Monaka Princlando aŭ simpleMonako (en lafranca: Principauté de Monaco; enmonaka lingvo (laligura): Principatu de Múnegu;okcitane: Principat de Mónegue;itale: Principato di Monaco), estas lando en OkcidentaEŭropo, ĉe la bordo deMediteraneo. Ĝi estas la dua plej malgrandalando en la mondo, postVatikano kaj estas la lando plej dense loĝata po kvadrataj kilometroj. Monako famas prokasinoj,aŭtosporto, kaj sia princa familio.
Monako, regata de diversaj popoloj dum laMezepoko (fenicioj,grekoj,romianoj,frankoj, ktp.), estis regata de laĝenovanoj ĝis1297, kiam la familio de ladinastioGrimaldi (origine devena el la loĝlokoGrimaldi en suda Italio, sed jam en la 13-a jarcento en Ĝenovo) regadas la landon ĝis la nuntempo. En tiu ĉi ŝtato establiĝis ŝipbazo por la marvojaĝoj al laSankta Lando aŭMeza Oriento. Protektita deHispanio kaj poste deFrancio, ĝi estis invadita dum lafranca revolucio dum 15 fojoj. Dum laDua mondmilito ĝi estis gvidata de la Registaro deVichy kaj poste deHitlero mem. La nazioj okupis ĝin en 1944, kaj ĝi estis liberigita en 1945. Post la morto de princoRainier la 3-a la 6-an de aprilo2005 lia filoAlberto fariĝis la nova princo kaj reganto de la ŝtato per la nomo "Alberto la 2-a". Dum la regado deRainier la 3-a estis faritaj profundaj reformoj en la monaka strukturo.
La nacia festo estas celebrata la 19-an de novembro.
Regata de diversajpopoloj en la antikveco, Monako estis kolonio de la fenicioj, kiu havis templon al la dio Melkart. Poste, la grekoj ĝin regis sub la nomo "Monoikos" kaj la romianoj "Portus Herculis Monæci". En la unua jarcento, Monako estis tute kristanigita kaj poste pasis diversaj barbaraj popoloj kiel frankoj kaj lombardoj. Poste pasis laSankta Ĝermana Romia Imperio kaj finfine laĜenova Respubliko ĝis1297, kiam lafamilio Grimaldi ekregis la landon ĝis la nuntempo.
Ĝis la sendependiĝo mem, ĝi estis dezirata kiel militbazo de la francoj. Estis okazigitaj diversaj traktatoj por ĝia protektado kaj memstareco kunHispanio (en1512),Francio (1409,1641 kaj1861) kaj la italaregno Serdenjo (Viena Kongreso1815). Okupita de la hispanoj en1605, ĝi ricevis la terposedaĵojnRoccabruna ("Roquebrune") kajMentone (kiujn ĝi perdis dum la Revolucio de1848). Dum laFranca Revolucio lalando estis okupata en1793 ĝis1815. En1865, estis subskribita traktato kun Francio laŭ doganaj kaj impostaj aferoj. Dum la regado de la princo Alberto la 1-a, estis aboligita la absolutismo en1869.
Dum tiujarcento, Monako travivis okazintaĵojn kiuj minacis la nacian sendependecon. Dufoje estis reformita la konstitucio de 1911 (en 1917 kaj en 1930). Ludoviko la 2-a devis agnoski lian filinon, Carlota por sekurigi la dinastian kontinuecon de la estonta Rainier la 3-a, kiu entroniĝis en1949 kaj dek jarojn poste devis nuligi la konstitucion pro malakordo kun la Nacia Konsilio.
En1962, estis establita novakonstitucio, kiu respektigas la fundamentajn rajtojn de la monakanoj: Sekvajare estis subskribita traktato kun Francio, en kiu oni regulis la ekonomiajn rilatojn kaj estis kreitaj novaj akordoj pri najbareco kajvaluto, kiuj estis renovigitaj en2002 pro la cirkulado de la eŭroj en Monako kvankam ĝi ne apartenas al laEŭropa Unio.
En 1982, pro tragika akcidento forpasis la edzino de Rainier la 3-a, la princino Grace, kiu realigis valorajn donacojn por la kultura disvolviĝo en la lando. La 6-an de aprilo 2005 forpasis la princo Rainier. Oni tiam konsideris ke la fraŭleco de lia filo kaj posteulo Alberto la 2-a tiam minacis la dinastian kontinuecon de la nacia sendependeco.
En 1890,la princa palaco klare montras miksaĵon de klasikaj fasadoj kaj mezepokaj fortikaĵoj.
Monako esas regata de konstitucia monarkio ekde1911, kun laPrinco kiel ŝtatestro. La pova branĉo konsistas el Ŝtat-Ministro, kiu prezidas la 6-membran Konsilion . La Ŝtat-Ministro estas franca civitano elektita de la princo, kiu estas elektata inter proponitaj kandidatoj de la franca registaro, kiu okupiĝas pri la defendo kaj sekureco en la princlando.
Sub laKonstitucio de1962, la princo kundividas la povon kun la Unuĉambra Parlamento, la Nacia Konsilio. La 24 membroj de la leĝdona organismo estas elektataj per rekta balotado kaj demokratie, por kvinjara periodo. Ili plenumas la funkcion krei la leĝojn kaj reguli la reĝajn dekretojn. La ĉefaj lokaj aferoj estas traktataj de la Komunuma Konsilio, kiu konsistas el 15 membroj elektitaj kaj preziditaj de laurbestro.
La dinastio Grimaldi estas nobela familio origine elItalio, kaj estis fondita de Francisko Grimaldi, kiu prenis en1099 la regionon kune kun soldatoj vestitaj kiel franciskanoj. En la princlando regas liaj posteuloj ĝis la nuntempo, escepte de kelkaj mallongaj deflankiĝoj. La lasta okazis dum la geedziĝo de la princino Carlota de Monako, patrino de Rainiero la 3-a, kun Pierre de Polignac.
La distingiĝo de la ŝtato kaj la urbo Monako estas tute teoria. Fakte, la ŝtato konsistas nur el unu solamunicipo (commune). Laŭ lakonstitucio de1911, la princlando estis subdividita en tri municipoj sed estis disigitaj en1914 kaj konvertitaj en distriktoj. Nuntempe ĝi havas 11 distriktojn.
Unu el la ĉefaj ekonomiaj fontoj estasturismo, kiu ĉiujare allogas homojn pro la agrabla vetero kaj la du gravajkasinoj. Ĝia pokapa MEP superas 30.000 usonajn dolarojn mezume, t.e. ke ne ekzistas malriĉeco entute, kaj la persono kun malpli posedaĵo superas 120 milionojn da dolaroj. La Princlando diversigis sukcese la servojn kaj malgrandajn nepoluigajn industriojn .
Monako ne estas ano de laEŭropa Unio, sed ĝi estas ligita al ĝi per la dogana unuiĝo kun Francio, kun kiu kundividas la saman valuton: laeŭro kaj ricevis la rajton produkti monerojn kun monakaj dizajnoj en sia nacia vizaĝo (vidu la paĝonmonakaj eŭro-moneroj). Monako ellaboras farmaciajn produktojn, parfumojn, beligajn produktojn ktp.
La Princlando Monako havas 35.856 loĝantojn, el kiuj 16% estas monakanoj, romkatolikoj, kiu estas la ŝtata religio. La respo estas enmigrantoj ĉefe francoj kaj italoj.
La lando havas tri distriktojn:Monakurbo kiu estas la politika, turisma kaj entreprenista centro,La Condamine, situanta en la okcidento de la ŝtato estas la ekonomia kaj industria distrikto de Monako kajMontekarlo, kie troviĝas la fama kasino.
En Monako ĉefas la francstila arkitekturo. Inter ĝiaj plej elstaraj konstruaĵoj troviĝas la Katedralo konstruita en la jaro 1875, el blankaj ŝtonoj de La Turbie sur la loko de antikva preĝejo de la 12-a jarcento dediĉata al Sankta Nikolao. La konstruaĵo estas el bizanca romanika stilo, kaj en ĝia interno gastas valoraĵojn. Alia el la emblemaj konstruaĵoj, krom la Princa Palaco, estas la konstruaĵo kiu gastas la Oceanografian Muzeon kaj la Akvarion. Ĝia impresiga fasao, vide al la maro, estas konsiderata kiel majstra verko de la monumenta arkitekturo.
Monako ne havas armeon, sed malgrandan nombron da marbordaj gardistoj. Kiuj okupiĝas pri la sekureco en la lando estas ĉirkaŭ 500 policistoj (Monako estas la eŭropa ŝtato kun plej da policistoj po persono, 517 por 32.000 loĝantoj). Ankaŭ ekzistas la reĝa gardo, nomataCompagnie des Carabiniers du Prince, kiuj estas ĉirkaŭ 80 personoj. La ŝtata defendo estas proprociigita de Francio.