Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Montezuma koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montezuma koturno
Montezuma koturno, maskla plenkreskulo
Montezuma koturno, maskla plenkreskulo
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KokoformajGalliformes
Familio:OdontoforedojOdontophoridae
Genro:Cyrtonyx
Specio:C. montezumae
Cyrtonyx montezumae
(Vigors,1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaMontezuma koturno (Cyrtonyx montezumae) estas specio debirdoj de la familio deOdontoforedojAmerikaj koturnoj. Temas pri diketa, sekretema membro de la grupo de laOdontoforedoj deMeksiko kaj kelkaj apudaj partoj deUsono.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Ilustraĵo de kapobildoj fare de Louis Agassiz Fuertes.

Ĉirkaŭ 22 cm longa, ĝi estas unu el la plej mallongaj inter la Amerikaj koturnoj, kvankam ĝi pezas 180 g, same kiel kelkaj koturnoj de la genroCallipepla kiuj estas kelkaj centimetrojn pli longaj. Ĝi havas eĉ pli diketan konstruon kaj pli mallongan voston ol aliaj koturnoj.[1]

Ambaŭ seksoj havas dorson kaj flugilkovrilojn cinamokolorajn kun vertikalaj sablokoloraj strietoj formataj de la plumobordoj kaj cirklaj nigraj punktoj striigitaj. Nuka kresto distingigas ĝian flankan konturon. La beko estas nigra supre kaj bluecgriza sube. Masklaj plenkreskuloj havas rimarkindan,blankanigran vizaĝobildon. Ununura cinamokolora plumo kuŝas super la kresto. Ties flankoj estas bluecgrizaj (ofte ŝajne nigraj) kun markataj punktoj, kiuj en nordaj birdoj estas blankaj kaj en sudaj birdoj estas blankaj antaŭe kaj brunaj aldorse. Meza brusto kaj la ventro estas malhelbrunaj ĉe la nordaj birdoj, pli helaj kaj cinamokoloraj ĉe la sudaj birdoj.

Inoj havas iom de la maskla vizaĝobildo. Ties subaj partoj estas helbrunaj kun iom da fajna nigra strieco kaj aliaj strioj. Junuloj similas al inoj, sed subaj partoj estas grizecaj kun blankaj bordoplumoj kaj nigraj punktoj. Nematuraj maskloj havas la flankan bildon tuje sed ne la vizaĝobildon ĝis komenco de la vintro.[2][3]

Malkutima karaktero de tiu specio estas la longaj, falĉilformaj ungoj, kiujn ili uzas por elfosado.

Voĉo

[redakti |redakti fonton]

La kuniga aŭ teritoria alvoko estas "ses al naŭ notoj descendaj laŭtone",[1] "malproksimiga, descenda, trema heno".[3] La maskla kanto por parigado estas "fantoma, melankolia, vibra, descenda fajfovŭirrrrr"[1] aŭ "insekteca zumado kiu komencas altatone kaj descendas".[2] Ĝi estas elsendata elgrunde, dum aliaj koturnoj kantas el ripozejoj kiaj pintoj de fostoj aŭ de arbustoj.[2] Estas ankaŭ aliaj alvokoj.[1]

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

La sudaj populacioj estas foje konsiderataj separata specio,Cyrtonyx sallei. Aliflanke la Montezuma koturno estas foje konsiderata samspecifa kun la tre similaOkulmakula koturno,Cyrtonyx ocellatus, kiu anstataŭas ĝin el laIstmo de Tehuantepeko al nordaNikaragvo.[3]

Teritorio kaj vivejo

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio troviĝas (aŭ preterpasas) elOaĥako norden tra la interno de Meksiko al la montoj de centra kaj sudorientaArizono, centra kaj sudokcidentaNov-Meksiko, kaj okcidentaTeksaso. Ĝi forestas el dezertoj kaj el valo deBalsaso[2][3]. Estas kvin subspecioj[4] dividitaj en du plumartipoj, nordaj kaj sudaj, kiuj interreproduktiĝas en centraVeracruz.[3]

Labiotopo estasmalfermaj arbaroj, plej ofte dekverko sed ankaŭ miksitaj depino kaj kverko kaj dejunipero, kun herbo almenaŭ 30 cm alta. Ili preferas precipe deklivojn de montetoj kajkanjonoj. La teritorio malpliiĝas kaj iĝas fragmentata.[2][3]

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]
Maskloj ĉe Coronado National Memorial.

Aŭtune la Montezuma koturno ne formas grandajn grupojn, kiel ja faras plej parto de Amerikaj koturnoj. Averaĝa aro konsistas el 8 birdoj, ĝuste gapatroj kaj ties idoj, kaj oni vidis arojn pli grandajn ol 25 birdoj. Nokte la birdoj de la grupo ripozas en deklivoj sudorientajn, ĉirkaŭ roko aŭ herbotufo, rigarde eksteren.

Tiunearktisa kajneotropisa specio estas de treloĝantaj birdoj. Paro aŭ aro tipe manĝas 50 m for de la loko kie ili manĝis la pasintan jaron. La teritorioj de aro aŭtune kaj vintre estas nur 1 al 5 hektarojn; en lareprodukta sezono, la paroj etendas kaj la teritorioj povus esti tiom grandaj kiom ĝis 50 hektaroj. Aliflanke oni ne konas sezonajn movojn.[2]

En ĉeesto de homoj, la Montezuma koturno kaŭras senmove en alta herbo anstataŭ kuri. Ili povas permesi alproksimiĝon tiom proksime kiom ĝis 1 metro antaŭ ekflugi (starte per "laŭta, frapa flugilbruo"[1]) kaj rare estis kaptata permane.[2]

Manĝado

[redakti |redakti fonton]

La Montezuma koturno manĝas insektojn, ĉefe somere, same kiel plantoj. Gravaj plantoj estasOxalis kaj aliajbulboj kiajtuberoj deCiperacoj (Cyperus esculentus kajCyperus sphaerolepis), kiujn ili elfosas. La truoj, ofte baze de arbustoj kaj rokoj, povus esti ĝis 8 cm profundaj kaj estas certa signo de la esto de la birdo.Kropoj foje enhavas bulbojn de plantoj kiuj ankoraŭ ne kreskis tiusezone; oni ne scias kial la birdoj trovas tiajn bulbojn.[2]

Reproduktado

[redakti |redakti fonton]

Maskloj ekkantas februare aŭ marte, sed nestumado ne ekas ĝis julio aŭ aŭgusto, la pluvsezono en sia teritorio. La longa prokrasto inter pariĝado kaj nestumado estas nekutima ĉe koturnoj. Ankaŭ la nesto estas malkutima: herba kupolo kun unu enirejo, pli prilaborata ol plej parto de nestoj en la familio.[2] La ovaro enhavas ĉirkaŭ 11 ovojn (el 6 al 12[3]), kiuj estas "blankecaj"[3] aŭ "gipsoblankaj".[2]Kovado daŭras ĉirkaŭ 25 tagoj fare de kaj masklo kaj ino (du tagojn pli ol ĉe plej parto de Amerikaj koturnoj). Maskloj helpas idozorgadon; almenaŭ ĉe kaptivaj birdoj, ili povas helpi ankaŭ konstrui la neston kaj kovi la ovojn.[2]

Interaagado kun homoj

[redakti |redakti fonton]

Kiel plej parto de birdojde ĝia ordo, la Montezuma koturno estas populara ĉasbirdo. Regulata ĉasado ŝajne ne malbonigas populaciojn multe en Usono,[2] sed ĝi povus havi pli grandan efikon en Meksiko[3]. Pli granda minaco ŝajne estaspaŝtado debrutaro, ne pro konkurenco ĉe manĝo sed ĉar ili forigas la kovrejojn kie la koturnoj kaŝiĝas. Paŝtado estas vera malhelpa dum jaroj de malmulta somera pluvo. Tamen kelka paŝtado povus ne malbonigi la koturnajn populaciojn.[2]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,31,4Sibley, David Allen. (2000)The Sibley Guide to Birds. Knopf.ISBN 0-679-45122-6.
  2. 2,002,012,022,032,042,052,062,072,082,092,102,112,12 (October 1998) “A Closer Look: Montezuma Quail”,Birding XXX (5),p. 407–414. 0161-1836. 
  3. 3,03,13,23,33,43,53,63,73,8Howell, Steve N. G.; Sophie Webb. (1995)A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press.ISBN 0-19-854012-4.
  4. ITIS Standard Report Page: Cyrtonyx montezumae. Integrated Taxonomic Information System. Arkivita ella originalo je 2004-11-05. Alirita 2006-07-19 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2004-11-05. Alirita 2011-04-08 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Montezuma_koturno&oldid=8403878"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp