Internaciaj konvencioj reguligantaj traktadoj kun kaptitoj (nuntempe ĉefe la3-a ĝeneva konvencio el la12-a de aŭgusto1949) krom alia destinas, ke militkaptitoj ne devas estitorturataj nekmurdataj, kaj specifikas informojn, kiujn la kaptito estas devigita sciigi al malliberigantoj:nomo, dato de naskiĝo,rango kaj deĵornumero.
Kiel militkaptitoj oni konsideras personojn de tiuj ĉi kategorioj:
Anoj de regulaj armitaj fortoj inkluzive de almembrigitajmilicoj;
Personoj, kiuj ne estas armeaj personoj, sed ili estas agadaj por armitaj fortoj;
Loĝantaro de atakita regiono, kiu ekvidinte proksimiĝantan malamikon ekprenis armilon (levée en masse).
Ankaŭ ĉiujn ceterajn personojn, kiuj faris militagadojn, estas necese okaze de duboj konsideri kiel militkaptitojn, ĝis kiam apartenanta juĝo ne decidis pri ilia statuto. La militkaptitoj subiĝas al la potenco deŝtato, kiu militkaptis ilin, ne al personoj aŭ armeaj taĉmentoj, kiuj militkaptis ilin.
Bedaŭrinde okazis esceptoj, enHungario en fino de la2-a mondmilito laRuĝa Armeo havis kvantan ordonon, kiu ne sufiĉis el la hungarajsoldatoj, tial estis kaptitaj ankaŭ simplaj civiluloj.
Militprizono (ofte ankaŭ malliberejo por militprizonuloj) estas ejo por la enfermado de malamikaj luktintoj kaptitaj de militanta potenco dum militepoko.
Kaptitula interŝanĝo estas interkonsento inter oponanta flankoj en konflikto liberigi kaptitojn: militkaptitoj, spionoj, ostaĝoj, ktp. Foje, ankaŭ mortintaj korpoj estas interŝanĝitaj.