Enmajo1792, KapitanoGeorge Vancouver vidis la monton de laPuĝeta markolo. Enoktobro1793, dum li estis en sia ŝipo ĉe la buŝo de la riveroKolumbio, li denove vidis ĝin kaj nomis ĝin por honori la ambasadoron de Lia Brita Moŝto al la Kortego deMadrid, Barono Saint Helens,Alleyne Fitzherbert. Oni diras, ke la indiana nomo de la monto estisLoŭala-klogh, kiu signifasfumantan monton.
Neaktiva dum 120 jaroj, Monto Saint Helens violente erupciis la18-an de majo 1980. Ĝi mortigis ĉirkaŭ 60 personojn kaj elsputis vulkanan plumon 18 300 m en la aeron. La erupcio kaŭzis fajrojn kaj kot-lavangojn, kaj kovris grandan areon per vulkana cindro. La vulkano kaj la ĉirkaŭaĵoj nun estas nacia monumento.