The page has not been checked
monerumado | ||
---|---|---|
hazardludo | ||
Monerumado estas la plej simpla eksperimento prihazardo (lotumado).
Dum monerumado iumonero estas turnige ĵetita en la aeron kaj rekaptita tiel, ke ĝi montras unu el la du rondaj surfacoj. Ĉe tia lotumadogajnis la partio, kiu elektis la montratan flankon.
Idealkaze, do neglektante la randon, monerumado liveras unu el du rezultoj, nome la monero falinta kuŝas kun aŭ unu aŭ la alia flanko de la monero supren kun la sama probablo de 50%.
Pro sia simpla tekniko kaj senduba rezultomonerumado estas ofte aplikata en ĉiutaga vivo por decidiĝi inter alternativoj aŭ solvi malgravajn kvereletojn inter du opinioj ktp.
La monerumado ofte estas aplikata en sporto, ekzemple enfutbalo aŭUsona piedpilkado, kie la matĉestro monerumas pri la decido, kiu teamo havu la elekton de sia duono de la ludkampo kaj kiu teamo ekludu.
Pli gravan rolon havis monerumado dumEŭropa Futbal-Ĉampionado en1968 en la duon-finalo: la matĉo inter Italio kaj Sovetunio finiĝis per 0:0 postsuplementa matĉdaŭro.Penal-ŝotado en tiu tempo ne jam estis enkondukita, tial estis interkonsento lotumi la "venkinton" per monerumado anstataŭ reludi matĉon.Italio gajnis kaj eniris la finalon, kiun la teamo venkis kiel Eŭropa ĉampiono.
Pro diversaj motivoj sur moneroj en ĉiuj landoj la nomo de monerumado en diversaj lingvoj tre varias: en la anglaheads or tails (kapoj aŭ vostoj), en la germanaKopf oder Zahl (kapo aŭ nombro), en la francaPile ou face (amaso aŭ kapo), en la latinanavia aut caput (ŝipo aŭ kapo).
Enprobablokalkulo (aŭ teorio de probabloj) lamonerumado estas konsiderata kiel plej simpla tipo de eksperimento prihazardo.