Monchique | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Portugalo(1773–) municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8550 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 045 (2011)[+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 19′ N,8° 36′ U(mapo)37.316666666667-8.6Koordinatoj:37° 19′ N,8° 36′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 398 m[+] | ||
Areo | 395,3 km² (39 530 ha)[+] | ||
Horzono | UTC±00:00[+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Monchique estas urbo enPortugalio apartenanta al laDistrikto Faro, regionoAlgarve, kun ĉirkaŭ 2 300 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de la Municipo Monchique kun 395,30 km² de areo kaj 5 423 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en trifreguesias. La municipo limas norde kunOdemira, oriente kunSilves, sude kunPortimão, sudokcidente kunLagos kaj okcidente kunAljezur. Monchique estas la nura municipo de la okcidenta duono de Algarve, kiu ne havas marbordon, kaj unu el tri en la tuta regiono kunSão Brás de Alportel kajAlcoutim.
La municipoj dividiĝas en jenajfreguesias:
Estante en la centro de du grandaj montaroj (nome Fóia kaj Picota), la municipo Monchique eniris en la historio pro la uzado fare de romianoj de la varmaj fontoj Caldas de Monchique, altiritaj de la kuraca povo de tiuj akvoj. En sekvaj jarcentoj, la montaron loĝigis diversaj popoloj en diversaj epokoj kaj en la 16-a jarcento Monchique estis jam loĝloko sufiĉe grava tiel ke ĝi ricevis la viziton de la reĝoSebastiano la 1-a, cele al havigo de la statuto de urbo.
Produktado kaj industrio delano kajlino -surrobecos,orianos kajestopas - inter aliaj aktivecoj, kiel ekzemple tiuj rilataj kun la ligno dekaŝtanarboj, kontribuis por la prospero kaj disvolviĝo de Monchique, tiel ke en 1773 ĝi ricevis la kategorion devila (urbo). La ŝanĝoj en la ekonomio devenaj de laindustriigo rezultis en la perdo de la tekstila aktiveco kaj ankaŭ de aliaj produktadoj.
El la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2018 okazisarbarincendio en la montaro de Monchique, kies kontrolon malhelpis la forta intenseco kaj konstantaj direktoŝanĝoj de la vento kaj la malfacilaj alirejoj fare de teraj fajrestingistoj. Ĝi startis en Perna da Negra, en la municipo Monchique, kaj poste etendiĝis al partoj de la municipoj de Silves kaj Portimão. La incendio rezultis en 41 vunditoj, unu el kiuj en grava stato, 22 el kiuj fajrestingistoj, kaj ĝi konsumis arbaran areon de 26 885 hektaroj de la municipoj de Silves,Odemira, Portimão kaj Monchique, krom 62 domojn de unua loĝado, 49 de dua loĝado kaj mortigis ĉirkaŭ 5 600 domanimalojn.
Nuntempe, Monchique estas vigla urbo, fokusita al turismo, kun aktiva matiartaro kaj diversigita ekonomio.
Posedante kelkajn el la plej riĉaj arbaroj de Algarve, riĉaj ĉefe enkorkokverkoj,eŭkaliptoj,kaŝtanarboj, inter aliaj, Monchique havas tiujn arbarojn kiel distingiga marko kiun ĝi diskonigas al siaj vizitantoj pere de ekspedicioj, zoologiaj kaj naturaj parkoj kaj piedirado. Paralele al turismo, kreskiĝis serio de komplementaj aktivecoj, nome en areoj de servoj, konstruado, komerco kaj industrio.