Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano enĜenevo,Svislando.
LaMonda Organizaĵo pri Sano (ankaŭMonda Organizo pri Sano aŭMOS (konata plej ofte sub laangla nomoWHO (World Health Organization) aŭ lafrancaOMS (Organisation mondiale de la santé)) estas la branĉo deUN, kiu zorgas prisano.
Ĝi estis fondita la7-an de aprilo1948: tial okazas ĉiujare je tiu tago la Monda San-Tago. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas enĜenevo (Svislando).
La deveno de MOS troviĝas en la militoj dum la fino de la19-a jarcento (enMeksiko, enKrimeo). Post laUnua mondmilito, la epidemio de la tiam nomita "hispana gripo" en la jaroj1918–1919, kiu kaŭzis pli ol 20 milionojn da mortoj dum ses monatoj, trudpelis la tiamanLigon de Nacioj estigi sian sankomitaton, kiu estis embrio de MOS. Laŭ sia konstitucio, MOS celas kreskigi kiel eble plej alten la nivelon de la sanstato por ĉiuj popoloj. En la konstitucia dokumento, lasano estas difinita kiel stato de kompleta bonfarto fizika, mensa kaj socia, kaj ĝi do ne konsistas nur el foresto de malsaneco aŭ malfirmeco.
Desegno deMorto alportanta ĥoleron, enLe Petit Journal (1912), ankoraŭ duonjarcenton post la unua ISK.
La Internaciaj San-Konferencoj (ISK), la unua el kiuj okazis la 23an de Junio 1851, estis serio de konferencoj kiuj okazis ĝis 1938.[1] La unua konferenco, en Parizo, temis preskaŭ nur priĥolero, kiuj restos la plej grava malsano por la ISK-oj por plej el la 19-a jarcento. Pro ties etiologio, eĉ komunikeblo, de multaj epidemiaj malsanoj ankoraŭ necertaj kaj celo de scienca polemikaro, internacia interkonsento por taŭgaj decidoj estis malfacile atingebla.[1]Sep el tiuj internaciaj konferencoj, kiuj daŭris 41 jarojn, estis kunvenigitaj antaŭ rezulto en plurŝtata internacia interkonsento. La sepa konferenco, en Venecio en 1892, finfine rezultis en konvencio. Ĝi temis nur pri la saniga kontrolo de la perŝipa trapasado de la Sueza Kanalo, kaj tio estis klopodo por eviti la importadon de ĥolero.[2]:65
Kvin jarojn poste, en 1897, konvencio pri labubona plago estis subskribita de 16 el la 19 ŝtatoj kiuj partoprenis en la Venecia konferenco. Kvankam Danio,Svedio-Norvegio, kaj Usono ne subskribis tiun konvencion, estis unuanime interkonsentita ke la laboro de la antaŭaj konferencoj devis esti kodigita por ties plibonigo.[3] Sekvantaj konferencoj, el 1902 ĝis la fina en 1938, ampleksigis la traktendajn malsanojn cele de la ISK-oj, kaj inkludis studojn de reagoj alflava febro,brucelozo,lepro,tuberkulozo, kajtifoida febro.[4] Parte kiel rezulto de la sukcesoj de la Konferencoj, laPan-American Sanitary Bureau (1902), kaj laOffice International d'Hygiène Publique (1907) estis tuj fonditaj. Kiam oni kreis laLigon de Nacioj en 1920, oni establis la San-Organizon de la Ligo de Nacioj. Post laDua Mondmilito, laUnuiĝintaj Nacioj absorbis ĉiujn aliajn sanorganizojn, por formi la MOS.[5]
Dum la Konferenco por Internacia Organizado de 1945 de Unuiĝintaj Nacioj, Szeming Sze, delegito el la Respubliko Ĉinio, kunparolis kun norvegaj kaj brazilaj delegitoj por krei internacian sanorganizon laŭ kadroj de la ĵus kreita organizo Unuiĝintaj Nacioj. Post malsukcesi aprobigi rezolucion pri la afero,Alger Hiss, ĝenerala sekretario de la konferenco, rekomendis uzi deklaracion por establi tian organizon. Sze kaj aliaj delegitoj lobiis kaj oni aprobis deklaracion alvokanta por internacia konferenco pri sano.[6] La uzo de la vorto "monda", pli ol "internacia", emfazis la vere tutmondan naturon de tio kion la organizo estis celanta atingi.[7] La konstituo de la Monda Organizo pri Sano estis subskribita de la ĉiuj 51 landoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 10 aliaj landoj, la 22an de Julio 1946.[8] Tiel startis la unua specializita agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj kiujn ĉiuj membroj subskribis.[9] Ties konstituo formale ekvalidiĝis por la unuaMonda Tago de Sano la 7an de Aprilo 1948, kiam ĝi estis ratifita de la 26a membroŝtatoj.[8]
La unua kunsido de la Monda Asembleo de Sano finiĝis la 24an de Julio 1948, sekurante buĝeton de 5 milionoj de usonaj dolaroj (poste de 1 250 000 britaj pundoj) por la jaro 1949. Andrija Štampar estis la unua prezidanto de la Asembleo, kajG. Brock Chisholm estis nomumita ĝenerala direktoro de la MOS, servinte kiel plenumsekretario dum la planigaj etapoj.[7] Iliaj unuaj prioritatoj estis kontroli la etendon demalario,tuberkulozo kajseksume transdoneblaj malsanoj, kaj plibonigi zorgadon depatrinoj kajinfanoj, nutradon kaj median higienon.[10] Ilia unua leĝofara agado konsistis en la kompilado de akurataj statistikoj pri la etendo kaj mortindicoj de malsanoj.[7] La logoo de la Monda Organizo pri Sano montras la bildon de laBastono de Asklepio kiel simbolo de kuracado.[11]
Aleksej Ĝablokov (maldekstre) kaj Vasili Nesterenko (plej dekstre) protestante antaŭ la sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svisio, en 2008.
„ kiam iu organizo proponas iniciati programon aŭ aktivecon pri afero en kiu la alia organizaĵo havas aŭ povas havi substancan intereson,la unua partio konsultos la alian per koncerno por alĝustigi la aferon de reciproka interkonsento. ”
La naturo de tiu aserto kondukis kelkajn grupojn kaj aktivuloj kielWomen in Europe for a Common Future por postuli, ke la MOS estas limigita en sia kapablo esploradi la efikojn sur la homa sano fare de radiado okazigita de la uzado deatomenergio kaj la kontinuaj efikoj de atomenergiaj katastrofoj enĈernobilo kajFukuŝimo. Ili kredas, ke la MOS devas reakiri tion kion ili vidas kiel sendependeco.[12][13][14]Sendependea MOS tenas semajnan vigilon el 2007 ĝis 2017 antaŭ la sidejo de MOS.[15]Tamen, kiel indikita de Foreman[16] en klaŭzo 2a ĝi asertas:
„ Partikulare, kaj kongrue kun la Konstitucio de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Statuto de la Internacia Atomenergia Organizo kaj ties interkonsento kun la Unuiĝintaj Nacioj kune kun la interŝanĝo de leteroj tiurilate, kaj konsiderante la respektivajn kunordigajn respondecojn de ambaŭ organizoj, oni agnoskis fare de la Monda Organizaĵo pri Sano ke la Internacia Atomenergia Organizo havas la unuarangan respondecon por kuraĝigi, helpi kaj kunordigi esploradon kaj disvolvigon kaj praktikan aplikadon de atomenergio por pacaj uzoj tra la tuta mondosen malprofito al la rajto de la Monda Organizaĵo pri Sano zorgi pri la promocio, disvolvigo, helpo kaj kunordigo de internacia sanlaboro, kiel esplorado, en ĉiuj aspektoj. ”
La ŝlosila tekstero estas markita, kaj la interkonsento en klaŭzo 2a asertas, ke la MOS estas libera plenumi ajnan san-rilatan laboron.
1955: Oni lanĉis la programon por elradikigo de malario, kvankam la celoj estis poste modifitaj. (En plej areoj, la celoj de la programo iĝis kontrolo anstataŭ elradikigo.)[17]:9
1958: Viktor Ĵdanov, Deputita Ministro de Sano elSovetunio, alvokis al la Asembleo de la MOS por entrepreni tutmondan iniciaton elradikigi variolon, rezulte en Rezolucio WHA11.54.[18][19]:366–371, 393, 399, 419
1966: La MOS translokigis sian sidejon el la Ariana alo de laPalaco de Nacioj al ĵus konstruita sidejo aliloke en Ĝenevo.[17]:12[20]
1967: La MOS intensigis la tutmondan kampanjon por elradikigo de la variolo kontribuante per 2.4 milionoj de usonaj dolaroj ĉiujare al la klopodo kaj adoptis novan metodon por malsanatento,[21][22] en epoko kiam 2 milionoj da personoj estis mortantaj pro variolo ĉiujare.[23] La dekomenca problemo kiun la teamo de MOS frontis estis neakurata informado pri kazoj de variolo. MOS establis reton de konsultistoj kiuj helpis landojn atenti kaj kontroli aktivecon.[24] La MOS helpis ankaŭ malpliigi la lastan reaperon en Eŭropo de la malsano enJugoslavio en1972.[25] Post ĉirkaŭ du jardekoj de lukto kontraŭ variolo, Tutmonda Komisiono deklaris en1979, ke la malsano estis elradikigita – la unua malsano en la historio nuligita pere de homaj klopodoj.[26]
Mapo detalanta areojn en kiujmalario estas endemia. Malario estis dekomence kontraŭata de MOS.
1975: La MOS lanĉis laSpecialan Programon por Esplorado kaj Trejnado pritropikaj malsanoj.[17]:15 Kun-sponsorita de UNICEF, UNDP, kaj la Monda Banko, oni establis ĝin responde al postulo de 1974 el la MOS por intensiva klopodo disvolvigi plibonigitan kontrolon de tropikaj malsanoj. La celoj de la SPET estas, dekomence, subteni kaj kunordigi internacian esploradon ĝis diagnozon, traktadon kaj kontrolon de tropikaj malsanoj; kaj, duarange, plifortigi la esplorajn kapablojn ene de endemiaj landoj.[27]
1976: La MOS aprobis rezolucion pri prevento demiskapablo kaj prirehabilitado, kun fokuso al zorgado regata de komunumoj.[17]:16
1977 kaj1978: Oni redaktis la unuan liston deesencaj medikamentoj,[17]:17 kaj unu jaron poste ono deklaris la ambician celon de "Sano por ĉiuj".[17]:18
1986: La MOS startigis sian tutmondan programon priHIV/AIDS.[17]:20 Du jarojn poste oni entreprenis la preventadon de diskriminacio kontraŭ ties suferantoj[17]:21 kaj en1996 oni formis la Kunprogramon de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/AIDS (UNAIDS).[17]:23
1988: Oni establis la Iniciaton por Tutmonda Elradikigo dePoliomjelito.[17]:22
1995: MOS establis sendependan Internacian Komision Por Atesto de la Elradikigo de Drakunkuliazo (elradikigo de la malsano de la Gvinea vermo; ICCDE).[17]:23 La ICCDE rekomendis al la MOS pri kiuj landoj plenumas postulojn por atestado. Ĝi ankaŭ ludas rolon por konsili pri progreso farita al nuligo de transigo kaj procezoj por certigo.[28]
1998: La Ĝenerala Direktoro emfazis la atingojn pri infana survivado, pri malpliigo deinfana mortindico, pliigo de vivodaŭro kaj malpliigo de indicoj de "skurĝoj" kiel variolo kajpoliomjelito je la 50a jariĝo de la fondo de MOS. Li tamen akceptis, ke kvankam oni faris multe por helpi patrinan sanon kaj ke la progreso en tiu areo estis malrapida.[29]
2000: La iniciato Partnereco por Haltigi TB (tuberkulozo) estis kreita kun la formulado de UNU de laJarmilaj Evoluigaj Celoj.[17]:24
2001: Oni kreis iniciaton kontraŭmorbilo, kaj kalkulis redukton de tutmondaj mortoj pro la malsano je 68% ĉirkaŭ 2007.[17]:26
2006: La organizaĵo apogis la unuan oficialan Ilaron kontraŭ HIV/AIDS por Zimbabvo, kiu formis la bazon por tutmonda preventado, traktado, kaj subteno de la plano por lukti kontraŭ lapandemio deAidoso.[30]
2016: Post la perceptita malsukceso de la respondo al laEbola epidemiapero en Okcidentafriko de 2014, oni kreis la Programon de Urĝoj de la MOS, ŝanĝante ĝin el MOS kiel "normiga" agentejo al alia kiu respondas operacie al sanurĝoj.[31]
La centra organizaĵo: MOS estas estrata de siaj 192 membro-ŝtatoj, kuniĝantaj en la Monda Asembleo por la Sano. Tiu asembleo, kiu konsistas el delegitoj reprezentantaj la membro-ŝtatojn, rolas ĉefe por aprobi la programon kaj la buĝeton de ĉiudujara administrado. Ĝi ankaŭ decidas pri la grandaj politikaj orientadoj de MOS.
La regionaj organizaĵoj: Ili celas pripensi la san-problemojn proprajn al iuj regionoj de la mondo. Ili situas:
Sanitaraj aranĝadoj: antaŭrimedi por haltigiepidemion; fari sanitarajn disponojn okaze de internaciaj vojaĝoj (kielvakcinadoj).
Asistado al la "Malpli Evoluintaj Landoj": vakcinado kontraŭ la grandaj kontaĝaj malsanoj; provizado de trinkebla akvo; eliminado deruboj; protektado de lapatrinoj kaj elradikigo de iaj malsanoj.
Post jaroj de lukto kontraŭ lavariolo, la Monda Asembleo pri la Sano de MOS deklaris tiun malsanon elradikigita, en majo 1980, laŭ rekomendo de komisiono eksperta en decembro 1979.La disvolviĝo de imunigaĵoj kontraŭ lamalario kaj lahelika febro alproksimiĝas al sukcesoj, kaj al la elradikigo de lapoliomjelito en la proksimaj jaroj estas strebata.
La projektoj de MOS povas esti parte financataj de diversaj partneroj :
Monda Alianco por Vakcinaĵoj kaj Imunigado (GAVI) estas 75%-e financita de la "Bill and Melinda Gates Foundation".
Monda Alianco por plibonigata nutrado (GAIN)
Jen anekdoto legebla en la libreto deClaude Piron (1992)Communication linguistique, A la recherche d'une dimension mondiale:
„ Iun tagon, la Monda Asembleo de la MOS atribuis 5 milionojn da dolaroj kiel tiujara krommono al siaj lingvaj servoj por tradukado aŭ interpretado. Dum la sama tago kaj dum la sama sesio, ili eksigis — pro manko de mono! —aron da konkretaj projektoj bone trastuditaj por plibonigi la sanstaton en Subsahara Afriko, kies realigado postulis nur 4,2 milionojn da dolaroj.[32]”
La sidejo de la organizaĵo estas enĜenevo,Svisio. Ĝi estis desegnita de la svisa arkitekto Jean Tschumi kaj inaŭgurita kaj malfermita en 1966.[33] En 2017, la organizaĵo lanĉis internacian konkurson por redesegno kaj etendi la sidejon.[34]
Kadro FRESH estasakronimo de la angla nomoFocusing Resources on Effective School Health (esperante:KoncentriRimedojn alEfika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita deUnesko,UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj laMonda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko deDakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi lasanon delernejajinfanoj kajjunuloj.[35]
LaModela listo de esencaj medikamentoj de MOS aŭ plennomeModela listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano -angleWHO Model List of Essential Medicines, alinomeEssential Medicines List aŭEML,hispaneMedicamentos esenciales de la Organización Mundial de la Salud,ruse Примерный перечень ВОЗ основных лекарственных средств,ĉine 世界卫生组织基本药物标准清单 - publikigita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), enhavas la medikamentojn konsideratajn kiel plej efikajn kaj sekurajn por plenumi la plej gravajn bezonojn ensansistemo.[36] La listo estas ofte uzata de landoj por helpi ellabori siajn proprajn lokajn listojn deesencaj medikamentoj.[36]
En 1959, la MOS subskribis Interkonsenton MOS 12-40 kun laInternacia Atomenergia Organizo (IAEA). La interkonsento deklaras ke la MOS rekonas la IAEA kiel havanta de respondeco por pacaatomenergio sen antaŭjuĝo al la roloj fare de la MOS pri kaŭzado de sano aŭ malsano. Tamen, la sekva paragrafo aldonas: "kiam ajn ĉiu organizo proponas iniciati programon aŭ agadon pri subjekto en kiu la alia organizo havas aŭ povas havi grandan intereson, la unua parto devas konsulti la alian kun projekcio al adaptado de la afero per reciproka interkonsento"..[37] La naturo de tiu deklaro igis kelkajn premgrupojn kaj aktivulojn (inkluzive deWomen in Europe for a Common Future (Virinoj en Eŭropo por Komuna Futuro)) kredi ke la MOS estas malvastanima en ĝia kapablo esplori la efikojn al homa sano fare de atoma radiado kaŭzita de la uzado denuklea energio kaj la daŭraj efikoj de la atomkatastrofoj enĈernobilo kajFukuŝima. Ili kredas ke MOS devas reakiri kion ili vidas kiel "sendependeco".[38][39][40]
En 2003, la MOS kondamnis la opozicion de sansekcio de laRoma Kurio al la uzo dekondomoj, dirante: "Tiuj malĝustaj deklaroj pri kondomoj kaj HIV estas danĝeraj kiam ni renkontas tutmondanpandemion kiu jam mortigis pli ol 20 milionojn da homoj, kaj nuntempe tuŝas almenaŭ 42 milionojn."[41] En 2009, laRomkatolika Eklezio restis malfavora al pliigado de la uzo de koncipoprevento por kontraŭbatali HIV/aidoson..[42] Tiutempe, la Prezidanto de la Mondsana Asembleo, nome la sanministro deGujano Leslie Ramsammy, kondamnis la opozicion de Papo Benedikto al koncipoprevento, dirante ke li provis "krei konfuzon" kaj "malhelpi" pruvitajn strategiojn en la batalo kontraŭ la malsano..[43]
La agresema subteno de laBill & Melinda Gates Foundation (Fondaĵo Bill & Melinda Gates) por intermita profilakta terapio demalario ekigis noton de la antaŭa MOS-malaria ĉefo Akira Kochi.[44]
Ioma el la esplorado entreprenita aŭ apogita fare de MOS por determini kiel popolaj vivstiloj kaj medioj influas ĉu oni vivas en pli bona aŭ pli malbona sano povas esti kontestataj, kiel ilustrite fare de komuna raporto de 2003 fare de MOS/FAO- pri nutrado kaj la preventado de kronika ne-infekta malsano,[45] kiu rekomendis kesukero devus formi ne pli ol 10% de sanadieto. Tiu raporto kondukis al lobiado de la sukerindustrio kontraŭ la rekomendo, al kiuj la MOS/FAO respondis per inkludo en la raporto de la jena deklaro- "La konsultantaro agnoskas ke celo por la loĝantaro por liberigo el sukero de malpli ol 10% de sumenergio estas kontestata", sed ankaŭ subtenis sian rekomendon bazitan sur sia propra analizo de sciencaj studoj.[46] En 2014, MOS reduktis rekomenditajn sukernivelojn je la duono, dirante ke sukero devus konsistigi neniom pli ol 5% de sana dieto.[47]
↑Fenner, Frank. (1988) “Development of the global smallpox eradication programme, 1958-1966”,Smallpox and its eradication. Geneva: World Health Organization, p. 364–419.ISBN 92-4-156110-6.
↑Report of a Joint FAO/WHO Consultation.Diet, nutrition and the prevention of chronic diseases. Geneva: World Health Organization; 2003 (WHO Technical Report Series 916).