Malplimulto estas homgrupo sur terpeco (ŝtato,regiono), kiu distingiĝas de laplimulto per diversaj ecoj de la tiea loĝantaro. Tiaj ecoj povas estilingvo,raso,religio,seksa prefero k.a. Ofte la rajtoj de malplimultoj estas limigitaj, okazas subpremado, parte eĉ ŝtate farita, kaj izolado pro nescio kaj antaŭjuĝoj.
UN establisrajtojn de malplimultoj, kiujn la ŝtatoj-membroj tamen tre malsamgrade atentas.
EnTokio je 1988 estis fondita la organizaĵo IMADR (International Movement Against All Forms of Discrimination and Racism = Internacia movado kontraŭ ĉiuforma diskriminado kaj rasismo), kiu penas atentigi pri problemoj kaj diskriminado de malplimultoj kaj subtenas la rajtojn de malavantaĝigitaj homgrupoj.
1.Invado:La origina loĝantaro de teritorio per amasa enmigrado de alia popolo estas forpelita, parte neniigita, ekz. laindiĝenoj aŭindianaj popoloj en nunaUsono.
2.Deviga elmigrado per translokigo:Ekzemplo por tio estas la historio de lanigruloj en Usono. Vd. ankaŭ:transigo de loĝantaroj.
3.Deviga migrado per forpelado:Ekzemploj estas la forpelo de germanoj, poloj k.a. kiel sekvo de laDua Mondmilito.
4.Libervola migrado:Anoj de sociokulturaj grupoj libervole forlasas sian originan teritorion kaj enmigras en lokon, kie jam troviĝas anoj de la sama lingvo, kulturo ktp. Tiel sub iuj kondiĉoj povas estiĝi eĉ nova kultura memeco. Ekzemplo estas la franclingvajkanadanoj enKebekio.
Ofte la ĉefa kaŭzo por libervola enmigrado estas laespero je pli bona vivo ol en la propra lando. Ekzemplo estas laTurkoj enGermanio.
- Naciaj malplimultoj estas malplimultoj, kiuj en alia teritorio estas la plimulto, ekz.danoj en Germanio aŭhungaroj en Rumanio.
- Etnaj malplimultoj estas malplimultoj, kiuj ne disponas propran "patrolandon", ekz.Bretonoj aŭsoraboj.
- Lingvaj malplimultoj ne estas etnaj/naciaj malplimultoj, sed parolas alian lingvon ol la loĝanta plimulto en la koncerna ŝtato, ekz. la francparolanta loĝantaro deSvislando.
- Seksaj malplimultoj (cetere:GLAT) estasgejoj,lesbaninoj,ambaŭseksamantoj,transgenruloj,transseksuloj.
- Religia malplimulto