Milito kaj Paco (ruse:Война и мир [vojna i mir]; en la originalaortografio:Война и миръ) estaseposaromano deLev Tolstoj, unue eldonita de1865 ĝis1869 enRusskij Vestnik, kiu rakontas la historion derusia socio dum la epoko deNapoleono. Oni kutime laŭdas ĝin kiel unu el la du ĉefaj majstroverkoj de Tolstoj (la alia estasAnna Karenina) kaj unu el la plej bonaj romanoj de la mondo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej longaj fikciaĵoj.
Milito kaj Paco proponis novan specon de fikcio, kun multaj roluloj enplektitaj en la intrigo, kiu ampleksas neniom malpli ol aludate per la titolo, kune kun la egale imponaj temoj: juneco, maljuneco kaj geedziĝo. Kvankam hodiaŭ oni konsideras ĝinromano, ĝi rompis tiom da konvenciaĵoj pri romanoj siatempaj, ke multaj kritikistoj tiam ne konsideris ĝin tia. Tolstoj mem konsideris sian verkonAnna Karenina sia unua provo verki romanon laŭ la Eŭropa senco.
La Rusaj vortoj porpaco (antaŭ 1918: "миръ") kajmondo (antaŭ 1918: "міръ", inkluzivante mondon en la senco "sekulara socio"; vidumir (socio)) estashomonimoj kaj ekde lareformoj de 1918 estas same literumataj, kio kondukis alurba legendo enSovetunio kiu diris, ke la originala manuskripto nomiĝis "Война и міръ" (tiel, ke la ĝusta traduko de la titolo de la romano estus "Milito kaj la Mondo" aŭ "Milito kaj Socio")[1]. Tamen Tolstoj mem tradukis la titolon en la francan kiel "La guerre et la paix" ("Milito kaj paco"), krome ankaŭ la dumvivaj eldonoj de la romano enhavas nomon "Война и миръ". La konfuzon antaŭenigis la populara sovetia televida demandar-programoKio? Kie? Kiam? (Что? Где? Когда?), kiu en1982 prezentis, kiel ĝusta respondo, la variaĵon, "socio", surbaze de eldono de1913 deMilito kaj paco kiu entenis mispresaĵon sur unu paĝo. Tiun epizodon oni reteleviziis en2000, kio reŝargis la legendon.
Kontraste, ekzistas ankaŭ poemo fare deVladimir Majakovskij nomita "Война и міръ" (t.e. "міръ" kiel "socio"), verkita en1916, — la vortludo ne plu ebla post la reformo de1918.
En epizodo nomitaThe Marine Biologist de la televida program-serio,Seinfeld,Jerry ŝercas, ke Tolstoj originale intencis, ke lia libro,Milito kaj paco nomiĝuMilito, Por Kio ĝi Utilas?, sed ke lia amoristino malkonsentis kun tiu titolo. La ŝerco miskompreniĝis kiel vera historio, kun ridigaj rezultoj.
Tolstoj komence intencis verki romanon pri laDecembrista ribelo.[2] Liaj esploroj pri la kaŭzoj de tiu ribelo kondukis lin tut-reen ĝis laFranca invado al Rusio en1812, kaj finfine la historio de tiu milito. Ĉio, kio restas de tiu intenco, estas antaŭombroeĥado en la unua epilogo, ke Princo Bezuĥov kaj la filo de Princo Andrej Bolkonskij estontas Decembristoj.
Kvankam Tolstoj verkis la plejon de la libro, inkluzive de la rakontado, en larusa, gravaj bloketoj da dialogo tra la libro (inkluzive de la malferma frazo) estas verkitaj en lafranca. Tio simple spegulas la realon, ĉar inter la rusia aristokrataro en la deknaŭa jarcento ĉiuj scipovis la francan kaj emis paroli france inter si, kiel lalingua franca (interlingvo) de la Eŭropaj superaj klasoj, prefere ol ruse; ja Tolstoj faras unu aludon al plenkreska rusa aristokrato, kiu devas preni lecionojn pri la rusa por klopodi fluigi sin en la nacia lingvo. Malpli realisme, la francoj bildiĝas en la romano, inkluzive deNapoleono mem, parolantaj fojfoje france, fojfoje ruse.
La romano rakontas la historion de kelkaj aristokrataj familioj (precipe la Bezuĥovoj, Bolkonskij-oj, kaj la Rostovoj) kaj la implikiĝoj de ilia personaj vivoj kun la historio de1805–1813, specife laFranca invado al Rusio. Tra la procedado de eventoj, Tolstoj sisteme mallasas al siaj karakteroj ajnan liberan elektivon: la kuro de historio fataligas same feliĉon kaj tragedion.
La norma rusa teksto dividiĝas en kvar librojn (dek kvin partojn) kaj duepilogojn. Dum proksimume du trionoj de la romano traktas strikte nur fikciajn karakterojn, la postaj partoj de la romano, kaj ankaŭ unu el la du epilogoj de la verko, pli kaj pli entenas tre disputatajn, nefikciajneseojn pri la naturo de milito, politika potenco,historio, kajhistoriografio. Tolstoj dise enplektis tiujn eseojn en la rakonton laŭ maniero, kiu spitas konvencian fikcion. Certaj kurtigitaj versioj tute forigis tiujn eseojn, dum aliaj (eldonitaj eĉ dum la vivodaŭro de Tolstoj) simple movis la eseojn en apendicon.
Milito kaj Paco bildigas grandegan aron da karakteroj, kaj historiaj kaj fikciaj, la plejmulto el kiuj estas prezentitaj en la unua libro. Ĉe vesperumo (fr:soirée) gastigita de Anna Pavlovna Scherer en julio 1805, la ĉefaj roluloj kaj familioj prezentiĝas.Pierre Bezuĥov estas la nelegitima filo de riĉagrafo (ruse:~graf) kiu, mortante de ikto, neatendite iĝas implikita en lukto pri lia heredotaĵo. Inteligenta kaj sardona Princo Andrej Bolkonskij, edzo de ĉarma edzino, Lise, trovanta malmultan komforton per geezeca vivo, elektas anstataŭe estiadjunkto deKutuzov en ilia venonta milito kontraŭNapoleono. Ni konatiĝas ankaŭ pri la familio Rostov deMoskvo, kun kvar adoleskaj infanoj, el kiuj la vivoplena plej juna filino Natalja Rostova ("Nataŝa") kaj la impetema malpli juna Nikolaj Rostov estas la plej memoriĝemaj. Ĉe Bald Hills, Princo Andrej lasas sian gravedan edzinon ĉe siaj stranga patro kaj religieme devota fratino Maria Bolkonskaja kaj foriras al milito.
Averto:La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Se estas centra karaktero enMilito kaj paco, tiu estas Pierre Bezuĥov kiu, ĉe ricevo de neatendita heredaĵo, subite ŝarĝiĝas je la respondecoj kaj konfliktoj de Rusa nobelulo. Lia antaŭa senzorga konduto malaperas, kaj li lanĉiĝas super filozofia serĉo, karakteriza je Tolstoj: kiel oni vivu moralan vivon en malperfekta mondo? Li klopodas liberigi siajn servutulojn kaj plibonigi sian bienon, sed tutfine atingas nenion. Li edziĝas al la bela kaj malmorala filino de Princo Kuragin, Jelena, spite sian pli bonan juĝon.
Jelena kaj ŝia frato Anatol tiam komplotas kune, ke Anatol delogu kaj malhonorigu la junan kaj belan Nataŝan Rostovan. Tiu plano malsukcesis, tamen, por Pierre, ĝi estas la kaŭzo de grava renkontiĝo kun Nataŝa. KiamNapoleono invadas Rusion, Pierre observas labatalon de Borodino de proksime starante apud Rusa artileria istaro kaj lernas kiel sanga kaj horora vere estas milito. Kiam laGranda Armeo de Napoleono okupas abandonitan kaj brulantanMoskvon, Pierre ekentreprenaskiĥoteskan mision asasini Napoleonon, kaj kaptiĝas kielmilitkaptito. Vidinte francajn soldatojn prirabadi Moskvon kaj pafadi rusajn civilulojn, Pierre estas devigita marŝi kun la Granda Armeo dum ties katastrofa retreto de Moskvo. Poste lin liberigas rusarab-partizanaro. Lia edzino, Jelena, mortas iam dum la lastaj konvulsioj de la invado de Napoleono, kaj Pierre rekuniĝas kun Nataŝa dum la venkintaj rusoj rekonstruas Moskvon. Pierre finfine trovas amon kaj edziĝas al Nataŝa, dum Nikolaj edziĝas al Maria Bolkonskaja. Andrej, kiu ankaŭ amas Nataŝan, vundiĝas dum la Napoleona invado kaj iamfine mortas rekuniĝinte kun Nataŝa antaŭ la fino de la milito.
Tolstoj vivece bildigas la kontraston interNapoleono kaj la rusa generaloKutuzov, rilate kajpersonecon, kajstrategion. Napoleono elektis fuŝe, decidante marŝiMoskvon kaj ĝin okupi kvin fatalaĉajn semajnojn, dum li pli bone fartintus, se li detruus la rusan armeon per decidiga batalo. Generalo Kutuzov kredas tempon sia plej bona aliancano, kaj detenas sin de atako al la franca armeo, kiu tutfine sin detruas lamante reen al okcidento. Preskaŭ tute detruas ilin atako fare dekozakoj dum la francoj neregule dislantas direkte alParizo.
Averto:Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
GrafoPierre Bezuĥov (ru:Граф Пётр Кириллович (Pierre, Пьер) Безухов) — Lia filo, liberpensa Framasono kiu scipovas nek decidigan agadon nek grandan evidentigon de voloforto.
Grafino Jelena Bezuĥovna (ru:Графиня Елена Васильевна (Helene, Элен) Безухова) — unua edzino de Pierre
Princo Nikolaj Bolkonskij (ru:Князь Николай Андреевич Болконский)
PrincoAndrej Bolkonskij (ru:Князь Андрей Николаевич Болконский) — lia filo, influiĝema cinikulo, kiu brakumas diversajnepistemologiojn kvazaŭ foliojn sur arbo
PrincinoMaria Bolkonskaja (ru:Княжна Мария Николаевна (Marie) Болконская, filino de Nikolaj
Multaj karakteroj enMilito kaj paco baziĝas sur realaj homoj konataj al Tolstoj mem. Nikolaj Rostov kaj Maria Bolkonskaja baziĝis sur la propraj memoraĵoj de Tolstoj pri liaj gepatroj, dum Nataŝa modeliĝis sur la edzino kaj edzfratino de Tolstoj. Pierre kaj Princo Andrej multe similas Tolstoj-on mem, kaj multaj komentistoj traktas ilinalter ego-oj de la aŭtoro.
Milito kaj Paco (1968):Soveta reĝisoroSergej Bondarĉuk faris kritikiste laŭdotan kvar-partan filman version (Vojna i mir) de la romano, eldonitan parton post parto en 1965-1967, kaj poste kiel reredaktia tutaĵo en 1968. En la filmo stelulisLjudmila Saveljeva (kiel Nataŝa Rostova) kajVjaĉeslav Tiĥonov (kiel Andrej Bolkonskij). Bondarĉuk mem ludis Pjeron (Pierre Bezuĥov). Jam kiam Bondarĉuk faris tiun filmon, la senmanka bildigo pri Nataŝa kreita deAudrey Hepburn jam atingis preskaŭ ikonan statuson inter Okcidentaj spektantoj, kaj pro tio estis defio al la reĝisoro elekti aktorinon por tiu rolo. La aktorino, kiun li elektis, Ljudmila Saveljeva, tre simile aspektis al Hepburn. La filmo daŭris preskaŭ ok horojn (en Usono ĝi estis mallongigita je unu horo); ĝin partoprenis miloj da geaktoroj kaj gekromuloj; sep jarojn daŭris ĝis fino de la filmado, rezulte de kio la geaktoroj okulfrape aĝas de sceno al sceno. Ĝi gajnisOskaron por plej bona fremdlingva filmo pro siaj aŭtentikeco kaj grandega skalo.[1]. Konsiderante inflacion, "Milito kaj paco" de Bondarĉuk restas la plej multekosta filmo en historio de monda kino (ĉ. 560 mln. da modernaj usonaj dolaroj).
En decembro1970, radiofonia elsendejo dePacifica Radio,WBAI diselsendis legadon de la tuta romano (laŭ la traduko de Dunnigan d 1968) legata de pli ol 140 famuloj kaj ordinaruloj.[2]Arkivigite je 2006-02-09 per la retarkivoWayback Machine
Sceneja adaptaĵo fare deHelen Edmundson eldoniĝis en1996 fare de Nick Hern Books, Londono. La teatraĵon oni unuafoje surscenigis en 1996 ĉe laRoyal National Theatre.
La libro, kaj ĝia konsiderinda paĝokvanto, jam fariĝas kultura ŝerco pri stereotipa grava libro kiu postulas eksterordinaran kvanton da tempo kaj de koncentriĝo por ĝin legi.
En la bildstrioPeanuts,Snoopy klopodas legi la romanon, sed laŭvorte, po nur unu vorto je tago. Li endisputiĝas kunWoodstock pri tiu ventkapa metodo.
En epizodo, "Home", de la televid-serio,Stargate Atlantis, Lt. Col.John Sheppard konfesas, ke li kunportis ekzempleron de la romano, ĉar li anticipis mision tiel longdaŭran, ke li ĝuos romanon, kies lego prenas longan tempon (kvankam li tiutempe atingis nur paĝon 17).