Mondlingvo estaslingvo, kiu plenumas gravan rolon en internacia komunikado, servanta kiel komprenilo inter homoj kun diversajgepatraj lingvoj en diversaj sferoj de lapublika vivo (ekz.komerco,scienco,diplomatio,administrado,religio ktp.)
Ĝi ankaŭ estas lingvo kiu estas parolata de multaj en la mondo kaj kiel gepatra lingvo kaj ankaŭ estas parolata de multaj kieldua lingvo. Mondlingvo karakterizas ne nur per la tuta nombro de parolantoj de ĝi (ĉu kiel gepatra lingvo aŭ kiel dua lingvo) sed ankaŭ per geografia distribuo de ĝia parolantoj kaj ĝia uzo eninternaciaj organizaĵoj kaj diplomatio.
Nuntempaj mondlingvoj estas laangla. Ĝi estas la plej parolata mondlingvo hodiaŭ, kun pli ol 1,1 miliardoj da denaskaj parolantoj kaj duaj lingvanoj tutmonde.[1] Pro similaj kialoj ankaŭ lafranca estas katalogita kiel mondlingvo. Aliaj lingvoj ofte uzataj internacie estas ekzemple lahispana,araba,ĉina,rusa,portugala kajhindustana.
Historie en laantikva epoko, laaramea, lamalnovgreka, lalatina, laklasika ĉina, lapersa, lasanskrita kaj laklasika araba ludis gravan rolon en la historio kiellingvafrankao.
Historiaj lingvoj kun internacia signifo de historiajimperioj inkluzivas laegiptan enantikva Egiptio, lasumeran, laakadan kaj la aramean en lamezopotamio kaj laproksima oriento. Malnovgreka en greka koloniigo ĉirkaŭ lamediteraneo kaj lanigra maro, same kiel lakojna en lahelenisma epoko post la konkeroj deAleksandro la Granda kaj laMakedona Imperio kaj poste en la orienta parto de laRomia Imperio kaj la teritorioj de laBizanca Imperio. La klasika ĉina estis parolita enorienta Azio dum lahistorio de Ĉinio. La persa en laregno de Persio, kaj iam estis uzata kiel la dua lingvo de laislama mondo post la araba[2]. La sanskrita en la antikvaj historiaj periodoj de diversaj landoj ensuda Azio,sud-orienta Azio kajmeza Azio.
Laitala ĉiam estis grava en la mediteranea regiono, kaj hodiaŭ ĝi estas la plej parolata lingvo inter membroj de lakatolika eklezio, kaj ĝi estas ankaŭ uzita enmuziko (precipeopero) kaj lamoda industrio. Laturka estis same grava kiel la primara lingvo de laOtomana Regno. La greka kojna estis la mondlingvo en la helenisma periodo sed ĝia historio sukceso kaj distribuo ne estas reflektita en lamoderna greka pro la lingvaj influoj de laslava lingvaro.
Same kiellingva imperiismo, la propono uzi lingvon kiel internacian mondlingvon havas gravajn politikajn implicojn.
Multajplanlingvoj celas esti mondlingvoj; tamen eĉ la plej populara el ili,Esperanto, apenaŭ sukcesis fariĝi tia. En la pasinto, anoj de planlingvaj movadoj ofte nomis sian lingvon "mondlingvo", dum eksteruloj ofte preferis la esprimon "monda helplingvo".
En laĉina lingvo, ankoraŭ hodiaŭ la vorto "mondlingvo" (世界语, el 世界 "mondo" kaj 语 "lingvo") estas samsignifa kun Esperanto.