Milton FRIEDMAN (naskiĝis la31-an de julio,1912, enNovjorko,Usono, mortis la16-an de novembro2006) estisekonomikisto kaj grava pensisto de lakvanta teorio de mono. Li ricevis laNobelan Premion[1] jare1976 por ekonomika scienco.
Li studis enUniversitato Rutgers deNov-Ĵerzejo kaj diplomiĝis en laUniversitato Columbia deNovjorko.
Li estis ekonomikisto de la vaŝingtona Komisiono de Naciaj Resursoj (inter 1935-1937), poste (1937-1945, 1948-1981) kunlaboranto de La Tutlanda Ekonomia Esplora Instituto. Li instruis statistikon inter 1945 kaj 1948 en laUniversitato de Ĉikago, poste iĝis samloke profesoro de la ekonomika katedro ĝis lia pensiiĝo en 1983. Li laboris ankaŭ kiel instruisto de la kaliforniaUniversitato Stanford (1976) kaj kunlaboranto de laHoover Institution on War, Revolution and Peace (Instituto Hoover pri milito, revolucio kaj paco), Li estis verkinto por ekonomiaj gazetoj, membro de ekonomiaj societoj, komisionoj, ties gvidanto.
Milton Friedman jam frue rifuzis teorion de John Maynard Keynes, kiu karakterizis la usonan kaj eŭropan ekonomiajn politikojn en la 1930-aj jaroj.
Friedman ĉiam luktis, agadis por la pli liberamerkata ekonomio. Li apogis modestan kreskigon de la mon-kvanto en la ekonomio.
En sia libro - verkita kun Anna Jacobson Schwartz - "A Monetary History of the United States, 1867-1960" (Historio de usona valuto), li alvenis al la konkludo, ke la recesiojn ĉiam antaŭis monmanko. Laŭ lia opinio, la ŝtato devas direkti per reguligo de la monkvanto en la moncirkulado (per monetaraj politikaj rimedoj).
Friedman laboris kiel prezidenta konsilisto (deNixon ĝisReagan) en Usono kaj eĉĈilio (1973-74, ĉePinochet).
En 2003, Milton Friedman efektive konkludis : “La tutmonda medio estas problemo multe tro alte taksata. […] Ni poluadas ekde kiam ni spiras. Oni ne fermos la fabrikojn sub la preteksto voli elimini ĉiujn ellasojn de karbonoksido en la atmosferon. Tiel oni povus tuj pendumi sin !”.[1]
- Capitalism and Freedom
- Free to Choose: A Personal Statement
- Monetary History of the United States, 1867-1960 (with Anna Schwartz)
- Money Mischief: Episodes in Monetary History
- Price Theory
- Economic Freedom, Human Freedom, Political Freedom
- Two Lucky People: Memoirs (with Rose Friedman)
- Why Government Is the Problem