Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Miltenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miltenberg
Blazono
Miltenberg (Germanio)
Miltenberg (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoBavario
DistriktaroMalsupra Frankonio
DistriktoDistrikto Miltenberg
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo09371
Poŝtkodo63897
Aŭtomobila kodoMIL
Oficiala Municipokodo09676139
Politiko
KomunumestroHelmut Demel
Partio de komunumestroLiberale Miltenberger
Adreso de la administrejoEngelplatz 69
Demografio
Loĝantaro9566 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo49° 42′ N,9° 16′ O(mapo)49.7038888888899.2644444444444Koordinatoj:49° 42′ N,9° 16′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo129 m
Areo60,18 km²
Oficiala retejohttp://www.stadt-miltenberg.de
vdr

Miltenberg estas komunumo enGermanio. Ĝi troviĝas en ladistrikto Miltenberg kaj en ladistriktaroMalsupra Frankonio de lafederacia landoBavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9566 loĝantojn. La urba teritorio situas ĉe la riveroMajno iom sude deAschaffenburg, en la nordokcidento deBavario.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Historia malnova urbo kaj fortikaĵoMildenburg

Proksime de la hodiaŭa Miltenberg antaŭ dumil jaroj la romiaj limaj fortikaĵoj, kiuj apartigis la romian imperion okcidente kaj ĝermana teritorion oriente, atingis la riveron Majno, kiu de tie norden konsistigis la naturan limon inter Romio kaj Ĝermanio. La restoj de du romiaj fortikaĵoj troviĝas inter Miltenberg kaj la najbara komunumoBürgstadt unuflanke kaj Miltenberg kaj la najbaraKleinheubach aliflanke.

Protektite de la fortikaĵoMildenburg, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1200, la urbo evoluis. Dum 1237 ĝi unuafoje skribe menciiĝas. Jam dum la mezepoko la Miltenberga sabloŝtono estis aprezate konstrua materialo. En la ĉirkaŭaj arbaroj oni tranĉis ŝtonojn kaj formis el ili muelejajn ŝtonojn aŭ kolonojn.Ĝis la jaro 1803 la urbo apartenis al la episkopejo kaj korona princejoMajenco(Mainz). La majenca rado en la urba blazono ankoraŭ nuntempe estas signo de tio. Poste dum tri jaroj ĝi apartenis al la princejo deLeiningen, poste dum kvar jaroj al la princejo de Baden, kaj pliajn ses jarojn al la granda princejoHesio-Darmstadt. Ekde 1816 kaj ĝis hodiaŭ ĝi apartenas al Bavario.

El la Miltenberga sabloŝtono oni interalie skulptis kolonojn por la katedralo de Majenco. Unu el ili nuntempe staras meze de la katedrala placo de Majenco, kun signo kiu klarigas pri la deveno el Miltenberg.

La urbo havas belan mezepokan urbocentron kun multaj historiaj trabfakaj domoj.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
HoteloRiesen

Vidindas la fortikaĵoMildenburg, la historia malnova urbo kun la merkata placo"Schnatterloch", la hoteloZum Riesen (unu el la plej malnovaj gastejoj de Germanio, eble la plej malnova), la frumezepoka urbodomo, la pordegojWürzburger kajMainzer Tor, plus historiaj lokoj en la ĉirkaŭaj arbaroj.

Dum la jaro 1985, tio nur flanke, grupo de 30 junaj esperantistoj de laTEJO-sekcioBEMI, bicikle survoje inter laJunulara kaj laUniversala Kongresoj de Esperanto (deEringerfeld ĉe Paderborn alAugsburg) tranoktis en la ĵus renovigita frumezepoka urbodomo. La urbestro aparte deziris tiun lokon por tranoktado, ĉar li opiniis ĝin aparte etosa, sed samtempe timeme petis, ke nenio skrapu la valorajn murojn. Kompreneble nenio okazis, kaj la gastado estis aparte etosa.

Regulaj urbaj eventoj

[redakti |redakti fonton]
  • Dum la unua semajnfino de julio okazas la Malnovurba Festo. Pliaj informoj germanlingvaj sur la retaj paĝojwww.historisches-miltenberg.de.
  • La lastan semajnfinon de aŭgusto komenciĝas la kermesoMichaelismesse, la plej granda publika festo de la regiono.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
urbaj kaj neurbaj komunumoj en ladistrikto Miltenberg
Blazono de la distrikto Miltenberg
Ĝermo pri Germanio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priGermanio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Miltenberg&oldid=8366770"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp