel plej parto de fringoj, dum ties idoj estas manĝigataj ĉefe per insektoj.

    Ili konstruas nestojn sur arboforko, kaj ornamas la eksteron permuskolikenoj por kamuflo. La ino demetas 4-9 ovojn.

    Tiu specio estas preskaŭ entute migranta. En Eŭropo, ili formas grandajn arojn vintre, foje kunmiloj aŭ eĉ milionoj de birdoj en ununura aro. Tiaj grandaj birdaroj okazas ĉefe se la frukto de lafago abundantas. Montofringoj ne postulas fagofrukton vintre, sed vintraj aroj de Montofringoj moviĝas ĝis kiam ili trovas ĝin. Tio povas esti adapto por eviti konkurencon kun la Fringo.[4] EnHispanio oni registris vintre de 2010-11 en Barázar,Biskajo, ĝis marto dormejon kiu fine de novembro enhavis ĝis 900,000 ekzemplerojn.[2]

    Bildaro

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. IUCN
    2. 2,02,1"Últimas noticias sobre avifauna",Aves y naturaleza, Madrid, vintro 2012, paĝo 25. ISSN:2171-5017
    3. Mullarney, Killian. (1999)Collins Bird Guide. London: HarperCollins.ISBN 0-00219728-6.
    4. Newton, Ian. (1973)Finches, The New Naturalist Library 55. Nov-Jorko: Taplinger, p. 26–30.ISBN 0-8008-2720-1.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Birdoj
    Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
     
    Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
    Ordoj de
    Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
    Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
    Portala ikonoPortalo pri Birdoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Montofringo&oldid=8370203"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp