Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Milita stato en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Jaruzelski anoncas la en Pola Televido laMilitan staton en Pollando,Varsovio, 13an de decembro 1981

LaMilita stato en Pollando (militleĝo) estis enkondukita la 13-an de decembro1981 sur la tereno de la tutaPola Popola Respubliko dekrete de Ŝtata Konsilantaro el la 12-a de decembro1981 - voĉdonita ne unuanime kaj kun rompo de lakonstitucio - laŭ rekomendo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo (eksterkonstitucia provizora organo, fakte supera al konstitucia registaro) gvidata de generaloWojciech Jaruzelski.

La tankojT-55 sur la stratoj dum laMilita stato en Pollando
Surstrataj bataloj dum la lamilitleĝo (Milita stato en Pollando),Varsovio
Militistoj deWojciech Jaruzelski surstrate dum lamilitleĝo (Milita stato en Pollando),Varsovio
La monumento omaĝe la mortigitaj decembre 1981 ministoj de la Minejo "Wujek" enKatowice fare de lamilico kaj la taĉmento de militistoj deWojciech Jaruzelski

Aprobita de laPola Parlamento dekrete de la 25-a de januaro1982. Provizore paŭzigita la 31-an de decembro1982 kaj nuligita la 22-an de julio1983. La 16-an de marto 2011KonstituciaTribunalo konstatis ke la milita stato estispuĉo kaj tiesdekretoj ne estis laŭleĝaj rilate alinternacia juro kaj tiu de la Pola Popola Respubliko.

Enkonduko

[redakti |redakti fonton]

Por subpremiSolidarecon oni uzis 70 000 soldatojn, 30 000 civilajn funkciulojn, 3 000 soldatojn ĉelandlimoj, 9 000aŭtomobilojn, 1750tankojn, 1400 kirastajn veturilojn, 500 batalveturilojn deinfanterio. Al 129 industriaj fakoj eniris armitaj taĉmentoj demilico. Oni fermis landlimojn de la ŝtato kaj civilajn aviadilejojn, elŝaltistelefonojn, kio eĉ dum la germanaokupado ne okazis, kaj arestis 9862 personojn en 49 internigejoj.

Dum la realigo de la milita stato oni dokumentis 93murdojn , pli ol 1400 universitataj instruistoj estis maldungitaj kaj pli ol 1000 ĵurnalistoj.

Kalendaro

[redakti |redakti fonton]
  • la 13-a de decembro1981 (dimanĉo)

- enkonduko de la Milita stato en Pollando (militleĝo) surbaze de voĉdono de Ŝtata Konsilantaro, malgraŭ tio, ke la dekreto ankoraŭ ne estis publikigita

- ekfunkciigo (malleĝa al la konstitucio) de WRON (Armea Konsilantaro de Nacia Savo). La regadon transprenisarmeo.

- malliberigo de plimulto de la membroj de la Landa Komisiono deSolidareco. Oni kreis tutan reton de internigejoj kaj anoncis 10,132 decidojn pri internigo kontraŭ 9,736 personoj.

- ĉesigo de instruado en lernejoj kaj altlernejoj

- rompo de telefona interligiteco

- enkonduko deelirblokado

- misuzo de la prediko deprimasoJózef Glemp, kiu kondamnis la militan staton kaj apelaciis por paco, kion komunisma registaro parte plurfoje utiligis en radio.

  • la 14-a de decembro 1981 (lundo) – la unua labortago dum la milita stato

- Solidareco komencas aranĝistrikojn (la unua ekstrikis Establo de Elektronikaj KomponaĵojUnitech enBiałogard). Armeo sieĝis la Ŝipfarejon enGdansko

  • la 15-a de decembro

- subpremo de la minejoManifest Lipcowy

  • la 16-a de decembro

- subpremo de la minejoWujek. 9 ministoj pafmortigitaj kaj 21 vunditaj

- subpremo de Renoviga Ŝipfarejo en Gdansko. Kelkhora manifestacio kaj stratbataloj.

  • la 21-a de decembro 1981

- la pola ambasadoro enUsonoRomuald Spasowski petas politikanazilon. Milita juĝo kontumace kondamnas lin poste almortpuno.

  • la 23-a de decembro 1981

- Usono enkondukas ekonomiajn sankciojn kontraŭ Pollando.

  • la 28-a de decembro 1981

- La pola ambasadoro enJapanioZdzisław Rurarz petas politikan azilon en Usono. Kontumace kondamnita poste al mortpuno.

- Malpermeso por 9 jaroj montri filmon de Ryszard BugajskiJuĝa demandado, priskribanta realon de la polastalinismo.

  • la 4-a de januaro1982

- reveno de infanoj al lernejoj

  • la 6-a de januaro 1982

- malfondo de la Sendependa Asocio de Studentoj

  • la 10-a de januaro 1982

- reapero de telefonaj ligoj en urboj

  • la 30-a de januaro

-Tago de Solidareco kun Pollando celebrata en multaj eksterlandaj urboj

  • la 1-a de februaro 1982

- altigo de prezoj

  • la 3-a de februaro 1982

- Juĝo de Militista Mararmeo enGdynia prijuĝis la plej altajn verdiktojn dum la milita stato – Ewa Kubasiewicz el Mara Altlernejo kondamnita al 10-jara malliberigo

  • la 5-a de februaro 1982

- komenciĝis – unue enŚwidnik kaj poste en aliaj urboj – promenmanifestacioj (amasa surtrotuara promenado dum disvidigo de televid-ĵurnalo je la 19-a kaj duono)

  • la 8-a de februaro 1982

- rekomenco de lekcioj en altlernejoj

  • la 11-a de februaro 1982

- por kontraŭbatali promenadajn manifestaciojn oni enkondukis elirblokadon ekde la 19-a kaj duono

- enVarsovio aperisTygodnik Mazowsze (SemajnrevuoMazovio)

  • la 13-a de februaro 1982

- en la internigejo en Wierzchowice Pomorskie oni ekbatis 45 malliberulojn

  • la 23-a de februaro 1982

- la mortigo de policano Zdzisław Karos

  • la 27-a de februaro 1982

- retiro flanke de la produktisto Film Polski – kadre de konkurado priOskar-premio – de la filmoHomo el fero deAndrzej Wajda

  • la 1-a de marto 1982

- ĉesigo de vojaĝlimigoj en la tuta Pollando

  • la 17-a de marto 1982

- enKatowice ekfunkciisEpiskopa Komitato de Helpo al Malliberigitoj kaj Internigitoj

  • la 20-a de marto 1982

- malfondo de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj kaj kreo de marioneta Asocio de Ĵurnalistoj dePola Popola Respubliko

  • la 1-a de aprilo

-Zdzisław Najder fariĝas direktoro de la pola disaŭdigejoRadio Libera Eŭropo

  • la 12-a de aprilo

- En Varsovio komencis disaŭdigiRadio Solidareco, gvidata deZbigniew Romaszewski

  • la 22-a de aprilo

- kreiĝas Provizora Kunordiga Komisiono deSolidareco

  • la 3-a de majo

- kontraŭregistaraj manifestacioj enVarsovio,Gdansko,Krakovo kaj aliaj kvin urboj. La nombro de manifestantoj en la ĉefurbo superis 20,000 homojn; pro enmiksiĝo demilico korpovundetaj fariĝis 71 personoj

  • la 20-a de julio 1982

- laŭ iniciato dePola Unuiĝinta Laborista Partio ekestis organizaĵo PRON (Patriota Movado de Nacia Renaskiĝo)

  • la 22-a de Julio 1982

- okaze de la komunista Festo de Renaskiĝo de Pollando oni liberigis konsiderindan nombron de internigitoj

  • la 31-a de aŭgusto 1982

- manifestado en la tuta lando en la datreveno de la aŭgustaj interkonsentoj

- 3 manifestantoj mortigitaj fare de milico enLubin

  • la 13-a de oktobro 1982

- maltrankvilo en Nowa Huta apud Krakovo; funkciulo de Sekureca Servo mortige pafis manifestantan dudekjarulon Bogdan Włosik

  • la 11-a de novembro 1982

- komunisma registaro liberigis el internigejoLech Wałęsa

  • la 31-a de decembro

- portempa paŭzigo de la milita stato

  • la 14-a de majo1983

- milicanoj murdis en varsovia komisarejoGrzegorz Przemyk, abiturienton de mezlernejo kaj junan poeton

  • la 19-a de majo 1983

- enterigo de Grzegorz Przemyk

  • la 16-23-an de junio 1983

- la dua pilgrimo al Pollando de la papoJohano Paŭlo la 2-a

  • la 22-a de julio 1983

- abolicio de la milita stato

- malfondo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo

- malfondo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo

Reprezalioj

[redakti |redakti fonton]

Dum la unua semajno de la milita stato en malliberejoj kaj internigejoj ektroviĝis ĉirkaŭ 5000 personoj. Entute, oni internigis ĉirkaŭ 10 000 en 49 izolejoj en la tutaPollando. Ili estis ĉefe gvidantoj de Sendependa AŭtonomecaSindikato"Solidarność",spertuloj kaj ligitaj kun ĝi intelektuloj (i.a. dum la ondo de arestadoj oni fermis daŭrantan enVarsovio Kongreson de la Pola Kulturo) kaj agantoj de demokrataopozicio. Al 4000 personoj, ĉefe gvidantoj kaj partoprenantoj de la strikoj kaj protestoj, jam la 24-an de decembro1981 oni prezentis prokurorajn akuzojn kaj kondamnis al puno de karcero. La plej altan verdikton ricevis bibliotekistino Ewa Kubasiewicz, kondamnita de la Juĝo de Mararmeo al 10 jaroj de malliberiĝo pro organizado de striko en Supera Marlernejo enGdynia. Ĝis 7 jaroj de kancero oni kondamnis 4 gvidantojn de laKonfederacio de Sendependa Pollando, kies proceso komenciĝis antaŭ la 13-a de decembro. Ĝenerala praktiko estis maldungo de solidarecaj agantoj kaj devigo al elmigrado el la lando, kiun forlasis pli ol 800 milpoloj.

La 28-an de decembro, post likvido de la lastaj strikoj enminejo "Piast", oni maldungis 2000 laboristojn. La 31-an de aŭgusto 1982, dum protestoj okaze de la dua datreveno de laaŭgustaj interkonsentoj, en 34 vojevodioj oni arestis pli ol 5000 personojn – 3000 estis akuzitaj kaj 126 juĝitaj. 800 ĵurnalistojn oni forĵetis de la laboro. Kelkaj gazetoj estis likviditaj, kiel "Kultura" aŭ "Czas". Oni punisorganizaĵojn de studentoj, verkistoj kaj artistoj, kiuj ne volis subordiĝi. La 5-an de januaro 1982 estis malfondita Sendependa Asocio de Studentoj (multaj membroj arestitaj), la 20-an de marto 1982 oni likvidis Asocion de PolajĴurnalistoj, en 1983 Asocion de PolajArtistoj Plastikistoj, Asocion de PolajLiteraturistoj kaj estraron de polaPEN Klubo. Reprezalioj kontraŭ intelektuloj, manko de materiaj perspektivoj kaj politika libereco kaŭzis elmigradon de miloj dasciencistoj,kuracistoj,inĝenieroj. Entuteelmigris ĉirkaŭ unu miliono depoloj.

En 2006Instituto pri Nacia Memoro pritaksis nombron de mortaj viktimoj de la milita stato (ekde la 13-a de decembro 1981 ĝis la 22-a de julio 1983), kiuj estis mortigitaj dum strikoj kaj manifestacioj je 56 personoj. Tuta nombro de la viktimoj en la jaroj 1981-1989 egalas al ne malpli ol 91 personoj, kion fiksis esplorantakrimojn de la milita stato Eksterordinara Parlamenta Komisiono en la jaroj 1989-1991. Oni tamen ne klarigis ĉirkaŭ 90 kazojn de sekretaj politikajmurdoj faritajn antaŭ kaj post 1989 kiel ekzemple kaze de lernantoEmil Barchański, pastrojStefan Niedzielak,Jerzy Popiełuszko kajStanisław Suchowolec aŭ sciencistoj kielJan Strzelecki.

Akuzo de 2007 kontraŭ organizantoj de la milita stato

[redakti |redakti fonton]

La 17-an de aprilo 2007Instituto pri Nacia Memoro finis plurjaran enketadon kontraŭ organizantoj de la milita stato –Wojciech Jaruzelski kajCzesław Kiszczak (entute kontraŭ 9 personoj). Wojciech Jaruzelski estis de IPN akuzita prikomunista krimo konsistanta en gvidado de "krimeca asocio kun armita karaktero, celanta farikrimojn", kaj ankaŭ pri instigo de la membroj de tiutempa Ŝtata Konsilantaro al enkonduko de dekretoj pri la milita stato malgraŭ validaKonstitucio.

Akto de akuzo estis la 14-an de majo 2008 redonita pro "esencaj enketo-mankoj". Juĝistino opiniis, ke IPN ne plenumis "tipajn enketo-procedojn", opinioj de spertuloj estas "neplenaj, neaktualaj kaj kontraŭstaraj", kaj ankaŭ "disirantaj koncerne minacon de interveno deSovetunio". La Juĝejo rekomendis i.a. establon de aro de kompetentajhistoriistoj, opiniante, ke IPN tion ne faris.

Memorigado

[redakti |redakti fonton]

2016: EnVarsovio de la noktomeza koncertoOni forŝiris al ni korojn, sed ni ne fordonos la animon komenciĝis memorigado de la milita stato - pri kiu fondinto deSolidareco Batalanta senatanoKornel Morawiecki diris, ke ĝi estisperfido de polaj generaloj kontraŭ laaŭgustaj interkonsentoj - kaj daŭros ĝis vespera bruligo de kandeloj memore al 122 viktimoj kaj hazardaj atestantoj, ofte murdataj de nekonataj kaŭzintoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Antoni Dudek:Stan wojenny w Polsce 1981-1983 (Milita stato en Pollando 1981-1983), Warszawa:Instytut Pamięci Narodowej. Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu (Komisiono pri Persekutado de Krimo Kontraŭ Pola Nacio), 2003.ISBN 83-89078-22-8
  • Jan Skórzyński, Marek Pernal,Gdy niemożliwe stało się możliwe. Kalendarium Solidarności 1980-89 (Kiam neebla iĝis ebla. Kalendaro de Solidareco 1980-89), Świat Książki, Warszawa 2005, p. 288ISBN 83-247-0114-1
  • Ofiary stanu wojennego (Viktimoj de la milita stato),katalogo deekspozicio, Warszawa 2007, IPN (Instituto pri Nacia Memoro - Postkur-Komisiono deKrimoj Kontraŭ Pola Nacio)
  • Tadeusz Ruzikowski: Stan wojenny w Warszawie i województwie stołecznym 1981-1983 (Milita stato enVarsovio kaj la ĉefurbavojevodio 1981-1983), Warszawa: Instytut Pamięci Narodowej. Komisja Ścigania Zbrodni przeciwko Narodowi Polskiemu, 2009.ISBN 978-83-7629-089-8
  • Antoni Dudek kaj Krzysztof Madej:Stan wojenny w Polsce. Stan badań (Milita stato en Pollando. Etapo de esploroj);[1]Arkivigite je 2008-07-06 per la retarkivoWayback Machine (interreta publikaĵo).
  • Leopold Labedz,Poland Under Jaruzelski: A Comprehensive Sourcebook on Poland During and After Martial Law
  • George Sanford,Military Rule in Poland: The Rebuilding of Communist Power, 1981-1983
  • Wojciech Polak, Sylwia Galij-Skarbińska, Michał Damazyn,Nikczemność i honor. Stan wojenny w stu odsłonach (Fieco kajhonoro. Milita stato en cent malkovroj), Biały Kruk, p. 584

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Milita_stato_en_Pollando&oldid=9006837"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp