Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Monarkio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je12 sep. 2025.
Monarkio
regformoRedakti la valoron en Wikidata
monarkieca sistemo
 
Partoj
monarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Poŝtmarkoj kun profilo deElizabeto la 2-a, la reĝino deUnuiĝinta Reĝlando, eble la plej konata monarko en la mondo kaj unu el plej longdaŭraj sur la trono.
Ludoviko la 14-a, ekzemplo deabsoluta monarko, kajColbert. (1666,Charles le Brun)
Hirohito, la 124-aImperiestro de Japanio dum ĝia kronado en1926.Japanio estas la plej malnova kontinua monarkio en la mondo, havante legendan fondon en 660 a.K. kunImperiestro Jimmu, krome la Japana Imperiestro estas la sola moderna monarko ankoraŭ uzanta la titolon deImperiestro.

Monarkiomonarĥio (de lagrekamonos = "unu", kajarĥejn = "regi") estasŝtatformo, kie laŝtatestro estasmonarko (havanta titolon kielcezaro,reĝ(in)o,imperiestr(in)o,car(in)oprinc(in)o,grandduk(in)o k.s.; en islamaj landoj ekz-esultano,ŝaho,emiro), kiu okupas tiun oficon ekde la momento de sia monarĥiĝo ĝis la fino de sia vivo (aŭ, eventuale, propravolaabdiko). Lalegitimeco de lareĝimo kutime devenas deheredeco, sed foje ankaŭ pro aliaj kialoj kiel ekzemple la potenco de tradicio kaj praktiko aŭ la forto de la leĝo. Ĝuste ĉi tia pretendo al legitimeco estas tio, kio apartigas la monarkion disdediktatoreco. Kutime la monarkeco ("latrono") sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp, vidutronosukcedo); tio estas nomatadinastio (de lagrekadynasteia = "regado").

La vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio") estas uzata por priskribi ankaŭ landon mem, kiu havas monarkian sistemon de reĝimo. Tiaj landoj pli specife identiĝas per la vorto rilata al latitolo de la monarko kiel, ekzemple,reĝlando (reĝo),imperio (imperiestro),princlando (princo),sultanlando (sultano),emirlando (emiro),grandduklando (grandduko) ktp.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Monarkio estas ŝtatformo en kiu suvereneco estas fakte aŭ nominale enkarnigita en ununura individuo (nome lamonarko).[1] Formoj de monarkio malsamas vaste surbaze de la nivelo de laŭleĝa aŭtonomeco kiun la monarko tenas en administrado, la metodo de elektado de la monarkoj, kaj ajnaj antaŭdestinitaj limoj por la longdaŭro de ilia permanenta ofico. Kiam la monarko havas neniujn aŭ malmultajn laŭleĝajn katenojn enŝtato kaj politikaj aferoj, ĝi estas nomitaabsoluta monarkio kaj estas formo deaŭtokratio. Kazoj en kiuj la diskreteco de la monarko estas formale limigita (plej ofte hodiaŭ) estas nomitajkonstituciaj monarkioj. Enheredaj monarkioj, la posteno pasas tra heredo ene de familigrupo, dum elektomonarkioj uzas iun sistemon de voĉdonado, plej ofte ne universala, sed limigita inter gravuloj. Ĉiu el tiuj havas variojn: en kelkaj elektitaj monarkioj nur tiuj de kelkaj genealogioj estas elekteblaj, dum multaj heredaj monarkioj trudas postulojn koncerne lareligion,aĝon,sekson, mensan kapaciton, malsanon kaj aliajn faktorojn. Foje tio eble kreos situacion de rivalaj postulantoj kies legitimeco estas kondiĉigita de efika elekto. Finfine, okazis kazoj kie la esprimo de la regado de monarko estas aŭ fiksa en jaroj aŭ daŭras ĝis certaj celoj estas realigitaj: invado estanta repuŝita, ekzemple. Tiel ekzistas vaste diverĝaj strukturoj kaj tradicioj difinantaj monarkion.

Hodiaŭaj monarkioj estas preskaŭ ĉiam heredaj, sed historie ankaŭ ekzistis diversajelekto-monarkioj, kie la ŝtatestro estis elektita inter pluraj kandidatoj (ekzemple kiel intervisigotoj), ne nepre anoj de la sama familio, kaj ofte nur por limigita posten-periodo. Tiaj elektitaj monarkoj pli similas al elektitaj prezidantoj de respublikoj ol al dinastiheredaj monarkoj.

Rikardo la 1-a de Anglio dum sia kronigo enAbatejo Westminster, el 13a-jarcenta kroniko.

Monarkio estis la plej ofta ŝtatformo ĝis la19-a jarcento, sed ĝi jam ne estas tiom ĝenerala (en Ameriko estas neniu efektiva monarko, en Afriko nur unu). Kie ĝi ekzistas, ĝi nun estas kutimekonstitucia monarkio, en kiu la monarko retenas unikan laŭleĝan kaj ceremonian rolon, sed praktikas limigitan aŭ neniun politikan rajtigojn: sub la skribita aŭ neskribitakonstitucio, aliaj havas regantan aŭtoritaton. Nuntempe, 44 suverenaj landoj en la mondo havas monarkojn funkciantajn kiel regnestroj, 16 el kiuj estas komunregnaj areoj kiuj rekonas la reĝinonElizabeton la 2-a kiel sia ŝtatestro. Ĉiuj eŭropaj monarkioj estas konstituciaj, kun la escepto de laVatikanurbo, sed regantoj en la pli malgrandaj ŝtatoj ekzercas pli grandan politikan influon ol en la pli grandaj. La monarkoj deKamboĝo,Japanio, kajMalajzio "reĝas, sed ne regas", kvankam ekzistas konsiderinda vario en la grado de administracieco kiun ili uzas. Kvankam ili regas laŭ konstitucioj, la monarkoj deBrunejo,Omano,Kataro,Saud-Arabio kajSvazilando ŝajnas daŭrigi ekzerci pli politikan influon ol iu alia ununura fonto de aŭtoritato en iliaj landoj, aŭ de konstitucia regorajto aŭ laŭ tradicio.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La vorto "monarĥo" estas esperantigo de lagreka vortoμονάρχης, [monárĥēs] (el μόνοςmonos, "unu, singularo", kajἄρχω [árĥō], "regi"; komparu: ἄρχων [arĥon], "estro, reganto, ĉefo"), kio aludas al absolute ununura, almenaŭ laŭnome, reganto. En la nuna uzado la vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio" — origine por tiuj, kiuj ne kapablas klare prononci la sonkombinon [rĥ]: ekzemple, la franclingvanoj, kiuj povas prononci la sonon [r] nurkartave) kutime aludas al tradicia sistemo de hereda regado, dum elektaj monarkioj estas nuntempe raraj. El tiuj duradikaj vortoj derivas aliaj vortoj kiel "monarĥiismo" (aŭ "monarkiismo"), monarĥiisto (aŭ monarkiisto),[2] kontraŭmonarĥiismo (kontraŭmonarkiismo), kontraŭmonarĥiisto (kontraŭmonarkiisto), monarĥeco (monarkeco) ktp.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Unu el la plej antikvaj registritaj kaj pruvitaj monarkioj estis tiu deNarmer,faraono de Antikva Egipto ĉirkaŭ 3100 a.K.

Monarkioj estas konsiderataj antaŭataj de simila formo de prahistora socia hierarkio konata kieltribestrecotriba regno. Tribestroj estas identigitaj kiel tiu kiuj formis monarkiajnŝtatojn, kiel en civilizacioj kielMezopotamio,Antikva Egipto kaj laIndusvala Civilizacio.[3] En kelkaj mondopartoj, tribaj regnoj iĝis monarkioj.[4] Kelkaj el la plej antikvaj registritaj kaj pruvitaj monarkioj estis tiu deNarmer,faraono de Antikva Egipto ĉirkaŭ 3100 a.K., kaj de Enmebaragesi, reĝo de lasumera urboKiŝ ĉirkaŭ 2600 a.K.

El plej fruaj registroj, monarkoj povis esti rekte heredantoj, dum alliaj estis elektitaj el inter elekteblaj membroj. Laegiptoj,mezopotamianoj,sudananoj,[5] rekonstruis pra-hindeŭropan religion, kaj ĉe aliaj, la monarko tenis religiajn funkciojn rekte ligitaj alceremonioj kaj estis foje identigitaj kiel havantoj dedidevena praularo, eble establante nocion de ladidevena rajto de reĝoj.

Triba reĝeco ofte estis ligita al sakraj funkcioj, tiel ke la reĝo funkcias kielpastro, aŭ estas pripensita dediadeveno. La sakra funkcio de reĝeco estis transformita en la nocio de "Dio-rajto de reĝoj" en la kristanaMezepoko, dum la ĉinaj, japanaj kaj nepalaj monarkoj daŭre estis konsideritaj vivantajdioj en la moderna periodo. Dum laRomia Imperio la imperiestroj ja iĝis adoritaj kiel dioj.

Ludoviko la 16-a (Francio) estis ekzekutita dum laFranca Revolucio por evito reveni al monarkio.

Ekde antikvo, monarkio kontrastis al formoj dedemokratio, kie plenuma potenco estas havita fare de kunigoj de liberaj civitanoj. En antikvo, monarkioj estis aboliciitaj en favoro de tiaj kunigoj en Romo (Romia Respubliko, 509 a.K.), kajAteno (atena demokratio, 500 a.K.).

Polibio identigis monarkion kiel unu el tro "bonaj" bazaj formoj de registaro (monarkio,aristokrataro, kajdemokratio), opozicie al la tri "malicaj" bazaj formoj de registaro (tiraneco,oligarkio, kajoklokratio aŭ perfortemo). La monarko en la klasika antikveco estas ofte identidita kiel "reĝo" aŭ "reganto" (traduke elarkonto,basileus,rex,tirannos, ktp.) aŭ kiel "reĝino" (basilinna). Polibio origine komprenis monarkion (nuntempe anstataŭata per la koncepto deaŭtokratio) kiel komponanto de respubliko (nuntempe anstataŭata per la koncepto deŝtato), sed ekde antikveco monarkio kontrastis kun formoj de respubliko, en kiuj la plenuma povo estas plenumita de liberaj civitanoj kaj iliaj asembleoj. La hinduisma teksto de la 4-a jarcento a.K. nomeArthaŝastra metis la bazon por la etiko de monarkismo.[6] En antikveco, kelkaj monarkioj estis abolitaj favore al asembleoj enRomio (Romia Respubliko, 509 a.K.), kajAteno (Atena demokratio, 500 a.K.).

En ĝermana antikveco, reĝeco estis ĉefe sakra funkcio, kaj la reĝo estis elektita de inter elekteblaj membroj de reĝaj familioj fare de la asembleo. Tia antikva "parlamentismo" malkreskis dum la eŭropaMezepoko, sed ĝi pluvivis en formoj de regionaj kunigoj, kiel ekzemple la Islanda Ŝtatkomunumo, la svisaLandkomunumo kaj pli postaSvisa Dieto, kaj la frumezepoka komunuma movado ligita al la pliiĝo de mezepoka urborajto.

La moderna revigliĝo de parlamentismo kaj kontraŭ-monarkismo komenciĝis per la evoluo de regionaj parlamentoj aŭ asembleoj (kiel la Islanda Komunumo, la svisajLandsgemeindeLandkomunumo kajTagsatzungSvisa Dieto, kaj la malfrumezepokakomunuma movado ligita al la starigo de mezepokajurbaj privilegioj) kaj de moderna kontraŭ-monarkismo ekz. de la provizora demisio de la angla monarkio fare de laParlamento de Anglio en1649, sekvita fare de laUsona Revolucio de1776 kaj de laFranca Revolucio de1792. Multo de 19-a-jarcenta politiko estis karakterizita per la disiĝo inter kontraŭ-monarĥista radikalismo kaj monarkistakonservativismo.[7][8][9]

Msŭati la 3-a estis reĝo deSvazilando ekde 1986.

Multaj landoj aboliciis la monarkion en la20-a jarcento kaj iĝisrespublikoj, precipe en la antaŭo de aŭUnua MondmilitoDua Mondmilito. Batalo por respublikoj estas nomitarespublikanismo, dum batalo por monarkioj estas nomitaMonarĥismo.

Nuntempe kvar dek kvar suverenaj ŝtatoj en la mondo havasmonarkon, inklude dek seskomunumaj reĝlandoj kiuj havasElizabeton la 2-an kiel ŝtatestro. Plej modernaj monarkoj estaskonstituciaj monarkoj, kiuj retenas unikan juran kaj ceremonian rolon sed plenumas nur tre limigitan aŭ eĉ neniun politikan povon laŭ konstitucio. Multaj estas tiel nomitaj "kron-respublikoj", survivante partikulare en malgrandaj ŝtatoj.[10]

En kelkaj landoj, tamen, kielMaroko,Kataro,Liĥtenŝtejno, kajTajlando, la hereda monarko havas pli da politika influo ol ajna alia sola font de aŭtoritato en la ŝtato, eĉ se nur per konstitucia regorajto.

Laŭ studo de 2020, monarkio stariĝis kiel sistemo de regado pro efikeco en administracio de grandaj loĝantaroj kaj etendaj teritorioj dum periodoj kiam kunordigo de tiaj loĝantaroj estis malfacila. Fakuloj argumentas, ke monarkio malpliiĝis kiel efika reĝimtipo kun la plinovigoj en komunikado kaj transportotekniko, same kiel la efikeco de monarkio rilate al aliaj reĝimtipoj malpliiĝis.[11]

Nuntempe oni konsideras, ke estas nur kvin veraj absolutaj monarkioj restas, nome la jenaj:Sauda Arabio,Omano,Brunejo,Svazilando, kajVatikanurbo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La deveno, evoluo kaj rezulto de la diversaj monarkioj plej ofte estas similaj en la diversaj mondoregionoj, kaj ankaŭ ofte okazas esceptaj kazoj. EnAmeriko estis diverstipaj monarkioj (aztekoj,inkaoj ktp.) antaŭ la alveno de la eŭropanoj, kiuj fakte anstataŭis la iamajn per la propraj. Okazis diversaj klopodoj post la kolonia epoko por remeti monarkiojn, preskaŭ ĉiam nur kiel provizora eksperimento, kiel ekzemple enMeksikoHaitio; nur enBrazilo la klopodo daŭris pliajn jarojn (Brazila Imperio) pro ligo al la situacio en la metropoloPortugalio.

Monarkioj en Eŭropa: en purpura koloro estas monarkioj kaj en blua koloro estas respublikoj kaj federacioj.

EnEŭropo estis tradicie multaj monarkioj. EnCentra Eŭropo estis same multaj tradiciaj monarkioj enGermanio,Aŭstrio,Hungario,Ĉeĥio,Pollando ktp. Ĉiuj malaperis ĉefe post la eventoj de laUnua Mondmilito kaj poste post laDua Mondmilito. Ankaŭ en Suda Eŭropo malaperis monarkio elPortugalio,Italio kajGrekio (laŭ tiu ordo) laŭlonge de la20a jarcento, dum, kiel escepta kazo, enHispanio post interrompo de preskaŭ duonjarcento, ĝi estis remetita dum la1970-aj jaroj, nur kiel parto de reveno al demokratio. EnOrienta Eŭropo monarkioj malaperis elRumanio,Bulgario kaj ĉefe elRusio post lakomunisma revolucio. EnOkcidenta Eŭropo monarkioj restis en tri tre rilataj inter si landoj, nomeNederlando,Belgio kajLuksemburgo, kaj same en tre escepta kazo kiaUnuiĝinta Reĝlando, kiu krome eksportis la atingamplekson de sia monarkio al landoj tra la tuta mondo pere de lakoloniismo. Ankaŭ aliaj monarkioj kiaj tiu nederlanda aŭ belga estis eksportitaj. Restis monarkioj ankaŭ en tre komunrilataj landoj enSkandinavio nome enNorvegio,Svedio kajDanio.

La monarkioj deAzio,Afriko kajOceanio ĉefe suferis la perfortan agreson de la eŭropaj monarkioj. En Afriko nur unu el la tradiciaj monarkioj restis kaj pluhavis la teritorion pli malpli kohera, nomeEtiopio, kie ĝi daŭris ĝis la1970-aj jaroj, kiam estis nuligita perkomunisma revolucio. En aliaj landojkoloniismo ŝanĝis situaciojn: nur enMaroko oni instalis monarkion, kiu pluas kaj estas sufiĉe akceptita ĉu vole ĉu nevole, de la loĝantaro. EnMezoriento malaperis tradiciaj monarkioj de grandaj landoj kiajEgiptio kajTurkio, kaj restis nur en pli malgranda lando, kiaJordanio. En la landoj ĉirkaŭ laPersa Golfo monarkio restis en kajSaud-Arabio kaj en la malgrandajemirlandoj, dum malaperis en la 1970-aj jaroj elIrano (pro islamisma revolucio), kie estis instalita iam danke al apogo de okcidentaj potencoj. Esceptaj kazoj enSudorienta Azio estasKamboĝoTajlando, kie restas monarkio, kio malaperis el aliaj aziaj landoj. Pli escepta kazo estas Kamboĝo, kie monarkio kunekzistis kun komunisma reĝimo. Ankaŭ escepta kazo estas tiu deJapanio, ege tradicia, kie monarkio povis resti malgraŭ la malvenko suferita dum la Dua Mondmilito, male al iom similaj kazoj en Eŭropo. Ankaŭ escepta estas la preskaŭ religiigo (diigo) de la figuro de laimperiestro. EnOceanio restas monarkioj en tre malgrandaj landoj insulaj.

Monarkio kaj religio

[redakti |redakti fonton]
Tiama usona prezidentoGeorge Bush kajMohamedo la 6-a, reĝo deMaroko, kiu estas konsiderata de la maroka tradicio posteulo de la profetoMohamedo (23a de Aprilo 2002).

En kelkaj monarkioj, ĉefe en la antikvaj epokoj, oni atribuis al la monarko (kaj ankaŭ al ties dinastio)diecan karakteron: ekzemple, lafaraonoj de Antikva Egiptujo aŭ laromiaj imperiestroj estis konsiderataj diecaj. Malproksime de tiu koncepto de lareĝo kieldio, eĉ en la 2020-aj jaroj, kvankam la koncernaj ŝtatoj mem estas nereligiaj, kelkajparlamentaj monarkioj, plue estas ligitaj al difinita religio, ĉu ŝtata religio ĉu ne. Por ekzemplo,Hispanio kajBelgio alkatolikismo,Unuiĝinta Reĝlando kajNederlando alProtestantismo. Estas aliaj multaj ekzemploj, kaj nuntempaj kaj historiaj, kiel tiuj de la rusajcaroj, kiuj ĝis antaŭ laRusa Revolucio kiu finigis la regadon de ladinastio Romanov, estis ligitaj al laOrtodoksa Eklezio. EnIslamo, la otomanakaliflando konstituis monarkion subtenitan soci-politike de la islamaj institucioj, same kiel la nuntempaj monarkioj deSauda Arabio kajMaroko, sed ne nur, ankaŭ ĉe Jordanio, kaj la ŝtatetoj de laPersa Golfo. Diference de aliaj ekzemploj de monarkioj, ankoraŭ hodiaŭ estas sektoroj kiuj defendas la ideon de revenon al kaliflando, kio malfermas eblon kaj polemikon pri restarigo de monarkioj enMezoriento.[12]

En laAntikveco, la politika ŝanĝo de monarkio alrespubliko tute ne estis kondiĉita de la religia aspekto, kaj ankaŭ ne rezultis en ŝanĝo deoficiala religio la nura politika ŝanĝo de formo deregistaro. Simile okazis en lamoderna epoko ĉe ĉiuj movadoj en la religia etoso: laProtestanta Reformo, laKontraŭreformacio, laluteranismo, lakalvinismo, ktp.

DiktatoroFrancisco Franco ne nur uzis en moneroj inventitan titolon "Caudillo" (li, kiel nenobelo, ne povis aperi kiel monarko), sed ankaŭ "Por la G. de Dios" (pro la dia graco), same kiel reĝoj.

El abstrakta vidpunkto priideologioj, konsiderinte, ke preskaŭ ĉiuj monarkioj de la historio estis heredrajtaj, necesas grava tialo kiu pravigu la rajton de la sukcedanto supreniru altrono, post morto aŭ abdiko de monarko.[13] Simpla heredrajto simila al tiu de posedrajto, ekzemple de bienoj, ne sufiĉas. Utilas montri eldian elekton de la dinastia familio kiel rajtigita posedanto de la aliro al trono. Nur tial la koncernadinastio monopoligas la ĉenon de sukcedo. Eĉ en moderna epoko multaj eŭropajmoneroj montris reĝajn figurojn akompanatajn de titoloj kiuj aperas kun diaj pravigoj. Tiukadre eĉdiktatoroFrancisco Franco ne nur uzis en moneroj inventitan titolon "Caudillo" (li, kiel nenobelo, ne povis aperi kiel monarko), sed ankaŭ "Por la G. de Dios" (pro la dia graco) kiel uzurpo de la dia rajto de monarkoj.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDidevena rajto de reĝoj.

Alia politika konsekvenco de la diec-devenaj rajtoj de dinastioj rezultis en la fakto, ke ofte kreitaj monarkioj aŭ interrompitaj dinastioj (ekzemple pro manko de fila sukcedanto) devis aliri al eksterlanda nobelo kiu iĝu monarko por pluigi la monarkiĉenon. Tio pruvas, ke utilas plie la rajtoj de monarkaj familioj (laŭdire elektitaj diece) ol ajna politika rajto de la regataj popoloj. Ekzemploj multas: la franca monarka dinastio deBurbonoj venis reĝi en Hispanio komence de la 18-a jarcento kaj ili monarkas ĝis nuntempe; dum interrompo de la burbona ĉeno, la hispanaj politikistoj alvokis nobelon el Italio kielAmadeo la 1-a de Savojo. Aleksandro la 1-a de Bulgario, nome la unua reĝo de la modernaBulgario estis de la germana dinastia familio de Battenberg, kaj same germana estis Ferdinando la 1-a, de la dinastioSaksio-Koburgo kaj Gotao. Ankaŭ germandevena estis la unua reĝo de la modernaGrekio, nomeOtto la 1-a de la dinastioVitelsbaĥoj, al kiu sekvisGeorgo la 1-a de la dinastioGlücksburg, al kiu sekvis la sekvantaj grekaj monarkoj, do de la sama germandevena dinastio. Same germandevenaj estis la familioj el kiuj venis lareĝoj de Rumanio, nome la unuaKarolo la 1-a de la dinastioHohenzollern-Sigmaringen.

Biblia kaj judisma

[redakti |redakti fonton]

Laŭ laBiblio, post la setliĝo de la triboj, 12 sendependaj monarkioj estis establitaj (ne inkluzive de la tribo deLevidoj, kiu ricevis aŭtonomajn urbojn), kiuj post la periodo de lajuĝistoj estis kunigitaj fare de reĝoŜaul enfederacian monarkion kiu inkluzivis ĉiujn tribojn de laIzraelidoj. Post nelonge, la regno estis ankoraŭfoje dividita, sed la monarkia regado daŭris en la du novaj regnoj kreitaj el ĉi tiu divido: laReĝlando de Izraelo kaj laReĝlando de Judujo. Multaj reĝoj regis kaj Izraelon kaj Judujo, ĝis tiuj du regnoj estis konkeritaj. Multajn jarojn poste, la juda monarkio estis reestablita en laHasmonea regno, sed ankaŭ ĝi ne postvivis longe ĝis la konkeroj dePompeo en 63 a.K.

Malpliiĝo

[redakti |redakti fonton]

Lando povas ĉesi esti monarkio per konstitucia ŝanĝo, perreferendumo kiel okazis enItalio, aŭ perrevolucio dum kiu la monarko estas senpovigita, la monarkio estas renversita kaj nova reĝimo estas establita, kiel okazis en laFranca Revolucio.

Motindas ke la foresto de monarko ne indikas la falon de la monarkio, kaj ekzistis landoj kiuj konsideris sin monarkioj kvankam ekzistis neniu monarko ĉe sia kapo. Tiel estis enHispanio sub la regado deFranco kaj enHungario sub la regado deMiklos Horty, kiu regis kielregento.

Tipoj de monarkioj

[redakti |redakti fonton]
Konstituciaj monarkioj kun reprezentaparlamenta sistemo enruĝo. Aliaj konstituciaj monarkioj (montrataj enviola) havas monarkojn kiuj daŭre ĝuas grandan politikan influon, sed ene de iaj leĝaj limoj.

Oni distingas inter diversaj specoj de monarkio: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.

Pli precizaj tipoj

[redakti |redakti fonton]

Esceptoj

[redakti |redakti fonton]

En la historio, kaj ankaŭ en la moderna tempo, ekzistas pluraj ekzemploj de monarkioj, kiuj devias de la akceptitaj modeloj aŭ havas novajn kaj neatenditajn trajtojn.

  • Andoro - ĉi tiu lando estas la nura princlando en la mondo kiu havas du kunprincojn, kiuj ambaŭ funkcias kiel ŝtatestroj. La du princoj estas laEpiskopujo de Urgell kaj laPrezidanto de Francio, kiel la heredanto de la Konto de Foix. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa. Ĉi tio estas unika situacio kie monarko de sendependa lando estas demokratie elektita de la civitanoj de alia lando.
  • LaVatikanurbo estas malofta moderna ekzemplo de elektita, ne-hereda monarkio. Tie, krom lia rolo kiel la estro de laKatolika Eklezio, lapapo funkcias kiel absoluta monarko. La Papo estas elektita de, kaj kutime ankaŭ ene de, la Koncilio de Kardinaloj, kiam ĝi kunvenas en speciala konferenco nomitaKonklavo. La neekzisto de transira sistemo de la regado per heredo estas natura kaj klara rezulto de laabstinado de laepiskopoj deseksumado kaj tial la neeblo de la ekzisto de heredanto de la krono. Malgraŭ tio, la papofico, en diversaj tempoj, estis sub la kontrolo de multaj potencaj italaj familioj. Pluraj papoj estis hereditaj fare de proksimaj familianoj, foje eĉ de siaj propraj filoj (oficiale priskribitaj kielNepotes (viduNepotismo), laŭliterenevo). Simile al aliaj monarkioj, la papo ricevas sian pozicion por la cetero de sia vivo.
  • Samoo foje estas priskribita kiel monarkio, gvidita fare de la dumviva Presidento (en lasamoa : "o le Ao o le Malo"),Malioto Tanupili la 2-a, kiu apartenas al unu el la tri lokaj princaj familioj. La konstitucio deklaras lin esti la ŝtatestro en reĝa signifo dumvive, sed li estos sukcedita fare de prezidanto kiu estos elektita por periodo de kvin jaroj de la leĝdona periodo.
  • EnNord-Koreio la reĝimo estas laŭjurekomunistadiktatoreco, sed praktike ĝi estas absoluta monarkio.

Monarkioj en la mondo hodiaŭ

[redakti |redakti fonton]

Ekzistashodiaŭ 44 monarkioj en la mondo kun entute 29 monarkoj[14]. 16 el tiuj estasCommonwealth realms, t.e. tiuj membroj de laKomunumo de Nacioj kiuj havas la saman monarkon kielBritio, nuntempe reĝinoElizabeto la 2-a.

Monarĥioj de la mondo
Signifo de la koloroj: *    ruĝa – absoluta monarĥio *    oranĝa – konstitucia monarĥio, kie la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento *    malhela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo ne persone praktikas potencon *    hela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo havaspersonan union kun alia monarĥio. (Specife, la 16 landoj kun la sama monarĥo kielBritio.) *    roza – subŝtataj monarĥioj ene de alireĝimaj ŝtatoj Notu: La bildo montras lajuran staton, kiu ne nepre estas lafakta stato.

En diversaj landoj

[redakti |redakti fonton]

Nunaj monarkioj

[redakti |redakti fonton]

Iamaj monarkioj

[redakti |redakti fonton]

Titoloj, etiketo kaj ceremoniaro

[redakti |redakti fonton]
Naŭ monarkoj enWindsor por la funebro de lareĝo Eduardo la 7-a, fotitaj la 20an de Majo 1910. Stare, el maldekstro dekstren:reĝo Haakon la 7-a de Norvegio, caro Ferdinando la 1-a de Bulgaroj,reĝo Manuelo la 2-a de Portugalio kaj Algarve,Kaiser Vilhelmo la 2-a de Germanio kaj Prusio,reĝo Georgo la 1-a de Grekoj kajreĝo Alberto la 1-a de Belgoj. Side, el maldekstro dekstren:reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio,reĝo Georgo la 5-a de Unuiĝinta Reĝlando kajreĝo Frederiko la 8-a de Danio.

La posteno demonarko estas nomatareĝo (aŭreĝino se la posteno estas okupata de virino). En kelkaj landoj reĝino estas ankaŭ la edzino de la reĝo (kunreĝino), dum la edzo de la reĝino kiu estas reĝino pro propra rajto ne ricevas plej ofte la traktadon kaj titolon dereĝo, sed tiun deproedziĝa reĝokunsortulo de la reĝino.[15] La vortoreĝo estas propra de multaj lingvoj, sed estas aplikebla ĝenerale al ajna monarkio, kvankam tre ofte oni uzas anstataŭreĝon, la originan nomon de tiu titolo, ĉu adaptitan ĉu ne, ĉefe en kulturoj kiuj havas tre disvolvigitan politikan kulturon. Kontraste, oni ne uzas kutime la originan nomon de la titolo almenaŭ en lalatinidaj lingvoj same kiel en laĝermanaj lingvoj. La nomo de latitolo kiun elmontras (uzas) etikete monarko (kies ceremonia valoro kutime estas konsiderata tre grave en politikaj kaj sociaj aferoj) montras grandan variadon kaj en la tempo kaj en la geografia spaco; tiel oni uzas nomojn tre diversajn laŭ la lokaj tradicioj, religio aŭ la strukturo ĉu jura ĉu teritoria de la regonivelo. Jenaj estas lareĝaj titoloj plej uzataj historie en diversaj mondopartoj:

EnEŭropo:

Kaiser de laAŭstria Imperio,Francisko la 1-a (1804–1835).

Ĝenerale, oni konsideras, keimperiestroreĝo de reĝoj estas monarko deimperio, tio estas, de politika strukturo de granda etendo; kiu, ĉu estas supraŝtata (super variaj ŝtatoj, ĉiu el kiuj povas havi sian propranreĝon, kiu foje, kiel oftis en lafeŭdismo, estasvasaloj de la imperiestro), ĉu estas supranacia, tio estas, ke etendas sian suverenecon sur kelkajnacioj. Tamen en la modernajinternaciaj rilatoj (nome ekde laVestfalia Paco, 1648) estas tre kutimee ke la imperia titolo, malplena je la plej parto de sia iama antikva aŭ mezepoka signifo, estas uzata simple kiel pretendema titolo, kiu ladiplomata ĝentileco akceptas uzi, sed tio ne pravigas pli grandan povon.

En laislama mondo:

  • malik (enaraba, estas la termino egalvalora alreĝo)
  • Kalifo (en araba, kun la signifo desukcedanto -de la profetoMohamedo-, supera politikaj kaj religia estro)
  • Emiro (en araba, kiu dekomence estis provinca guberniestro kaj poste montris sendependan registon en la praktiko, ekzempleEmirlando de Kordovo, dekomence dependa kaj poste sendependa, ĝis iĝiKaliflando de Kordovo.
  • Sultano (en araba, aplikita ĉefe en laOtomana Imperio, en kiu la faktan regadon farisveziro)
  • Raĝo (oficiala nomo de la suvereno dePerliso, unu de la ŝtatoj deMalajzio, sed uzata ankaŭ de aliaj sendependaj ŝtatoj de suda kaj sudorienta Azio)
  • Ĝang di-pertuan agong (oficiala nomo de laReĝo de Malajzio; el kiu variaĵo estas la titolo deĜang di-Pertuan besar, oficiala nomo de la suvereno deNegeri-Sembilano, unu de la ŝtatoj de Malajzio)
Masako, Kunimperiestrino de Japanio el 2019.

EnAfriko:

EnAzio:

EnOceanio:

Tlatoani Ickoatl, skulptaĵo de Jesús F. Contreras en la Ĝardeno de la Triopa Alianco,Meksikurbo.

EnKanarioj kajAntaŭkolumba Ameriko:

Aliajnobelaj titoloj, povas foje, laŭ historiaj cirkonstancoj, kunporti la konsideron desuvereneco kaj egalvalori al lareĝeco:

La ceremoniaj traktadoj de la monarkio kutime inkludas diversajn variaĵojn de la terminomajesto, kaj foje de la terminojalteco kajmoŝto, kvankam tiu lasta kutime aplikeblas ĝenerale al la membroj de lareĝa familio.

LaReĝino Patrino (en la angla:Queen mother) estas titolo donita en monarkioj al la patrino de reganta monarko. Tiu ĉi titolo ofte venas de kombinaĵo de du atribuoj: ŝi estas "reĝino" kiel edzino aŭ vidvino de antaŭa reĝo, kaj samtempe ŝi estas la patrino de la nuna reĝo (aŭ reĝino). Se ŝi estas nur la patrino de reganta reĝo sed ne estis la edzino de reĝo antaŭe, ŝi ne rajtas al la titolo "Reĝinpatrino", kaj estas simple nomita "Patrino de la Reĝo". Se ŝi estis la edzino de antaŭa reĝo sed ne estas la patrino de la nuna reĝo, ŝia titolo daŭre estas "Reĝino".

Nereganta ReĝinoReĝino Edzino estas reĝa titolo donita al la edzino dereĝo.

Imperia krono (Rusio).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Stuart Berg Flexner kaj Leonore Crary Hauck, eldonistoj,Random House Unabridged Dictionary, 2a eld., Random House, New York (1993)
  2. en PIV Alirita la 9an de Oktobro 2021.
  3. Conrad Phillip Kottak. (1991)Cultural Anthropology. McGraw-Hill, p. 124.ISBN 978-0-07-035615-3.
  4. (1986)Topics in West African History. Longman Group.ISBN 978-0-582-58504-1.
  5. Traditions and encounters. McGraw–Hill Education, p. 63. “By about 5000 b.c.e. many Sudanic peoples had formed small monarchies ruled by kings who were viewed as divine or semidivine beings.”.
  6. (15a de Septembro 2012)The Arthasastra: Selections from the Classic Indian Work on Statecraft. Hackett Publishing.ISBN 9781603849029.
  7. Bohn, H. G.. (1849)The Standard Library Cyclopedia of Political, Constitutional, Statistical and Forensic Knowledge (angle), p. 640. “Arepublic, according to the modern usage of the word, signifies a political community which is not under monarchical government ... in which one person does not possess the entire sovereign power.”.
  8. Definition of Republic (en-US). Alirita 2017-02-18 . “a government having a chief of state who is not a monarch ... a government in which supreme power resides in a body of citizens entitled to vote and is exercised by elected officers and representatives responsible to them and governing according to law”.
  9. The definition of republic. Alirita 2017-02-18 . “a state in which the supreme power rests in the body of citizens entitled to vote and is exercised by representatives chosen directly or indirectly by them. ... a state in which the head of government is not a monarch or other hereditary head of state.”.
  10. W. Veenendaal, "Monarchy and Democracy in Small States: An Ambiguous Symbiosis," en S. Wolf, eld.,State Size Matters: Politik und Recht I'm Kontext von Kleinstaatlichkeit und Monarchie (Wiesbaden: Springer VS, 2016), pp. 183–198,COI:10.1007/978-3-658-07725-9_9,(ISBN 978-3-658-07724-2).
  11. (2020-07-12) “Why Monarchy? The Rise and Demise of a Regime Type”,Comparative Political Studies (en) 54 (3–4),p. 585–622.doi:10.1177/0010414020938090. 225612565. 
  12. Shaij Nazim al-Qubrusi:Sultanes, Reyes, Monarquía y Democracia Monarkiismo kaj Islamo.
  13. Kelkaj ĝermanaj monarkioj ne estis heredrajtaj, sed elektaj, kiel tiu devisigotoj kaj eĉ laSankta Romia Imperio; aparte lapapo de la ŝtatoVatikanurbo.
  14. en:Monarchy
  15. Por ekzemplo, en laHispana Konstitucio de 1978, artikolo 58a.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Emmanuel Le Roy Ladurie dir., Les monarchies (kol. « Centre d'analyse comparative des systèmes politiques »), Paris, PUF, 1986, 328 p. (ISBN 2-13-039344-6)
  • Horst Dreitzel: Monarchiebegriffe in der Fürstengesellschaft. Semantik und Theorie der Einherrschaft in Deutschland von der Reformation bis zum Vormärz. 2 Bände. Böhlau, Köln [u. a.] 1991,ISBN 3-412-22788-9.
  • Hartmut Fähndrich (Hrsg.): Vererbte Macht. Monarchien und Dynastien in der arabischen Welt. Campus, Frankfurt am Main, New York 2005,ISBN 3-593-37733-0.
  • Tobias Friske: Staatsform Monarchie. Was unterscheidet eine Monarchie heute noch von einer Republik?. Magisterarbeit (überarbeitete Fassung), Universität Freiburg 2007 (Volltext)
  • Pierre Miquel: Europas letzte Könige. Die Monarchie im 20. Jahrhundert. DVA, Stuttgart 1994,ISBN 3-421-06692-2 (zuletzt: Albatros, Düsseldorf 2005,ISBN 3-491-96149-1)
  • Torsten Oppelland: Die europäische Monarchie. Ihre Entstehung, Entwicklung und Zukunft. Merus, Hamburg 2007,ISBN 978-3-939519-52-2.
  • Gisela Riescher, Alexander Thumfart,Monarchien. Nomos, Baden-Baden 2008,ISBN 978-3-8329-3827-7.
  • Hoedeman, Jan en Remco Meijer (2010) Willem IV, van prins tot koning, Amsterdam/Antwerpen
  • Fernand Colleye, Philippe de Belgique, éditions Vander, 1992.
  • Fernand Colleye, Philippe et Mathilde : princes de l'an 2000, éditions Vander, 2000.
  • Barend Leyts, Brigitte Balfoort et Mark Van den Wijngaert, Philippe, prince héritier, éditions Luc Pire, 2008.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloMonarchyangle.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la19-a de novembro 2021 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Monarkio&oldid=9207606"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp