La ĉefurbo de Montenegro estasPodgorico (Podgorica, antaŭeTitograd). Ekde2002 laeŭro estas la oficialavaluto de la lando, malgraŭ la fakto ke la lando ne estas membro de laEMU[4].
La vorto "Montenegro" devenas de lavenecia nomo de la montoLovcen,il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭCrna Gora).
Montenegro estas membro deUnuiĝintaj Nacioj ekde2006 kajNATO ekde junio2017[5]. La lando estas kandidatlando porEŭropa Unio[6]. Dum Montenegro laboras por plenumi la kriteriojn de EU, ankoraŭ necesas progresi en multaj kampoj, inkluzive tiu dejurŝtato[7].
La flugkompanio de Montenegro estas Montenegro Airlines. La busaj kompanioj en la lando estas ĉiuj sendependaj kompanioj. La lando havas du internaciajn flughavenojn:Podgorico kajTivat. La havenurbo deBar estas la ĉefa haveno, por kaj pasaĝeroj kaj kargo.
Lamontenegra estas la oficiala lingvo. La montenegra (Црногорски језик/crnogorski jezik) estas la (ŝtokava) dialekto parolata en Montenegro havante 32 literojn (Ś kaj Ź estas la du kromaj literoj). La lingvo estas proksime rilata al laserba,bosna kajkroata (antaŭe konata kune kiel laserbokroata). Ĉe lacenso (2011) 36.97% de la loĝantaro listigis la montenegran kiel sian gepatran lingvon, 42.88% listigis la serban kiel sian gepatran lingvon. En kelkaj alban-plimultaj lokoj, la uzo de laalbana fare de registaraj instancoj estas permesata.
LaSendependa Ŝtato Montenegro, oficiale nomitaReĝlando Montenegro (en serb-kroata: Краљевина Црна Гора, transliterumita kiel Kraljevina Crna Gora), estis malgranda ŝtato kiu ekzistis dum laDua Mondmilito kiel protektorato de la potencoj de la Akso: nome de la Itala Reĝlando (precize deFaŝisma Italio, 1941-1943) kaj poste deNazia Germanio (1943-1944).
Dum ladisfalo de Jugoslavio, Montenegro estis unua respubliko, kiu lasis en Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fakte gvidis de Serbio. Tamen, pro la radikal-naciismaj politikoj de la serba prezidantoSlobodan Miloŝeviĉ, la interrilato inter la federacia registaro kaj Montegro iĝis malbona. Post la elpostenigo de Miloŝeviĉ en 2000, la federacia registaro ŝanĝis la politikan sistemon el Federacio al Ŝtata unio.
La21-an de majo2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri la estonto de Montenegro inter la unuiĝo kun Serbio aŭ la sendependeco.
Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumisMiroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.
La rezulto de referendumo, sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro iĝis sendependa ŝtato. La sendependeco de Montenegro efektiviĝis la3-an de junio2006.
Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la14a de oktobro2012, la DPS kun laSocialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partneroBosniaka Partio, formis majoritaton en laParlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro estasMilo Đukanović kaj la Prezidanto nomeFilip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.
Post suferado en la 1990-aj jaroj de la ekonomiaj sekvoj de ladissolvo de Jugoslavio, Montenegro spertis rapidan ekonomian kreskon en la unuaj jaroj de sia sendependeco, kaj profitis el eksterlandaj investoj grandskale relative al sia grandeco. La nacia enspezo altiĝis de 8.400 dolaroj po persono en 2006 al ĉirkaŭ 10 010 en 2008. La tutmondaekonomia krizo de 2008, bremsis kreskon, kiu dependas de eksterlandaj investoj.
La ekonomia politiko klopodas redukti la dependecon de la serba ekonomio kaj plifortigi ligojn kun eŭropaj landoj, kun la celo estonte aliĝi alEŭropa Unio.
La servoindustrioj laborigas 68% de la laboristoj (aktuale en 2008). La turisma industrio precipe estas grava fonto de enspezo. Ĉirkaŭ 30% de la laboristoj estas dungitaj en industrio; La ĉefaj industrioj estas prilaborado deŝtalo kajaluminio.Agrikulturo, sur kiu la montenegra ekonomio baziĝis ĝis la mezo de la 20-a jarcento, perdis sian gravecon. La ĉefaj branĉoj de agrikulturo estasgrenoj,tabako,terpomoj,citrusoj,vitejoj,olivoj kajŝafbredado. En la lastaj jaroj estis provo pli disvolvi la turisman industrion en la lando.
La senlaborecoprocento en 2007 estis 14.7%. Estas gravaj diferencoj en la nivelo de evoluo inter malsamaj regionoj de la lando.Montenegro ne havas propran valuton. Laeŭro estas laŭleĝa pagilo en la lando, kvankam la lando ne estas parto de laeŭrozono.