Monasterio de Rodilla [monasTErjo deroDIlja] estas submunicipo kajmunicipo en la centro de laprovinco Burgoso, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al la komarkoLa Bureba. La loknomoMonasterio de Rodilla povas esti komprenebla etimologie kiel Monaĥejo de Genuo, sed certe etimologie la nomo de la monaĥejo havas alian devenon. La nomo Monaĥejo devenas el iamamonaĥejo kiu ekzistis tie ekde la mezepoko; nun ĝi estas romanika ermitejo deNuestra Señora del Valle, kiu estas en la kvartalo Santa Marina, laŭflue supre en mirinda areo intermontara.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 164 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 110 loĝantojn el la 1980-aj jaroj.
Ĝi distas 23 km deBurgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Valle de las Navas, Rublacedo de Abajo, Galbarros, Santa Olalla de Bureba, Valle de las Navas, Quintanapalla, Fresno de Rodilla kaj Santa María del Invierno.
En la areo estis loĝado deaŭtrigonoj kaj poste devarduloj. Poste romianoj havis tie urbonTritium, el kio restis nenio, ĉefe pro detruo por instalado deventogeneratoroj.
La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la 11-a jarcento jam ekzistis lakastelo, kiu survivas sur impona rokarejo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kajrura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de SanktaMaria Magdala, la romanika ermitejo deNuestra Señora del Valle, la kastelo ktp.
Estas tri parkoj de ventogeneratoroj, nome La Brújula, Monasterio de Rodilla kaj La Veleta.