- Eble vi serĉas:Modrá.
ModrahungareModor,germaneModern estasurbo enSlovakio.
Urbopordego de ModraModra situas en MalgrandajKarpatoj, laŭ ĉefvojo kajfervojoBratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 22 km.
Lakampoj komence apartenis alBratislava burgo. La unua mencio devenis el1158, kiam hungarareĝoGéza la 2-a donacis la lokon alepiskopo deNitra. La komunumo detruiĝis fare detataroj en1241.Mateo Csák havis la tutan regionon inter1300-1321. Tiutempe la loĝantaro jam okupiĝis pri vinkulturo. En1361 la komunumo urbiĝis, en1569 iĝis ankaŭkampurbo ricevinte ĝin deMaksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio). La urbo estis luterana episkopejo inter1741 kaj1934. La katolikalernejo iĝis luterana en1594. En1605Stefano Bocskai okupis la urbon. En1607 ricevis altan rangon libera reĝa urbo deRudolfo la 2-a. Konstruado de lafortikaĵo finiĝis en1646, tamen laturkoj detruis la urbon en1663. Okazis incendioj en1705 kaj1729. En1674 la katolika paroĥo kaj lernejo refondiĝis. En la 19-a j.c. granda parto de la fortikaĵo malkonstruiĝis.
En1910 loĝis en la urbo 5009 da homoj (4124slovakoj kaj 347hungaroj). ĜisTraktato de Trianon ĝi apartenis alPozsony (reĝa departemento), kie estis urbo kun konsilantrajto. Poste ĝi iĝis parto deĈeĥoslovakio. La urbo ankaŭ nun famas pri vinkulturo.
- naskiĝis en la urbo:
- mortis en la urbo:
En somero de 2008 kaj 2009 okazis en Modra-HarmóniaSomera Esperanto-Studado, grandskalaEsperanto-renkontiĝo por lernantoj de Esperanto, organizita delernu![1].
Ekde 2010, ĉiujn duan jaron, fine de oktobro aŭ novembre, okazas en Modra-HarmóniaKonferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.