Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Mimoleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mimoleto.

Mimoleto, enfrancaMimolette, estasfromaĝo tradicie produktita ĉe la urboLille,Francio. En Francio, ĝi estas konata ankaŭ kielBoule de Lille (lilbulo) laŭ sia devenurbo, aŭMalnova Hollande ĉar estas farata laŭ la tradicio deEdama fromaĝo.

Ĝi estis origine farata laŭ ordono deLudoviko la 14-a, kiu – en la kunteksto de lamerkantilisma politiko deJean-Baptiste Colbert – serĉis indiĝenanfrancan produkton por anstataŭigi la tiam tre popularanEdam.[1] Por fari ĝin distinga elEdam, ĝi estis unuafoje kolorigita uzantekarotsukon, kaj poste spicita perbikso por havigi distingan oranĝkoloron.[1]

Ĝi normale pezas ĉirkaŭ 2 kg kaj estas farita ellakto debovino. Ties nomo devenas el la franca vortomi-mou (feminemi-molle), signife "duon-milda". Tiu referencas al la mildeco de la krusto se nova – pro tempopaso ĝi iĝas pli malmilda. Ĝi havas grizan kruston kaj oranĝecan karnon. La oranĝa koloro venas el la natura spicoannatto aŭ bikso. Se uzata en malgrandaj kvantoj, ĉefe kiel manĝokolorigo, la bikso ne aldonas distingan aromon aŭ guston. Tiu fromaĝo havas similan aspekton dekantalupamelono.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1 Michelson, P. (2010).Cheese: Exploring Taste and Tradition. Gibbs Smith. p. pt29.ISBN 978-1-4236-0651-2. Alirita la 4an de marto 2020.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mimoleto&oldid=8366803"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp