Ministroprezidento respektiveministroprezidanto estas la titolo de laĉefministro, do la gvidanto de la ŝtata ministraro kajregistaro, en pluraj ŝtatoj kaj subŝtatoj deEŭropo:
Inter la jaroj1867 kaj1918, la gvida ministro de la registaro estis titolitaMinisterpräsident, antaŭ1867 li nomiĝisStaatskanzler. Nuntempe la gvidanto de la registaro havas la titolonBundeskanzler (federacia kanceliero). La ĉefministro de lafederaciaj landoj de Aŭstrio nomiĝasLandeshauptmann (se viro) aŭLandeshauptfrau (se virino), neMinisterpräsident/Ministerpräsidentin.
La titolo ankaŭ uziĝas enBelgio, por priskribi la ĉefministron de la belgaj regionojFlandrio,Valonio kajBrusela Ĉefurba Regiono kaj de la lingvaj komunumojGermanlingva Komunumo de Belgio,Nederlandlingva Komunumo de Belgio kajFranclingva Komunumo de Belgio.
Laŭ la konstitucio de Belgio, la ŝtata ĉefministro de Belgio estas nomumita de la reĝo, kaj aprobita fare de la ŝtata parlamento per konfidiga voĉdono (kutime la reĝo nomumas la gvidanton de la partio, kiu antaŭe gajnis nacian elekton, kaj formale nomumas lin/ŝin formigi registaron). La ĉefministro poste ĵuras fidelecon al la reĝo. La ministroprezidentoj de la regionoj aŭ komunumoj ne estas nomumitaj de la reĝo, sed rekte de la regionaj aŭ komunumaj parlamentoj. Ili ne estas devigitaj ĵuri fidelecon al la reĝo, sed simple al la regionaj aŭ komunumaj parlamentoj.
LaMinisterpräsident estas la ĉefministro de dek tri el la dek sesfederaciaj landoj de Germanio. Ĉar lagermana lingvo samkiel Esperanto konsideras viran kaj virinan formojn de titoloj, per aldono de la finaĵo-in- por krei la virinan formon, la korekta titolo de viroj estas "Herr Ministerpräsident" kaj por virinoj "Frau Ministerpräsidentin".
Ĝenerale la konstitucia pozicio de la ministroprezidento de germana federacia lando tre similas al tiu de la federacia kanceliero sur ŝtata nivelo. Li aŭ ŝi estas elektata per plimulto en la landa parlamento (Landtag), nomumas la landajn ministrojn, reprezentas la federacian landon en la Federacia KonsilioBundesrat. Pro ĉiuj tiuj funkcioj, ili povas esti tre potencaj ene de la federaciaj strukturoj de la ŝtato.
La interkonsento inter la partojKristandemokratia Unio (CDU) kajKristan-Sociala Unio (CSU), kiu lasas la federacian landonBavario al la partio CSU, dum la partio CDU laboras en ĉiuj ceteraj federaciaj landoj, levas la ministroprezidenton de Bavario (kiu ĝis nun plejparte apartenis al CSU) al speciala pozicio. Laŭ la interkonsento la bavara partio CSU havas propran parlamentan frakcion en la federacia parlamentoBundestag. Ĉar la ministroprezidento de Bavario ĝis nun kutime estas la partia gvidanto de la CSU, li havas limigitan, sed signifan aldonan influon al la federacia parlamento.
Noto: Ĉiuj gvidantoj de la 13 "regionaj" federaciaj landoj de Germanio nomiĝasMinisterpräsident/-in, sed ne la gvidantoj de la 3 urbo-landojBerlino,Bremeno kajHamburgo. Tie la samtempe urbaj kaj landaj gvidantoj nomiĝasRegierender Bürgermeister (reganta urbestro) de Berlino,Bürgermeister und Präsident des Senats (urbestro kaj senata prezidento) de Bremeno kajErster Bürgermeister (unua urbestro) de Hamburgo. Ili tamen havas la saman potencon kaj pozicion kiel la aliaj ministroprezidentoj.
EnNederlando la ĉefministro titoliĝasminister-president. Liaj respektive ŝiaj respondecoj difiniĝas en la konstitucio de1848, kiam la posteno titoliĝis "prezidento de la konsilio de ministroj". La titolo ministroprezidento oficiale uziĝas ekde la jaro1945.