The page has not been checked
Moeo (Japane: 萌え [moe]; Angle: Moe/Moé, oni akcentas jee) estasJapanlingva slango/subkultura termino signifantafetiĉismon, simpation aŭ amon por inaj personoj enanimeoj,mangao kajkomputilludo.
La nova termino devenas elotakua kulturo. Oni uzas ĝin vastesignife ankaŭ por hobioj, ekzemple 鉄道萌え [tecudo-moe] "trajna moeo" estas simple pasia intereso por trajnoj. Tamen, ĝenerale oni uzas ĝin por personoj (ofte inaj) en animeo, mangao kaj komputilludo.Iuj uzas ĝin simple kielkunvorto de "ĉarma", ĉar oni ofte uzas ĝin porbiŝoŭĵo(bela juna knabino).Unue oni limas ĝin por belaj junulinoj, sed nuntempe uzas ankaŭ por samseksaj personoj, pliaĝaj aŭ nehomaj personoj.
La origino kaj vortodeveno estas nekonataj. Nuntempe oni diskutas pri deveno. Iuj kredas ke la termino devenas el nomo de animeaj rolulinoj (TOMOE Hotaru enSailor Moon, SAGISAWA Moe en animeo Kyōryū Wakusei en 1993). Aliaj kredas ke ĝi devenas el misŝanĝo desamsono-malsamsignifo-vorto 燃え [moe] "bruli".
Lamalvorto, 萎え [nae] "malmoeo" signifas enuon.
Originale "萌え" signifas "evolui", "kreski", en bankado "procenti".
Otakuoj diras ke moevokaj personoj havas iom atributojn (distingilo) por distingi de aliaj personoj.Verkistoj intence havigas atributojn al personoj en siaj verkoj.Sekvantajn atributojn ripete uzas moeliteraturistoj, pro tio ili ŝablonigas moeajn kaj aliajn influatajn literaturojn.
En reala folkloro, Japana Esperantisto, folkloristoYanagita Kunio raportis enImoto no Chikara 妹の力 (povo de junafratino,1925), pri sopiro inter aĝafrato kaj junafratino.
Enŝoŭĵamangao,Oniisama e deIKEDA Riyoko temas ke juna fratino sopiras sian aĝafraton.
Laŭ raporto de Ĝenerala Instituto deBanko de Jokohamo en 2003, ekonomia grando de moeo estas minimume 88.8miliardoj daeno.