Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Monado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monado
koncepto
Informoj
Eble samaLa Ĉio • absoluto
vdr

La vortomonado devenas el laantikva greka μονάςmonas (siavice devenanta el μόνοςmonos kiu signifas "unuo", "unuopulo", "unikulo") kaj ricevis diversajn signifojn depende de la kuntekstoj en kiuj ĝi estis uzita.

Filozofio

[redakti |redakti fonton]

La termino, en la senco de "lasta individua unuo", frue aperis el la historio de lagreka filozofio. En la doktrino dePitagoro, oni utiligis tiun terminon por aludi al la principo (ἀρχή = arke) el kiu originas la nombroj, lamultoblo da entaĵoj unudimensiaj kaj la “”kvar elementoj”” (aero, tero, fajro, akvo) konstituantaj la mondon. En la dialogoj dePlatono oni uzis la pluralonmonadojn kiel sinonimojn deideoj. En la verkoMetafiziko de Aristotelo la koncepto reprezentiĝis kiel principo de la nombro, tamen senkvanta, sendividebla kaj senŝanĝa. La vortomonado estis uzita ankaŭ denovplatonistoj por priskribi laUnuon. En la leteroj de lakristana novplatonaSinesjo el KirenoDio estis difinita kiel laMonado de la Monadoj.

En 1591,Giordano Bruno enDe monade, numero et figura, hipotezas monadon kiel nedivideblan entaĵon dum Dio estas la Supera monado el kiu fluas la malsuperaj.

La termino "monado", ĉiukaze, estas precipe ligita al la filozofio deLeibniz, en kiu la doktrino de monadismo okupas pozicion de elstara gravo. Por kompreni lian doktrino rilate tiun temon, necesas rememori ke Leibniz, engaĝiĝinte malimpliki la kompleksan problemon, estis movita de duobla celo. Leibniz deziris akordigi la doktrinon deatomistoj kun la teorioskolastika de la materio kaj formo. Por igi senutilaj kaj lameĥanikismon deKartezio, kiu pensis ke la tuta materio estus inerta, kaj lamonismon deSpinozo, kiu instruis, ke ekzistas unusola substanco: Dio. Leibniz esperis atingi tiujn du celojn pere de la doktrino de la monadoj, dotante la substancon per sendependa ago-kapablo. La atomistoj, kvankam subtenantoj de multoblo de minoraj substancoj, jam estis atingintaj la rifuzon de lamaterialisma ekzisto de spiritoj kaj spiritaj fortoj. Skolastikuloj, male, jam estis rifuzantoj de la atomisma materialismo. Sed tiel farante, ŝajnis ke ili kontraŭis la modernan sciencan penson. Leibniz provis ellabori sistemon akordikgantan atomistojn kaj skolastikulojn. Por atingi tiun akordon, li subtenis ke ĉiuj substancoj estas kombinaĵoj de malgrandaj partikloj parte materiaj parte nemateriaj. Li esperis malaperigi la kontraston. Tiu kontrasto inter materialismo kaj skolastika spiritismo povus malaperi se oni akceptas la doktrinon laŭ kiu ĉiuj malsamecoj inter substancoj kaj entaĵoj estas simplaj diferencoj de grado de spiriteco (konscio), ne diferencoj de kvalitoj.[1]

La monadoj, do, estas punktoformaj substancoj, se por substanco oni intencas centro de forto. Ili ne povas havi komenciĝon kaj finiĝon se ne pere dekreoneniigo. Ili havas enan aktivecon, sed ili povas esti fizike influataj de eksteraj agantoj. Tielsence ili estas sendependaj. Krome, ĉiu monado estas unika: nome, ne ekzistas du monadoj egalaj inter si, kaj samtempe ili havas proprajn karakterizojn, sed tiajn ke ili spegulas ĉiujn aliajn monadojn. Devas do esti en ĉiu monado la kapablo reprezenti la tutan kosmon.

Laŭlonge de epokoj la terminomonado estis uzita de multaj filozofoj por indiki centrojn de forto nedivideblajn, sed ĝenerale, tiuj ĉi ne ĝuas je la kapablospeguli la tutan universon kaj percepti. Kaj iom post iom ili perdis proprecojn por malaperi kun ili.

Gnostikismo

[redakti |redakti fonton]

En iuj branĉoj degnostikismo, aparte en tiuj inspiriĝintaj elmonismo, lamonado estis supera entaĵo kiu kreis la malsuperajn diojn aŭunuatempajn emanaĵojn. Tiu vidpunkto, laŭHipolito el Romo, estis reflekso de lapitagorana skolo.

En tiuj gnostikaj sistemoj, Dio estas konata kiel la Monado, la Unuo, la Absoluto, laAion teleos (laEono Perfekta),Bythos (Profundeco,Proarkhe (La Antaŭkomenco), kaj la Nekonebla Patro. Li estas la fonto de laPleromo. La emanaĵoj de tiu Monado estas la eonoj.EnValentino, malsupera diaĵo, konata kielDemiurgo, rolis kiel kreanto de la materia mondo, aldone al tiu kreita de la Monado. En tiuj formoj de gnostikismo, la Dio de laMalnova Testamento estas ofte identigita kun la Demiurgo, ne kun la Supera Monado, kiu estas laspirita fonto de ĉio kioemanas el la pleromo. Tiel la Dio de la Malnova Testamento aperis dio ignorebla kaj korektebla (ankaŭ pro tio, krom pro aliaj religiaj principoj, la kristana eklezio, pere de laPatroj de la Eklezio, kondamnis kaj batalis gnostikismon).

La vorto monado en la sciencoj nefilozofiaj

[redakti |redakti fonton]

Krom filozofiaj branĉoj kiel enesoterismo, la vorto monado penetris eninformadikon,muzikon,matematikon

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Leibniz, Système nouveau de la nature et de la communication des substances (1695) ; La monadologie (1714)

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Catholic_Encyclopedia
  • Giordano Bruno , De monade, numero et figura. (Dio estas difinita «minimum et maximum», el kiu emanas senfino da monadoj malsuperaj)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Monado&oldid=9066873"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp