
| Monto Nebo | |||
|---|---|---|---|
Monto Nebo, vidata de oriento, fore de 1,4 km | |||
| monto | |||
| Alteco | 808 m | ||
| Situo | Jordanio | ||
| Montaro | Abarim | ||
| Kulto | kristana | ||
| Memorigilo | hebrea, kristana. | ||
| Geografia situo | 31° 46′ N,35° 44′ O(mapo)31.76777777777835.725555555556Koordinatoj:31° 46′ N,35° 44′ O(mapo)f4 | ||
| |||
Monto Nebo, (hebreeהַר נְבוֹ (Har Nəvō),arabe جبل نيبو (Jabal Nībū), estas monta kresto alta ĉirkaŭ 808 metrojn supermarnivelo, en tio kio estas nun okcidentaJordanio. La vido el ĝia kulmino povas ĝuigi la panoramon de laSankta Tero kaj, se rigardi al nordo, parton de la valo de riveroJordano. La transjordana urboJeriĥo estas, kutime en klaraj tagoj, videbla, el la montoneba kulmino, kiel ankaŭJerusalemo.
Laŭ la fina ĉapitro deReadmono, la Monto Nebo estas tiu sur kiu la hebreaprofetoMoseo povis kontempli laPromesitan Landon kiunDio estis destinita al sia elektita popolo.
”1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar.” (Rea 34,1-3)
Laŭ hebrea kaj kristana tradicioj, Moseo estis enterigita en tiu monto, sed la situo restis nekonata. Fakuloj, tamen, daŭrigas pridiskuti ĉu la monto nune nomata Nebo estas tiu al kiu referencas la biblia rakonto.


La ekzisto de preĝejo, de la4-a jarcento, en tiu loko estis menciita unuafojon de la fama roma pilgrimulino Etheria aŭEgeria, kiu en sia privojaĝa taglibro detale priskribas sanktejojn kaj religiajn ritojn de la Sankta Tero, tien pilgrime veninte en393 p.K.. En5-a jarcento al tiu preĝeja konstruaĵo estis aldonita navo kaj la kapelo de laBaptejo, ornamita per mozaikoj, elfinita en597. Ĉirkaŭ la pligrandigita preĝejo sekve estis konstruita granda stilbizanca monaĥejo. Tiutempe Monto Nebo estis pilgrima loko al kiu oni aliris tra romistila ŝoseo kiu ĝin kunligis kun la precipa romia ŝoseo trairanta la tutan regionon. La preĝejo estis, poste, forlasita ĉe la fino de la16-a jarcento, kaj pliposte, revizitita de kristanoj puŝitaj de la neforgesitaj rakontoj de la antaŭaj jarcentoj.
En1932,Franciskanoj akiris la situon kaj ekstartigis la prifosajn laborojn kiuj okazigis la malkovron de la ruinaĵoj, kaj rekonstruis grandan parton de la baziliko.
En kresta punkto de la monto, dirita ‘Syagha’, unu el la kvin montaj pintoj, oni prifosante trovis en1933 restaĵojn de preĝejo kaj monaĥejo. La preĝejojn oni unuafojon establis komence de la4-a jarcento por memorigi la lokon en kiu Moseo mortis. La preĝejo respektas la planon tipan porbaziliko kiu tamen estis plurfoje modifita. Ene de la baziliko, ses tomboj estis malkovritaj, subpavime, kavigitaj en la natura roko. En la moderna kapelo (kiu funkcias ankaŭ kiel pastrejo), konstruita por protekti la situon kaj provizi spacon por devotaĵoj kaj religiaj ritoj, eblas vidi florstilaj mozaikoj establitaj en diversaj historiaj epokoj. La plej antikva inter ili estas panelo kun kruco, nun lokigita sur la suda muro. La plej granda parto de la elfosaĵoj estis malkovritaj kaj interpretitaj de la franciskanaMichele Piccirillo. Sekve de tiaj arkeologiaj malkovraĵoj la tuta loko estis deklarita arkeologia trezoro de Jordanio dumUnesko deklarisMonda heredaĵo la tuton, nome kun la aliaj najbaraj elfositaĵoj inter kiuj precipas tiuj deMadaba.
La 9-a de marto2000, papoJohano Paŭlo la 2-a vizitis la lokon dum sia Pilgrimo al laSankta Tero. (Monto Nebo estas la plej grava el la kristanaj lokoj en Jordanio). Dum sia vizito, li plantisolivarbon (Olea europaea) flanke de la bizanca kapelo kiel pacsimbolo.
Vidiĝas tie ankaŭ moderna skulptaĵo:krucforma kun kupraj serpentoj interplektitaj super la Monto Nebo estas verko de florenca (itala) artistoGian Paolo Fantoni. Ĝi memorigas laNehuŝtan, nome la bastono, de Moseo, kiun rigardante, la izraela popolo ne estis mortigita pro la mordo de la serpentoj renkontitaj en la dezerto, sed estis savita. Temas pri la bildo de Kristo krucumita, Elaĉetinto de la Mondo, laŭ laEvangelio laŭ Johano (3,14).
”Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.” (Nom 21,9)
La 9-an de majo2009 ankaŭ papoBenedikto la 16-a vizitis la situon dum sia apostola vojaĝo en la Sankta Lando.
Konserviĝas la sekcioj plej antikvaj de la tuta amplekso: lanavo kaj lasacerdotejo de597 konstruitaj sur la fundamentoj de la preĝejo de la 4-a jarcento.
Ĝi mezuras 9 metrojn kaj 39 centimetrojn: ĝi estis parto de la antikvabaptejo kaj reprezentas priĉasajn kaj priherbejajn scenojn, intermetitajn per afrikaj bestoj.
Ĝi entenas diversajn mozaikojn, inter kiuj elstaras tiu reprezentantagazelon kaj iujn arbojn degranatujo.