Moduleco estas la diserigo de tuto en partoj, kiuj nomiĝas moduloj, konstrueroj aŭ komponantoj kaj interagas per konvenaj interfacoj.
Jemoduligita strukturo kompletaj sistemoj estas kunmetataj el normigitaj komponantoj laŭ difinitaj interfacoj. La malan konstrumanieron aŭ malmodulecon oni fakvortigasmonolita (grekemonólithos, „la unu-ŝtono“). Tio povas rilati kaj kun realaj objektoj kaj kun nemateria, ekzemple edukado.
Unuopaj komponantoj estas diversmaniere kombineblaj al tuteco, se ili estas formitaj kiel konstruludaj pecoj – tio priskribas la lingvan bildon, la malo estus komparebla kunpuzlo, je kiu ĉiu komponanto havas nur ĝuste unu eblan lokon, kaj la sistemo nur funkcias bloke (monolite).
Granda avantaĝo estas, ke oni povas facile elŝanĝi malnovajn modulojn per novaj moduloj aŭ almeti novajn modulojn al la tutaĵo. Tiucele moduloj bezonas klarajninterfacojn – plejeble normitajn, por malmultigi konvenoproblemojn.
Ŝanĝoj ene de moduloj ne efiku sur aliaj moduloj. Ĉi tiun principon oni nomaslokakontinueco je ŝanĝoj. Por laŭeble plej senprobleme povi realigi ŝanĝojn, la nombro de interfaco estu plejeble malgranda. Se estas fuŝoj en moduloj, tiuj ne difektu aliajn modulojn ("loka protekto je esceptaj fuŝoj"). Ĉi tiuj principoj koncernas ekzemple la modulecon de komputprogramaroj, estas tamen ankaŭ aplikeblaj sur aliaj kampoj. Per tio ankaŭ estas eble, malkonekti lavivciklon de moduloj unu disde la alia kaj enigi ekz. novigojn celkonscie kaj senĝene en ekzistantajn sistemojn.
Moduloj realigas la koncepton de lanigra skatolo. Tio signisfas, informoj estas alireblaj nur per klaraj interfacoj.
Moduligo de komplikaj sistemoj povas altigi ties kompreneblecon por homo. Al produktantoj, servistoj kaj uzantoj moduleco povas doni avantaĝojn, aparte se konkurencas diversaj entreprenoj kiel ofertantoj de normigitaj unuopaj komponantoj. Jen eblaj avantaĝoj:
Krom tio modulaj sistemoj havas pli altanadapteblon, se ekzistas diversaj kongruaj moduloj, kiuj estas munteblaj, malmunteblaj, elŝanĝeblaj aŭ alie grupeblaj por adapti la sistemon al novaj kondiĉoj. Monolita sistem tamen povas atingi tiajn adaptiĝojn nur per strukturŝanĝiĝo, kiam la parametrigo de liaj funkcioj ne ebligas taŭgan alĝustigon.