LaMinska regiono (beloruseМінская вобласць, latinliterigiteminskaja voblasć) kovras la centran parton deBelorusio, ĉirkaŭ la nacia ĉefurboMinsko. Temas pri unu el ses administrajregionoj de la lando, nomatajvoblasći (komparu la artikolonoblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurboMinsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 40 200 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono -Minsko - do mem ne apartenas al la regiona teritorio.
La plej grandaj urboj de la regiono mem estasBarisaŭ (beloruseБары́саў;ruseБори́сов) , kiu komence de 2004 havis 150 400 loĝantojn,Salihorsk (beloruseСалігóрск; ruseСолигорск), kiu tiutempe havis 101 400 loĝantojn, kajMaladzeĉna (beloruseМаладзе́чна; ruseМолоде́чно), kiu tiam havis 98 400 urbanojn.
La regiono estas la sola el la ses regionoj de Belorusio, kiu ne havas limon al alia eŭropa ŝtato. La regiona areo limas al laVicebska regiono norde, laMahilova regiono oriente, laHomela regiono sude, laBresta regiono sudokcidente kaj laHrodna regiono okcidente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 19,4 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. En la nordo de la regiono situas la lagoNaraĉ, kiu kovras surfacon de79,2 km² kaj estas la plej granda lago de Belorusio.