Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Monarkio de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monarkio de Hispanio
emblemo
absoluta monarkio(1700–1812)
konstitucia monarkio(1812–)Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1700vd
Antaŭemonarkio de Hispaniovd
Lando(j)Hispaniovd
Fondinto(j)Filipo la 5-avd
RetejoOficiala retejo
vdr
Flago

LaMonarkio de Hispanio (hispane Monarquía de España), konstitucie referencata kiella Krono (la Corona), estaskonstituciainstitucio kaj historia ofico deHispanio.[1] Ĝi estis ankaŭ nomita laHispana Monarkio (Monarquía Hispánica).[2]

La monarkio enhavas la regantanmonarkon, lian aŭ ŝian familion, kaj la organizaĵon de la Reĝa Domo (Casa Real) kiu eltenas kaj faciligas la agadon de la monarko en la plenumo de siaj reĝaj devoj kaj rajtoj.[3][4] La Hispana Monarkio estas reprezentata de la reĝoFilipo la 6-a, lia edzino lareĝino Letizia, kaj ties filinoj laPrincino de Asturio Leonor, kaj la Infantino Sofía.

Leĝa bazo

[redakti |redakti fonton]

LaHispana Konstitucio de 1978 reestablis[1][5]konstitucian monarkion kiel formo de regado de Hispanio. La konstitucio de 1978 konfirmis la rolon de La Reĝo de Hispanio kiel personeco kaj enkorpigo de la Hispana Ŝtato kaj simbolo de la daŭra unueco kaj restado de Hispanio.[3][6] Konstitucie la reĝo estas laŝtatestro kaj ĉefkomandanto de laHispanaj Armitaj Fortoj.[3][6] La konstituciokodigas la uzadon de reĝaj stiloj kaj titolaro,privilegiojn,heredan sukcedrajton al la krono, kompenson, kajregentecon okaze deneplenaĝeco aŭ leĝa senrajtigeco de la monarko.[3][6] Laŭ la konstitucio, la monarko estas ankaŭ ŝlosila por helpi la rilatojn kun la "ŝtatoj de sia historia komunumo".[3][6] La Reĝo de Hispanio servas kiel la prezidento de laOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo, supozeble reprezentanta ĉirkaŭ 700,000,000 personojn en 24 ŝtatoj membroj tutmonde. En 2008, Juan Carlos la 1-a estis konsiderata la plej populara estro en la tutaIberameriko.[7][8]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La Hispana Monarkio havas iel siajn radikojn en laVisigota Regno fondita enHispanio kajAkvitanio (laVisigota Regno havis sian ĉefurbon enTuluzo, en nuntempaLangvedoko, tiam parto de Akvitanio) en la 5a jarcento, kaj poste en la kristanaj sukcedaj ŝtatoj kiuj luktis en la t.n.Reconquista post laIslama invado de Iberio en la 8a jarcento. Interdinastia geedziĝo interIzabela la 1-a (Kastilio) kajFernando la 2-a (Aragono) unuigis Hispanion en la 15a jarcento. La lasta pretendanto al la Krono de laBizanca imperio, nome Andreas Paleologos, vendis sian imperian titolon al Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio antaŭ sia morto en 1502.[9] Tamen, ne estas pruvaro ke iu hispana monarko estis uzanta la bizancajn imperiajn titolojn, kio konvertus la reĝon de Hispanio en legitimaImperiestro de Romo.

LaHispana Imperio iĝis unu el la unuaj mondajpotencoj post Izabela kaj Fernando financis la esplorajn vojaĝojn deKristoforo Kolumbo tra la Atlantika Oceano. Tio kondukis al lamalkovro de Ameriko, kio iĝis la fokuso de la hispana koloniado.

Post du jarcentoj de monarkoj el laHabsburgoj (16a kaj 17a) kaj aliaj du de monarkoj el laBurbonoj okazis kelkaj interrompoj. Jam komence de la 19a jarcento lafranca invado napoleona interrompis dum kelkaj jaroj la rajtojn de la hispanaj reĝoj, kaj dum parto de la tempo anstataŭis ilin perJozefo Bonaparte. Poste laUnua Respubliko (1873-1874) kaj poste laDua Respubliko (1931-1939) estis respublikaj interreĝadoj. Ankaŭ lareĝimo deFrancisco Franco el 1939 malhelpis la ŝtatestrecon de monarkoj. Kvankam teorie en1947 Hispanio konstituiĝis enReĝlando post la aprobo de la frankisma leĝo pri laSukcedo en la Ŝtatestreco, praktike nur post la morto de FrancoJohano Karlo la 1-a iĝis vera reĝo.

Nuntempa situacio

[redakti |redakti fonton]

En 2010, la buĝeto por la hispana monarkio estis 7,4 milionoj da eŭroj, unu el la plej malalta publika elspezo por la institucio de monarkio en Eŭropo.[10][11] Logike, konsiderinte ke ĉiuj eŭropaj monarkioj apartenas al landoj multe pli riĉaj ol Hispanio.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Hooper, John (2006). The New Spaniards. London, New York: Penguin Books.ISBN 978-0-14-101609-2.
  • Powell, Charles (1996). Juan Carlos of Spain; Self Made Monarch. London: Macmillan Press Ltd.ISBN 0-333-54726-8.
  • Preston, Paul (2004). Juan Carlos; Steering Spain from Dictatorship to Democracy. New York, London: W.W. Norton and Company.ISBN 0-393-05804-2.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1Powell, Charles, Juan Carlos of Spain; Self Made Monarch, St. Martin's Press, INC 
  2. Tiuj terminoj estas especiale popularaj kiel sinonimoj por laHispana Imperio eĉ antaŭ la unuigo de Hispanio en la komenco de la18a jarcento.
  3. 3,03,13,23,33,4Título II. De la Corona, Wikisource
  4. Konstitucio de Hispanio 1978, Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 2 kaj amendoj de Reĝa Dekreto 1368/1987, date de 6a de Novembro
  5. Laŭ la historiisto Charles Powell, la terminoreestablis, pli olrestaŭris, estis konscia elekto por trovi mezumon akceptebla de monarkiistoj, kiuj vidis la monarkion de 1975 kiel restaŭrado, kaj la Franco-istoj kiuj vidis ke la Generalo Franco esence estis establintanovan monarkion aparte el la antaŭa historia ofico.
  6. 6,06,16,26,3Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 1
  7. "Spanish King rebrands for recession".The Independent. London. 2010-02-26.[1] Alirita la 10an de Januaro 2017.
  8. Uribe es el líder iberoamericano mejor valorado por los ciudadanos de su país (hispane). El Mundo (2008-10-07). Alirita 2009-12-01 .
  9. Norwich, John Julius,Byzantium — The Decline and Fall, p. 446.
  10. Wendy Williams (12a de Oktobro 2010). Best budget royals. The Olive Press. Alirita 2011-02-03 .
  11. Martin Delgado and Christopher Leake. "Queen's £38m a year offshore windfarm windfall – because she owns the seabed",Daily Mail, 24a de Oktobro 2010. Kontrolita 7a de Novembro 2010.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Monarkio_de_Hispanio&oldid=8373853"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp