Mitsubishi Motors (japane三菱自許工作株式会社, Mitsubishi Jidōsha Kōgyō KK;angleMitsubishi Motors Corporation, prononcatamɪtsʊˈbiːʃi) estasmultnacia korporacio okupiĝanta pri produktado devehikloj kies ĉefsidejo kaj operacioj situas en la grandurbo deTokio,Japanio[1]. Ĝi estas filio de la granda kompanioMitsubishi.
Laboristoj ĉe Mitsubishi Ŝipkonstruado Co., Ltd, apud unu el la prototipoMitsubishi Modelo A aŭto (1917)
La historio de la firmao devenas de 1870 kaj la fondo de la transportkompanio Tsukumo Shokai. Mitsubishi Heavy Industries, kiu povas esti spurita reen al tiu firmao, lanĉis ĝianModelon A en 1917, kiu estis la unua japanaaŭto estanta amasproduktita.
Limigoj truditaj fare de laAliancanoj al la firmao postDua Mondmilito kaŭzis ĝian disigon en tri malgrandajn firmaojn. En la fruaj1960-aj jaroj, lajapana ekonomio spertis kreskoprocezojn kaj la distribuado defamiliaj aŭtoj pliiĝis. La tri malsamaj firmaoj komencis evoluigi malsamajn modelojn, kiuj estis tre sukcesaj. En1964, la firmaoj estis reunuigitaj por formi Mitsubishi Heavy Industries.
Mitsubishi Motors iĝis sendependa firmao en 1970 kiam la aŭtodividado estis apartigita de la cetero de la firmao. Por disvolvi kaj eniri aliajn merkatojn, ĉefe la usonan merkaton, la kompanio komencis kunlaboron kun la kompanioChrysler. La kunlaboro daŭris ekde la komenco de la1970-aj jaroj ĝis la komenco de la1990-aj jaroj. Tra la jaroj, la firmao kunlaboris kun granda nombro da aŭtoproduktantoj, inkluzive deVolvo, PSA Group kajHyundai. En2016,Nissan akiris 34% de la akcioj de la firmao.
La firmao estis reorganizita en 2003 kaj nun specialiĝas pri personaŭtoj. En 2011, la unuaelektra aŭto de Mitsubishi, la Mitsubishi i-MiEV, estis farita en kunlaboro kun PSAPeugeotCitroën. La aldoneblahibrida aŭto La Mitsubishi Outlander PHEV venis en 2012, kaj 100 000 ekzempleroj estis venditaj enEŭropo en la periodo oktobro 2013 ĝis decembro 2017.