Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Mohéli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moheli
Mohéli
Mohéli
autonomous island of the Comoros • vulkaninsulo
SituoHinda Oceano
InsularoKomora insularo
Geografia situo12° 19′ S,43° 44′ O(mapo)-12.3143.726111111111790Koordinatoj:12° 19′ S,43° 44′ O(mapo)f1
Moheli (Komoroj)
Moheli (Komoroj)
DEC

Map

Areo290 km²f4
Plej alta lokomontoMzé Koukoulé
790 mf5
ŜtatoKomoroj Komoroj
Loĝantaro40 000
138 loĝ./km²
Ĉefa lokoFomboni
Flago de la insulo
Flago de la insulo
vdr

Moheli (aŭ ankaŭMohéli,komoreMwali) estas la plej malgranda el la tri ĉefaj insuloj de laarkipelaga ŝtatoKomoroj kaj de lakomora insularo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Mohéli situas proksimume 50 km sude deGranda Komoro. La insulo grandas 290 km².

Kiel la aliaj insuloj de la Komoroj, ankaŭ Mohéli ekestis per vulkana aktiveco. Inter okcidento kaj oriento vulkana montoĉeno pasas la insulon, la plej granda altaĵo per 790 m estas la montoMzé Koukoulé. Lakratera lagoDziani Boundouni proksime de la marbordo havassaletan akvon.

La fekunda vulkana grundo kaj multaj akvofontoj rezultigas abundan kreskon de vegetaĵoj. Ĉefe en pli altaj regionoj dominas tropikapluvarbaro, dum la ebenaĵoj estas uzatajagrikulture. Precipe plantiĝas kaj rikoltiĝaskafo,kakao,kokoso kajilangilango, kiu estas fonto devolatila oleo.

En la sudo de la insulo tri najbaraj insuletoj kreas nature protektitan havenon, la insuletoŜisiŭa Unefu pasintece estis kolonio porLepro-malsanuloj.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La proksimume 40 000 loĝantoj estas posteuloj de afrikaj, arabaj kaj madagaskaraj enmigrintoj kaj parolasŝimŭali, dialekton de lakomora lingvo. Krome laaraba kajfranca estas oficialaj lingvoj.

Ĉe la norda marbordo situas, protektite de apudmarborda korala rifo,Fomboni, la plej granda loĝloko de la insulo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

De la 15-a ĝis 19-a jarcento la insulo Mohéli apartenis al la sultanejoAnjuano, sed iom post iom iĝis memstara politika unuo. La ekestinta memstara sultanejo inter la jaroj 1832 kaj 1885 estis regita de la sultanadinastio Ramanetaka veninta elMadagaskaro. La sultanino Djumbe Fatima, nomata Raketaka, en 1842 vokis la armeon de Francio protekte de la ekspansianta sultanejoZanzibaro. Dum la sekvaj jardekoj pli kaj pli fortiĝis la francia influo. En 1861 kaj 1871 la armeo de Francio armee intervenis en la internajn konfliktojn de la insulanoj. En 1886 Mohéli oficiale iĝis francia protektejo, administrata de la guberniestro deMajoto. La sultanejo tamen formale restis ĝis la jaro 1912. Post la murdiĝo de la lasta sultano de la dinastioRamanetaka, ekde la jaro 1885 regis la arabdevena dinastioŜeĥe-Muĥtar. Ekde 1897 ne estis sultano, kaj en 1912 ĉiuj komoraj insuloj iĝis parto de francia kolonio.

En 1975 la insulo Mohéli iĝis parto de la sendependiĝinta ŝtato Komoroj. En 1997 la anoj de la insulo samkiel tiuj deAnjuano deklaris sendependecon de la Komoroj, kion tamen rekonis neniu alia ŝtato. Post konstitucia reformo kaj referendumo en 2001 la insulo konsistigas unu el tri subrespublikoj en la nove fondita ŝtato Komora Unuiĝo.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mohéli&oldid=8868396"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp