Militservo estas servo de individuo aŭ grupo alarmeo aŭ alia milita organizo, aŭ laŭ propra volo aŭ kiel devo (deviga militservo).
Kelkaj nacioj (ekz.Israelo) postulas certan kvanton de milita servo de ĉiucivitano (krom pro escepto kielmensa malsano aŭreligio). Nacioj kun plena libervola milita servo normale ne postulas militan servon de siaj civitanoj, krom se estas manko de rekrutoj dum milito.
EnFrancio kajHispanio, eble en aliajŝtatoj, kiuj havis aŭ havas devigan militservon de junaj viroj, la militservontoj ekkutimis festi antaŭ ol ili foriros al la servado. Poste tiuj homoj ofte restis solidaraj kaj starigis iajn klubojn kaj memorigajn festojn, kiuj iĝis popola festo en vilaĝoj kaj malgrandaj urboj. Tiaj festoj restas eĉ post ke la aĝo de militservo ŝanĝiĝis, aŭ kedeviga militservo ne plu ekzistas.