| Monda Juda Kongreso | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| הקונגרס היהודי העולמי World Jewish Congress Всемирный еврейский конгресс Congrès Juif Mondial Congreso Judío Mundial Zsidó Világkongresszus Jüdischer Weltkongress Congresso Ebraico Mondiale Światowy Kongres Żydowski المؤتمر اليهودي العالمي | |||||
| kongresa kunveno en 1953 | |||||
| internacia ne-registara organizaĵo juda organizaĵo neprofitcela organizaĵo | |||||
| Komenco | 1936 enĜenevo | ||||
| Lando(j) | Svislandovd | ||||
| Sidejo | Nov-Jorko | ||||
| Fondinto(j) | Nahum Goldmannvd | ||||
| Estro | Ronald Lauder (ekde 2007) | ||||
| Filioj | World Jewish Congress - American Section(en) | ||||
| |||||
| Retejo | www.worldjewishcongress.org | ||||




LaMonda Juda Kongreso estis fondita enĜenevo,Svislando, en aŭgusto 1936 kiel internacia federacio dejudaj komunumoj kaj organizaĵoj. La ĉefa celo de la Monda Juda Kongreso estas agi kiel "la diplomatia brako de la juda popolo". Membreco en la Monda Juda Kongreso eblas al ĉiuj judaj grupoj aŭ komunumoj, sendepende de la sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj ideologioj de la ŝtato gastiganta la grupon aŭ komunumon. La sidejo de la Monda Juda Kongreso estas enNovjorko, Usono, kaj la organizaĵo subtenas pliajn internaciajn oficejojn enBruselo (Belgio),Jerusalemo (Israelo),Parizo (Francio),Moskvo (Rusio),Bonaero (Argentino) kajĜenevo (Svislando). Ekde la jaro1947, la organizaĵo havas specialan konsultan statuson ĉe laEkonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. En1986 fondiĝis aparta kontinenta sekcio por judaj grupoj aŭ komunumoj enEŭropo, laEŭropa Juda Kongreso, kiu proksime kunlaboras kun la tutmonda organizaĵo.
La 17-an de aŭgusto, dum laribelo de Varsovio, "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigisdepeŝon pri tuja helpo de liberigitaj judoj elKL Warschau al la Monda Juda Kongreso.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prijudismo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |