La Fuĵi-monto situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de laPacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum laEdo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la Fuĵi-monto: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipoandesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĵi", kiu konsistas elbazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis lamaljuna Fuĵi-monto sur la "Komitake Fuĵi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna Fuĵi-monto formiĝis.
La nomo "Fuĵi-monto" skribiĝas japane kun laĉinaj simboloj富 ([ɸɯ]; "riĉa"),士 ([ɕi], /[ʥi]; "samurajo"), kaj 山 (やま/さん,yama/san [jama]/[saɴ]; "monto"). Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "Fuji-(no)-yama". Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuji-san" kun la pli edukita ĉin-japana legmaniero "san" por monto.
La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (不死, "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" (藤 = visterio [wisteria floribunda]), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al laĉielarko, japane "niji" (虹; antikve "nuji" plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.
Fuĵi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto enŝintoo, la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kajjapana budhismo, la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis laMejĝi-reformo (1860-aj jaroj).
Fuĝi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum laEdo-epoko (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiamTokio (tiam nomitaEdo) estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estisTōkaidō (japane東海道), kaj Fuĵi-monto estis unu el la plej notindaj vidindaĵoj sur la vojo Tokien. Multaj artistoj faris arton pri Fuĵi-monto; la presaĵoj deHokusaj estas tre famaj.
LaMejĝi-reformo rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de laapartigo de ŝintoo kaj budhismo (japane神仏分離,shin–butsu bunri), parto de la religia naciismo de tiu epoko, kaŭzis la forigon de statuoj de budhoj kaj renomado de budhismaj nomoj.
La unua ne-japano kiu atingis la pinton de Fuĵi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.
↑Laŭ "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) de laJapana Esperanto-Instituto, kiu tie esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto".
↑La sola esperanta atlaso "Poŝatlaso de la mondo" de 1970 (Prago), notas la monton kiel "Fuĵisano" (registro, p. 18); ĉiukaze ne estas ajna oficiala vortara pledo por alternativa esperanta vorto "Fuĝi", kvankam tiun vorton foje senpripense kaj erare uzas iuj esperantistoj.