Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

MoVado 5 Steloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MoVado 5 Steloj
emblemo
partio
kvinopoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco4-a de oktobro 2009vd
PosteFree Alternative • Italy in Common • Team K • Italy Work in Progress • X Movementvd
Lando(j)Italiovd
SidejoRomo
AdresoVia di Campo Marzio, 46
Ideologio

popolismoverda politikoEŭroposkeptikismoDaŭripova nekreskorekta demokratioInterreta rekta demokratio • kontraŭkorupto • maldekstra popolismo • naturprotektismo

Fondinto(j)Beppe GrilloGianroberto Casaleggiovd
EstroBeppe Grillo (ekde 4-a de oktobro 2009)
 
Partoj
blogo de Beppe GRILLORedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
MoVado 5 Steloj
MoVimento 5 Stelle
partio • kvinopo
Lando Italio
Fondiĝo2009
Lingvo(j)Itala
Ĉefa sidejoneniu (interreta)
Ideologiointerreta kajrekta demokratio, ekologio.
Retejowww.movimento5stelle.eu
vdr
Luigi Di Maio

MoVado 5 Steloj (itale:MoVimento 5 Stelle, M5S) estas itala politika partio, kvankam ĝi difinas sin "libera asocio de civitanoj", "nepartio"[1] kaj ĝenerale rifuzas la difinon "partio". Ĝi estas fondita la4an de oktobro de2009 de komikistoBeppe Grillo kaj de entreprenistoGianroberto Casaleggio post sperto gajnita per movadoAmici di Beppe Grillo (Amikoj de Beppe Grillo), kiu estis aktiva de2005 kaj prezentiĝanta en balotoj ekde2008 kun plurajListe Civiche a Cinque Stelle (Civitanaj Listoj Kvin-stelaj).[2]

La kvin steloj de la nomo kaj emblemo reprezentas la temojn[3][4]:

  1. akvo publika
  2. transportoj elteneblaj
  3. ekonomia evoluigo
  4. aliro al interreto kaj disvastigo
  5. medio (ekologio)

Ĝi rifuzas klasadi sin dekstra aŭ maldekstra partio, sed preferas difini sin postideologia partio, kiu proponas kaj klopodas efektivigi ideojn kaj solvi problemojn sendepende de ideologio, sub kondiĉo ke la "kvin steloj" estas observataj.

Prezentiĝinta komence nur por italaj urbaj kaj regionaj balotoj, en 2013 unuafoje prezentiĝis por nacia baloto.

Historio de la movado

[redakti |redakti fonton]

La ideo pripolitika movado komence ne estis, sed ĝi venis dum proceso de evoluo de interreta komunumo ĉirkaŭ la blogo de Beppe Grillo, kiu pasis kelkajn fazojn.

Antaŭ la naskiĝo de MoVado Kvin Steloj

[redakti |redakti fonton]

En 2005 naskiĝas blogo beppegrillo.it, kaj kvankam ĝi estas en la itala (kelkaj artikoloj estas tradukataj en la anglan kaj la japanan), dum tre mallonga tempo iĝas la sepa blogo plej vizitata de la Planedo. En ĝi oni parolas pri temoj kiel libera informado, verda ekonomio kaj ekologio, energifontoj renovigeblaj kaj italaj politikaj kaj sociaj problemoj, kiel malŝparemo kaj privilegioj de la politika klaso, diskriminado, financo. La ideo pri M5S venis post kelkaj spertoj kaj eksperimentoj ĉirkaŭ la blogo de Beppe Grillo por efektive realigi tiujn temojn.

Renkontiĝoj per"Meetup"

[redakti |redakti fonton]

La aktivuloj sin renkontadis por diskuti pri lokaj temoj en la tuta Italio, laŭ principo, ke la loka civitano konas sian teritorion kaj povas denunci lokajn problemojn kaj proponi solvojn. La sumo de tiuj problemoj povus helpi la tutan Italion. Tiam neniu kredis, ke tia movado povus akiri bonan rezulton en naciaj balotoj. Renkontiĝoj estis organizataj per platformoMeetup.

V-Tagoj

[redakti |redakti fonton]

Aktivuloj organizis tagojn por protesti kontraŭ la itala sistemo, nomitajV-day (V-Tago); la nomo estas rezulto de kunigo de la itala vortaĉo por "forfiku, iru pugen" kun la angla vorto"day" por esprimi la koleron de civitanoj kontraŭ la "kasto", la politikistaro kaj ĝia kontrolo super informado.La unua V-tago estis la 8an de septembro de 2007, kaj je la fino de la tago oni kalkulis preskaŭ 350 000 subskribojn por la leĝo por "pura parlamento", t.e. sen kondamnitoj. La 25an de Aprilo 2008 estis la dua V-Tago proponanta abolicii publikajn financadojn kaj kontrolon de politiko super gazetaro, leĝon Gasparri kaj la Liston de Ĵurnalistoj.Tiuj tagoj ne rezultigis ion praktikan, ekzemple la leĝpropono por pura parlamento ankoraŭ ne estis pridiskutita en parlamento.

Subteno al politikistoj kun similaj ideoj

[redakti |redakti fonton]

Samtempe oni klopodis elektigi homojn sendependajn de partioj en urboj kaj Eŭropa Parlamento, kun la celo deklarita enigi civitanojn en politikon. Naskiĝis "civitanaj listoj" (civitanoj senpartiaj kiuj kandidatiĝis en balotoj). Krom tio du homoj partoprenis la eŭropan baloton senpartie kun subteno de la blogo: Sonia Alfano kaj Luigi De Magistris, ambaŭ konataj pro ilia engaĝo kontraŭ krimo. Sed post la baloto Sonia Alfano kaj Luigi De Magistris aliĝis al IDV (Itala maldekstra partio) elrevigante la elektintojn.

Naskiĝo de MoVado 5 Steloj (M5S)

[redakti |redakti fonton]

Konsiderinte la antaŭajn spertojn, la 4an de oktobro de2009 naskiĝis MoVado 5 Steloj, kun la celo sendependiĝi de profesiaj politikistoj kaj mem proponi siajn projektojn. Tiu dato ne estis hazarda, sed estas la tago deSankta Francisko el Asizo, la sanktulo, kiu predikis malriĉecon kaj kontraŭis la koruptadon de tiama eklezio[5].M5S estas politika movado bazita sur Interreto kaj sur la principo de rekta demokratio, kaj la majuskla V en la nomo estas memoraĵo de V-Tagoj. La sistemo de demokratio estas interreta, tio estas uzi novajn teĥnologiojn por decidi kaj partoprenigi kiel eble pli da homoj en proponoj kaj decidoj, sed ankaŭ por kontroli la reprezentantojn elektitajn, kiuj rajtas kandidatiĝi ne pli ol 2 fojojn kaj devas publikigi siajn elspezojn interrete. La elektitoj de M5S en urbaj, regionaj aŭ naciaj balotoj malaltigis sian salajron ĝis 25% (75% malpli ol aliaj politikistoj) kaj batalas kontraŭ la tro multa mono en politiko.

Ideoj kaj principoj

[redakti |redakti fonton]

La programo de M5S estas en interretoen multaj lingvojArkivigite je 2014-02-20 per la retarkivoWayback Machine,el kiuj EsperantoArkivigite je 2014-01-30 per la retarkivoWayback Machine.

Interreta rekta demokratio

[redakti |redakti fonton]

M5S intencas realigi la modelon de rekta partopreno de civitanoj per interreto minimigante la gravecon de reprezentantoj de civitanoj. Laŭ tiu ideo la politikistoj publikigas leĝproponojn interrete kaj pridiskutas problemojn kun civitanoj, kiuj ankaŭ sugestas solvojn kaj, se rapida decido ne estas bezonata, fine voĉdonas la plej bonan solvon. Politikistoj estas laborantoj por faciligi partoprenadon de la civitanoj.

La partopreno de civitanoj estas gravega por la funkciado de tiu regmaniero; oni supozas, ke civitanoj, kiuj scias pri unu problemo povas helpi kaj povas fari tion seninterese, ĉar neniu povas korupti milojn aŭ eĉ milionojn da homoj. Tiel farante, la inteligento de inĝeneroj, instruistoj, fakuloj sed ankaŭ simplaj civitanoj, kiuj konas la teritorion kaj ĝiajn problemojn, estas senpage kundividata por ĉies bono.

Oni scias, ke ne ĉiuj civitanoj estas fakuloj pri ĉio aŭ ne ĉiu volas partopreni, malgraŭ la enda volontigo de civitanoj. Oni supozas, ke sufiĉe granda nombro da homoj estas bona samplo por scii la popolan volon, kaj ke se iu ne havas fakan scion aŭ ne sentas intereson pri temo, ĝi akceptas la decidon de la aliaj.

Parta efektivigo de tiu modelo ekis per retejo, kiu sendas e-leterojn al movadanoj kiam nova leĝpropono aperas, informas pri evoluo de la proponoj kaj invitas la uzantojn al partoprenado. Rajtas registriĝi al la servo ĉiu plenkreskinta italo, kiu ne estas ano de alia partio kaj ne estas kondamnita aŭ persekutata pro krimo.Alia efekto dezirata estas, ke tia modelo de demokratio estos imitata ĉie en la mondo.

Letero al geitaloj

[redakti |redakti fonton]

En februaro 2013 aperis en blogo de Beppe Grillo letero al geitaloj[6], kiu ankoraŭfoje priskribis principojn kaj ideojn de M5S. La jena estas la traduko en Esperanto:

Citaĵo
 Italio devas iĝi komunumo, neniu devas esti postlasata. Estas netolerebla, nehoma la vido je vicoj da "esodati"[7], eldomigitaj, senlaboruloj ĉe manĝejo de Caritas dum tiuj, kiuj enprofundigis nian landon en mizeron, veturas kun eskorto, per ŝtataj aŭtomobiloj, sen ia ekonomia zorgo. La partioj estas la ĉefaj kulpantoj pri tiu ĉi situacio, ili okupis la Ŝtaton, disvendis ĝin malmultekoste, senkarnigis ĝin de interne. Nun tiuj homoj, danke al gazetaro kaj televidoj kontrolataj de ili mem, prezentas sin kiel savontojn de la patrujo, ĝuste ili, kiuj ĝin enĉerkigis kaj uzis por sia avantaĝo.

Italio havas impostojn el la plej altaj en la mondo, unu el la plej grandaj naciaj ŝuldoj, altan senlaboran procentaĵon, ĉefe junulan, kiu elmigrigis dum malmultaj jaroj unu milionon kaj duonon da italaj gejunuloj diplomitaj aŭ magistriĝintaj dankon al sinofero de la gepatroj.

Estas tempo por ĉesigi tion, ĉi komedio devas finiĝi aŭ la lando finiĝos. Ni ne plu havas tempon, ni devas sendi ilin hejmen. Ĉiuj tiuj, kiuj estas parto de ĉi putra sistemo devas foriri, malaperi, sed antaŭe ili devas pravigi sian eventualan riĉiĝon. Mi ne petas vian voĉdonon, ne interesas min via voĉdono sen partopreno en politiko kaj via rekta implikiĝo; se via voĉdono por MoVado "Kvin Steloj" estas simpla delego al iu, kiu devos decidi anstataŭ vi, ne voĉdonu por ni. Tiun ĉi landon ni povas ŝanĝi nur kune, ne estas alternativo. Ni eliru el la mallumo kaj reiru vidi stelojn. Ŝtato devas protekti siajn civitanojn alie ĝi ne estas Ŝtato, tial oni devas starigi bazan renton al civitanoj. Mi estas Ŝtato, vi estas Ŝtato, ni estas Ŝtato. Ni reprenu Italion.

20 eroj por eliri el mallumo:

  1. Baza rento al civitanoj
  2. Rimedoj senprokrastaj por relanĉi malgrandajn kaj mezajn firmojn
  3. Leĝo kontraŭ subaĉeto
  4. Informadikigo kaj simpligo de Ŝtato
  5. Forigo de publikaj kontribuoj al partioj
  6. Starigo de "politometro"[8] por konstati ĉu estis neleĝaj riĉigoj de politikistoj dum la lastaj 20 jaroj
  7. Referendumo propona kaj sen kvorumo
  8. Referendumo pri plurestado en eŭrozono
  9. Devigo diskuti en Parlamento ĉiun leĝon iniciatan de popolo kun malkaŝa voĉdono
  10. Nur unu televidkanalo publika, sen reklamoj, sendependenda de partioj
  11. Rekta elekto de parlamentanoj de Camera kaj Senato[9]
  12. Maksimuma limo al elektebleco egala al du mandatoj
  13. Leĝo pri konflikto de interesoj
  14. Restarigo de fondusoj tranĉitaj al Sanservo kaj Publikaj lernejoj
  15. Forigo de financadoj rektaj kaj nerektaj al la gazetaro
  16. Senpaga aliro al interreto pro civitaneco
  17. Forigo de IMU[10] pri la ĉefdomo
  18. Malsekvestrebleco de la ĉefdomo
  19. Forigo de provincoj
  20. Fermo deEquitalia 

M5S pri instruado de lingvoj, angla, Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En programo de M5S estas la instruado de la angla eĉ en infanlernejo. Poste, Beppe Grillo en sia blogo skribis priEsperanto kiel taŭga lingvo por estonttempoj[11], kaj artikolo aperis pri Esperanto[12]. Tamen, pro la principo de rekta demokratio, por ŝanĝi la programon kaj enmeti Esperanton, necesus esti multaj movadanoj, kiuj subtenus Esperanton; proponoj estis, sed ili ne havis sukceson[13]. Pro tio, M5S ankoraŭ celas instrui la anglan en infanlernejoj.

Balotoj

[redakti |redakti fonton]

Dum 2010-2012 M5S prezentiĝis en urbaj kaj regionaj balotoj evitante la provincajn balotojn, ĉar unu el la programeroj estas forigi provincojn (en Italujo, provinco estas aro da komunoj; kelkaj komunoj kune estas unu el la 20 regionoj de tiu lando). La 24-an kaj 25-an de februaro 2013, M5S partoprenis unuafoje en nacia baloto, laŭ sondoj ĝi estis unu el la 3 pli fortaj partioj, sed poste ĝi surprizis ĉiujn akirante 25,5% da voĉdonoj, pli ol ĉiu alia partio[14]. Tamen, ĉar M5S ne alianciĝis kun aliaj (laŭ siaj principoj) ĝi estis nur la tria en la ĝenerala rezulto.Pro la elektokampanjo nomata"Tsunami tour" (TurneoCunamo), Beppe Grillo parolis en placoj de 77 italaj urboj, kaj li finis enRomo la 22-an de Februaro, kie, krom kandidatoj, ĉeestis kaj parolis ankaŭ Gianroberto Casaleggio. Malgraŭ Grillo promesis eldoni intervjuon en iu itala elsendo, li fine ne aperis rekte en televidiloj, kaj elektokampanjo estis preskaŭ nur interrete (ĉefe per la jutuba kanalo"La cosa"). Intervjuojn li eldonis por neitalaj televidoj, ĉar li konsideras la italajn amaskomunikilojn kunrespondecaj, kvazaŭ subtenantoj de la nunaj italaj politikistoj (li mem estis elpelita de publika televido post li diris satiran spritaĵon en 1986 pri la tiama itala socialista partio). Tio altiris kritikojn, kiel ankaŭ la preskaŭ malĉeesto de M5S-anoj en politikaj parolspektakloj en televido por paroli en nomo de la tuta M5S[15].

En 2014 partoprenis unuafoje al Eŭropaj Balotoj.

En septembro 2017 en la partio okazis la prabalotoj en kiuj venkis Luigi Di Maio[16], kaj li nun estas laestro de la partio kaj li estis la kandidato por ĉefministro de Italio en la balotoj 2018. En la martaj balotoj 2018 la partio akiris la duan lokon post la centro-dekstra koalicio, kun la signifa pli bona rezulto de antaŭ 5 jaroj (pli ol 32% en ĉiuj ĉambroj de la itala parlamento). La partio akiris la plej grandan apogon en la balotoj, se oni komparas la memstaraj balotlistoj, eniris de tiu partio al la parlamento pli ol 220 parlamentanoj kaj plo ol 110 senatanoj.[17].

Resumo de balotoj

[redakti |redakti fonton]
Voĉdonoj%Elektitoj
Regionaj italaj balotoj en 2010
(nur enKampanio,Emilio-Romanjo,Piemonto,Venetio kajLombardio)
396 4021,774
Regionaj balotoj deMoliso en 201110 6505,600
Regionaj balotoj deSicilio en 2012368 00618,1715
Regionaj balotoj en 2013
(nur enMoliso,Latio, Lombardio)
1 476 07216,6118
Italaj naciaj balotoj en 2013Deputitejo8 689 45825,55109
Senato7 285 85023,7954
Eŭropaj balotoj en 20145 807 36221,1517

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. beppegrillo.it -Chi siamoArkivigite je 2012-09-18 per la retarkivoWayback Machine Kio ni estas
  2. Civitanaj Listoj, ek!. Arkivita ella originalo je 2009-03-10. Alirita 2013-02-22 .
  3. Beppe Grillo e la Carta di Firenze. Arkivita ella originalo je 2013-04-08. Alirita 2013-02-22 .
  4. Porte aperte al Movimento 5 stelle[rompita ligilo]
  5. L'importanza di chiamarsi FrancescoArkivigite je 2013-03-18 per la retarkivoWayback Machine (graveco nomiĝi Francisko), el blogo de Beppe Grillo
  6. Lettera agli italiani (Letero al geitaloj). Arkivita ella originalo je 2013-02-09. Alirita 2013-02-23 .
  7. Senlaboruloj, kiuj aĝas pli ol 50, preskaŭ emeritiĝintoj laŭ antaŭpaktitaj favoraj kondiĉoj, sed malebligataj laŭ la nova leĝo ricevi pension.
  8. Mezurilo por kontroli la riĉecon de politikojn ekde ili estas en politika posteno, por kontroli ĉu ili gajnis nur per politika salajro aŭ profitis aliajn nedeklaritajn fontojn de riĉeco
  9. La du partoj de itala parlamento
  10. Itala bienimposto
  11. Ma che pianeta mi hai fatto? Parte 3 (Kian planedon Vi faris al mi? Parto 3). Arkivita ella originalo je 2013-04-12. Alirita 2013-02-23 .
  12. http://www.beppegrillo.it/2012/10/lesperanto.htmlArkivigite je 2013-06-15 per la retarkivoWayback Machine
  13. propono por Esperanto en EŭropoArkivigite je 2015-09-23 per la retarkivoWayback Machine,propono por Esperanto en lernejojArkivigite je 2015-09-23 per la retarkivoWayback Machine
  14. Rezultoj de Italaj naciaj balotoj de 2013. La procento por deputitoj estas konsiderata kiel indikilo, pro tio ke por rajti voĉdoni por senato oni bezonas aĝi pli ol 25, do tiu estus partiala indikilo
  15. intervjuo al Beppe Grillo de Sveda televido
  16. Di Maio candidato premier M5S. Alle primarie grilline 37mila votanti (itale) (23 septembro 2017).
  17. Risultati elezioni 2018, i numeri del nuovo Parlamento: alla Camera il centrodestra a quota 260, i 5 Stelle saranno 221 (itale) (6 marto 2018). Alirita 2018-03-06 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Italajpolitikaj partiojItalio
Ĉefaj
Mez-grandaj
Civitana ElektoNorda LigoForza Italia (Antaŭen Italio) - Unio de Centro -Maldekstro Ekologio Libereco
Sen reprezentantoj
en la itala parlamento
malfonditaj partioj
Alianco por Italio (2009-2016) -Demokrata Partio de la Maldekstro (1991–1998) -Demokratoj de la Maldekstro (1998–2007) - "Margherita" (je plena nomoDemocrazia è Libertà - La Margherita, 2002-2007)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=MoVado_5_Steloj&oldid=9181538"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp