Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar la teksto bezonas ĝeneralan lingvan revizion, ekzemple duonfrazoj kiel "irigaciaj kanaloj kaj Navigli (navigeblaj) estis konstruitaj enrespublika epoko porsenmarĉigo kajsanigo de la teritorio" estas dubindaj. Navigli estas itala substantivo naviglio en pluralo, "navigeblaj" evidente tute ne estas substantivo. Eble la farinto celis esprimi "irigaciaj kanaletoj kaj navigeblaj kanaloj" kaj volis eviti ripeton de la vorto kanalo, sed tiu ideo ne tuj kompreneblas - jen nur unu ekzemplo el multaj iom miskomprenigaj. Kaj fakte ĉe ĉiu ruĝa ligilo metita en julio 2011 necesus revizio ĉu ĝi ankoraŭ pravigeblas pli ol 13 jarojn post la metado, aŭ ĉu eblus ĉirkaŭvoji ruĝan ligilon kiu ankoraŭ estos ruĝa post pliaj 13 aŭ 30 jaroj. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en Lombardio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidula artikolonMilano (apartigilo).
Ĝi estas la dua komunumo plej loĝata, postRomo kaj ĝi estas la centro de laplej vasta urba areo de Italio kaj ankaŭ unu el la plej loĝataj urboj deEŭropo[1].
Fondita deInsubroj dum la komenco de la6-a jarcento a.K.[2], ĝi estis konkerita deromianoj dum223 a.K. kaj ĝi estis nomatalatinlingveMediolanum; iom post iom ĝia graveco kreskis ĝis kiam ĝi iĝis unu el la imperiaj sidejoj de laOkcident-Romia Imperio. Dum la historio ĝi iĝis ĉefurbo, kaj ankaŭ ĉefa politika kaj kultura centro, de laDuklando de Milano dum laRenesanco kaj ĉefurbo de laItala reĝlando dum la napoleona periodo. Kulture, Milano estas ekde la19-a jarcento la plej granda itala centro por la eldonindustrio, kaj por la libroj kaj la tekstoj kaj por la informado, kaj ĝi estas ĉe la supro de la ĉeno de la muziko, danke alScala kaj danke al la longaopera tradicio.
Ĝi iĝis la "ekonomia ĉefurbo de Italio" dum laindustria revolucio, kiu okazis en Eŭropo dum la dua duono de la19-a jarcento, kreante kune kunTorino kajĜenovo la "industrian triangulon". Ekde nun kaj pleje ekdepostmilito, ĝiurbaniziĝis pro la kresko de industrioj, kiu okazis en apudaj urboj, kaj pro tio ĝi iĝis ĉefa celo dum laenlanda migrado.
Kiam en Milano oni navigis: la papero por la "Corriere" alvenis per boatego.
La urbo situas sur unika tipologio deroko, de rivera-glacia origino kun karbonata cemento, komune al tutaPada Ebenaĵo. La ĉefa eco estas, ke ĝi facilekarsteblas. Tia roko troveblas en plejfreŝaj riveraj sedimentoj (kvaternaro) aŭ ĝi videblas laŭ la ĉefaj riveroj, konstituante konglomeraĵojn, kiuj en Lombardio estas konataj kiel "ŝtipoj" (ceppi)[4].
Milano okupas areon da 183,77 km² okcidente de Lombardio, 25 km oriente de la riveroTiĉino, 25 km okcidente deAdda, 35 km norde dePado kaj 50 km sude de lalago de Como, laŭ la tiel nomata "linio de lareelfluejoj" (linea delle risorgive), kie estas renkontopunkto, subtere, inter geologiaj stratoj kun malsama permeableco, tiel ke ĝi permesas al profundaj akvoj surface aperi[5].
En ĉi tiu zono, la tero deklivas nord-okcidente sud-orienten mezurante,surmara nivelo, inter 147 kaj 102 m, kunmezvaloro de 122 msmn[6].La "eta monteto" de lakastelo de Sforza rompas ĉi tiun homogenon, mezurante 124 smn kaj elstariĝante preskaŭ 3 m sur la ĉirkaŭa teritorio. Eksklude destratigrafiaj datumoj (konsiderante nur, ke la geologia tereno troviĝas 2–5 m. sub la strata mantelo), laŭ la datumalprenoj faritaj de Poggi en1911 la zono, kiu korespondas al laRomia urbo troviĝis inter 118,71 (vojo Torino) kaj 121,26 (vojo Monte di Pietà) msmn; laurbo en 1155 (ĉirkaŭbaraĵo de la Navigli) troviĝis inter 118,61 (vojo Della Signora) kaj 121,80 (vojo Solferino) msmn; la urbo deBastioni (1549) troviĝis inter 124 (Bastioni de Porta Volta) kaj 114 (Bastioni de Porta Romana) msmn; laekstera ĉirkaŭstrato troviĝas inter 127,68 (strato de la Simonetta) kaj 109,40 (placo Lodi) msmn.
Laŭ ĉi tiu datumalpreno, laakvostratumoj mezuris (en1911) de maksimumo de 124 msmn en Vojo Simonetta al minimumo de 107 en Korso Lodi, kunmediano de 115 msmn, al kiu korespondas pligranda profundo ol ĉirkaŭaj zonoj. Tia datumo povas ŝajni banala sed necesas konsideri ĝin sub la nocioj de laromiakonstruinĝenieriko kaj enkadrigi ĝin en lacenturiigado de la teritorio. La romia urbanizado interesiĝis plialta nord-nordorienta zono, kie la akvo estis plibone ekspluatita[7]. Multnombrajirigaciaj kanaloj kajnavigeblaj estis konstruitaj enrespublika epoko porsenmarĉigo kajsanigo de la teritorio, por la funkciigo kaj la defendo de la loĝantaro kaj la transporto de la personoj kaj de la aferoj,por mezaj kaj longaj distancoj. Ĉi tiu grava kaj antaŭtempa interveno, kune kun la jamekzistanta marĉa reĝimo, ne permesas la valuton de la origina pasado de la konataj akvofluaĵoj, kielLambro oriente,Olono,Seveso kajNirone norde,Vettabia kaj laSuda Lambro sude[8].Aktuale la plejgranda parto de ĉi tiuj akvofluaĵoj, mediaj kaj ne, troviĝas sub la strata mantelo, entute pot 370 km[9]. Surface fluas Lambro, laŭ la orienta periferio,Granda Naviglio kajPavia Naviglio, la unua enirante kaj la alia elirante de la doko de porta Ticinese,Martesana, de Cascina Gobba[10] al laCassina de' pomm, la Vettabbia, deMorivione, kaj la suda Lambro, de placo de la Militoj, sen nombri la multnombrajrojoj[11]. La sistemo ne estas aktuale navigebla sed ĝi neŝanĝite konservas sian irigacian potencialon.
Krom ĉi tiuj gravaj akvofluaĵoj, en Milano historie konverĝas regione, nacie kaj internacie gravajn komunikajn vojojn. Unue necesas konsideri laromian strataron, lavia Aemilia unue, kreita en-187 por ligi laAdriatikon kun lasubapeninaj establiĝoj, kaj plilongigita dumAŭgusta epoko ĝis Mediolanum kajAugusta Praetoria.Tia profitodona loko enege fruktopova ebenaĵo ege influis la historio de la urbo kaj ĝia rolo kun la Itala nacio kaj kun aliajtransalpaj ŝtatoj.La surfaco kiu okupas aktuale Milanon estas pligranda ol kelkajEŭropaj urboj kielParizo,Amsterdamo,Bruselo kajDublino. La loĝa kontinuo etendis sin preter la administraj limoj, tiel kreante kun najbaraj komunumoj sola kunurbiĝo. Grava pligrandigo de la teritorio okazis inter1928 kaj1932 kun la aldono de la najbara komunumoCorpi Santi ("Sanktaj Korpoj") kaj de aliaj malpli grandaj komunumoj, kiuj nun estas kvartaloj de la urbo.
Milano aktuale estas dividita en naŭ zonojn, nomataj "distriktaj municipoj" (municipi circoscrizionali), kun kutime administra kaj konsultiĝa povoj[12].
Dum bona veterkondiĉo videblas el Milano kelkaj el la plej altaj pintoj deAlpoj, kiel laDom
Laŭ laKlimata klasifiko de Köppen, Milano estas urbo klasita kiel de humida subtropika klimato. En kontrasto kun plej parto deItalio, kiu havas mediteranean klimaton, Milano estas pli de kontinenta klimato kaj tiele vintroj en Milano estas humidaj kaj malvarmaj dum someroj estas varmaj kaj kun kutima sultro. La mezaveraĝaj temperaturoj estas inter -3/+6°C dumjanuaro kaj de +15/+28°C enjulio. Kiel ĉe ĉiu urbo, la temperaturoj estas pli varmaj en la centro ol en la ĉirkaŭaĵoj, ĉefe dumnokte kaj ĉefe vintre.
Estas komuna laneĝo vintre, kvankam iom post iom dum la lastaj du jardekoj malpliiĝas ties kvanto kaj ofto. La historia averaĝo en la areo de Milano estas inter 35 kaj 45 cm, sed januare de1985 neĝis inter 80 kaj 100 cm. La humideco estas sufiĉe alta dum la jaro kaj lajara pluvo estas de 1000 mm proksimume mezaveraĝe.Nebulo oftas en la Pada Ebenaĵo ĉar malmultas la ventoj, sed forigo de rizkampoj sude, urba varmigado kaj redukto depoluado malpliigis tiun fenomenon lastatempe.
Milano (Mediolanum) estas fondita de la kelta popolo de la Insubroj, tribo eble aŭtoktona, kiu estis parto de la kulturo de Golasecca dum prahistoria epoko. La fondo okazas laŭ la tradicio transrakontita en la rakonto deTito Livio kaj reprenita dum mezepoka epoko de Bonvesin de la Riva en “De Magnalibus urbi Mediolani”, ĉirkaŭ la 600 a.K. de lagaŭloBelloveso, nevo de la reĝo de la Gaŭloj Biturigi, kiu setlis en la mezo de laPada Ebenaĵo ("medolanum" povus signifi "en la mezo de la ebenaĵo"), venkinta la antaŭajn etruskajn popolojn.
Post esti la plej grava el la urboj de la Gaŭloj Insubroj, en 222 a.K. ĝi estis konkerita de la Romianoj, sekve de akra sieĝo, fare de la romiaj konsuloj Kneo Kornelio Scipiono Kalvo kaj Marko Klaŭdio Marcelo; la konkero estis kontraŭstarita de la invado deHanibalo kun kiu la loka popolo alianciĝis. Nur dum la fruaj jaroj de la 2-a jarcento a.K. la Insubroj kaj la Boi sin submetis al la romia regado.
La legendo rakontas, ke je la alveno de la Romianoj, la Insubroj elprenis la orajn insignojn, kiuj estis en la templo de Belisama (por Cezaro, la templo de Minerva), por ilin eldanĝerigi, en monto.
La armea, politika kaj ekonomia graveco permesis la tiaman Milanon ricevi la municipan titolon kaj poste de imperia kolonio, ĝis ĝi iĝis ĉefurbo de la provinco de Emilio kaj Ligurio kaj sidejo de imperia oficiro.
Kresko de la armea graveco postvenis la politikan agnoskon, kaj en la286 Milano iĝis imperia sidejo post la subdivido de la Imperio enOkcident-Romia Imperio kajOrient-Romia Imperio fare deDiokleciano kaj Milano iĝis rezidejo deMaksimiano, ĉefo de laRomia Imperio de Okcidento. En Milano, en la313Konstantino interkonsentas kun Licinio por akcepti, per laEdikto de Milano, la praktikadon de la kristana kulto, do komencinte la konstruadon de kelkajbazilikoj. Dum la periodo de la EpiskopoAmbrozio kaj de la imperiestro Teodosio la 1-a, Milano iĝis la plej influa centro de la Eklezio de Okcidento (ĉi tieSankta Aŭgusteno estas konvertita al lakristanismo en la386 kaj ricevis la bapton la sekvan jaron). Milano restis ĉefurbo de la Imperio ĝis402 kiamRavenna iĝis la nova ĉefurbo.
Milano spektis poste la konatajn eventojn de la malkomponiĝo de la Romia Imperio. Al la disfalo de la socio malfru-antikva kaj al la sekva demografia krizo, kontrastis unua establiĝo de ĝermana popolo: tiu de la Orientaj Gotoj (Ostrogotoj) de Teodoriko (kvina jarcento P.K.). La necerta politika situacio kaŭzis tamen al la urbo plurajn vundojn: de la Burgunda invado (de la 489 al la 494) al la fortaj disrabadoj de la Gota Milito. En la sesa jarcento, kun la alveno de la Longobardoj en la Pada Ebenaĵo unua impulso al la releviĝo estiĝi. De la eniro en la urbon de la Reĝo Albonio en la 569 la repopolado de la urbaj kaj rura centroj alprenis altajn ritmojn, doninte al la teritorio tre ĝermanan aspekton. De la novaj dominantoj, la Alta Italio prenis la nomon Langbard (de kie derivis la termino Lombardio) kaj Milano, kun Pavia, iĝis la ĉefa centro de la nova Reĝolando. La graveco de la urbo poste estas konfirmita de la sekva regado de la Frankoj: Milano estis la sidejo de imperia grafo kaj de influa Episkopo.
Post la periodo de la Ostrogotoj kaj de la Longobardoj, en la naŭa jarcento la urbo reakiris kreskantan gravecon kaj sendependecon de la Sankta Romia Imperio. Detruita en la aprilo de la 1162 de Ruĝbarbulo, Milano renaskiĝis post la venko de la Lombarda Liga en la batalo de Legnano en la 29 majo 1176.
Laduklando de Milano estis historia teritorio de laSankta Romia Imperio, ĉirkaŭ la urbo Milano, situanta en la nordo de hodiaŭa Italio. Ĝi estis kreita en1395, kiam ĝi havis dudek ses urbojn kaj la vastan kamparan areon de la meza Pada Ebenaĵo oriente de la montetoj de Montferrat.
En la tarda mezepoko Milano vidis la lukton de la familio Della Torre kaj Visconti por la posedo de la urbo kun la superregado de ĉi lasta. En ĉi periodo sinsekvis la jenaj ĉefepiskopoj, kelkaj de signifa graveco por la urbo: Carlo I di Forlì (1457-1461); Stefano dei conti Nardini di Forlì (1461-1484); Giovanni IV Arcimboldi (1484-1488) kaj Guido Antonio Arcimboldi (1488-1497); Ottaviano Arcimboldi (1497); Ippolito I d'Este (1497-1519); Ippolito II d'Este (1519-1550).
Post periodo de ekspansio en la norda Italio dum la dekkvina jarcento, en la komenco de la deksesa jarcento Milano estas konkerita de Francio, poste de Hispanio kaj en la dekoka jarcento de Aŭstrio. De la 1796 ĝis la 1799 ĝi estis ĉefurbo de la Cisalpa Republiko, de la 1802 ĝis la 1805 ĉefurbo de la Itala Respubliko kaj de la 1805 ĝis la 1814 ĉefurbo de la Itala Reĝolando (Napoleona).
Post la napoleona periodo, Milano reiĝisaŭstria kun la Lombarda-Venecia Reĝlando. En la1859, post la dua milito por sendependeco ĝi estis parto de la Reĝolando de Sardino kaj de 1861 de la Itala Reĝolando.
La 1-an de januaro 1930, estis inaŭgurita la Centralo de la Lakto, dum la 23 majo la Planedejo, kaj la 28 oktobro la Akvoflughaveno, kies konstruado komenciĝis en la 1928.
La 18-an de aprilo de la 2002 la urbo estas frapita krude de la akcidento ĉe la ĈielskrapantoPirelli, kie malgranda r turisma aviadilo kraŝis disrabinte kompletan areon de la regiona palaco kaj mortiginte du oficistojn kiuj laboris en la dudeksesa etaĝo.
La deziro de restabiliĝo post granda timego (konsiderinte la proksimecon de la 11 septembro) kontribuis al renaskiĝo de la “Pirellone” (kiel ĝi estas ameme nomata far ĉiuj lombardoianoj), dank’al rekorda restaŭrado, kiu permesis en nur jaro ĝin revenigi ĝin al la iama brilo.
Lablazono (kaj laflago) de la komunumo de Milano konsistas el arĝentoblanka spaco, kie aperas ruĝa kruco; la blazono estas superigata dekrono kaj subigata de duobla branĉo kaj delaŭro kaj dekverko, ligataj kune detrikolora laĉo.
Ŝajne naskiĝis komence de la11-a jarcento de la kunfandiĝo de la flago de la nobelularo, ruĝa, kun tiu de la popolo, blanka.
En1167, post la ĵuro dePontida, la ĉefaj urboj de la norda Italio formis la union nomitanLega Lombarda, cele lukti kontraŭImperiestro kaj konkeri la sendependecon. LaLega adoptis kiel simbolon la blazonon de Milano. En 1176, en labatalo de Legnano, la blazono flirtiĝis surĉaro. De tiam la milana blazono iĝissimbolo de aŭtoritato kaj memstaro, kaj multaj urboj de la Norda Italio adoptis ĝin.
Aliaj simboloj de Milano estas:
bazilisko (en italabiscione, en milanala bissa) manĝanta homon aŭ knabon (aŭ pli verŝajne, temas pri knabo kiu naskiĝas el la buŝo de la bazilisko), estis simbolo de la familioVisconti kaj iel iĝis simbolo de la urbo de Milano. La bazilisko simbolaspovon kajeternecon de la familio, sed ankaŭ estas simbolo de malbono, kvankam ne enheraldiko laŭ tiu motivo. La blazonon prenis la marko deAlfa Romeo, kaj krome "la bissa" estas unu de la simboloj de laInter, fama teamo de futbalo milana, kaj de la socioFininvest, fondita en1978 deSilvio Berlusconi. En tiu blazono la bazilisko, sen sia karaktero de "malica", portas enbuŝe floron.
Aliasimbolo de la urbo estas animalo devena ellegendo pri ties fondiĝo. Oni konsideris, ke la etimologio de la nomo de Milano devenus el la latinain medio lanum, sed dua hipotezo devenigas ĝin el iuscrofa semilanuta (duonlaneca porkino, en latinamediolanum) kiun la mita fondinto de la urbo - lakeltaBelloveso- estus vidinta sonĝe (inspirata de la diino Belisama) kaj en tiu loko li fondis sian urbon. Lascrofa semilanuta estas ankoraŭ videbla ĉe kapitelo de la Palacodella Ragione aŭBroletto deplaco Mercanti.
La tiel nomata "Madonnina" (Sinjorineto), statuo el oro lokita sur la plej alta nadlo de lakatedralo, reprezentanta laDipatrinon, nome la patrino deKristo.
LaKatedralo de Milano, simbolo de Milano, estas la ĉefa monumento de la urbo, situanta en la centro de la urbo en la samnoma placo. Ĝi estas la kvara preĝejo en Eŭropo laŭ areo. Ĝi estas la plej grava preĝejo de la ĉefdiocezo de Milano. Danke al 11.700 m² de areo kaj 440.000 m³ de volumeno, ĝi estas la plej granda preĝejo en Italio. Aliaj menciindaj urbaj kristanaj preĝejoj estas laBaziliko de Sankta Laŭrenco de Milano kaj laBaziliko de Sankta Bàbila.
La urbo enhavas totalon de 1.308.735 loĝantojn kaj laurba areo ĉirkaŭ 4.280.820 loĝantojn, en metropolita areo de ĉirkaŭ el 4 milionoj al 7.400.000, depende de la konsidero de kio estas tiaurba areo, kaj tiel estante ĉu la dua areo en Italio, postRomo, aŭ eĉ la unua. Je 2006, la Italia nacia instituto de statistiko ISTAT ĉirkaŭis je 292,204 la eksterlande naskitajn emmigrintoj en la Urba Areo, tio estas ĉirkaŭ 9% de la totala populacio.
Ĝi estas konsiderata de kelkaj kiel la ekonomia ĉefurbo deItalio. Ne hazarde, Milano estas unu de la ĉefaj komercaj kaj financaj centroj kaj unu de la plej riĉaj urboj de la Eŭropa Unio, kaj sidejo de laBorso de Italio. Krome, laFoiro de Milano estas konsiderata la plej grava deItalio kaj unu de la ĉefaj de la mondo.
Je la31-a de decembro de2007 la eksterlandanoj loĝantaj en Milano havantaj laŭleĝan regulan permeson estis 184.701[13], kio estas 5,8 % de la totalo de la loĝantoj en Italio[13] kaj 14,3 % de la milana populacio[13].
La ŝtatoj kun plej alta nombro de loĝantoj en Milano estas:
La Komunumo de Milano havas surfacon relative malgrandan kaj preskaŭ komplete urbostrukturan, kunloĝdenso iom malpli granda ol tiu deNapolo. La vera kaj propra urbo, la urba kontinuaĵo de konstruaĵoj, placoj, rezidejoj, fabrikoj kaj aldonaj servoj de multe transpasas la komunumajn limojn, pleje al nordo kaj al oriento por multaj kilometroj. Urba areo de la komunumo apudas je du trionoj de ĝia konturo la Komunumon de Milano, do kreante unusolan urbon komponitan el dekoj de municipoj, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3,9 milionoj de loĝantoj. Ĝi estas la vera kaj propra urbo, kiu havas tamen surfacon pli malgrandan olRomo, sed kun preskaŭ la sama nombro de loĝantoj. En la lastaj jaroj oni komencis identigi la Urban Areon kiu gravitas ĉirkaŭ la Granda Milano, de 4,5 milionoj de loĝantoj (datenoj UN).
La naŭ kvartaldistriktoj de Milano.
Per la noktaj satelitaj filmadoj, kaj la studoj pri la pendola trafiko oni obtenas Areon Metropolan de Milano, kiu estas larĝa ĉirkaŭ 70 kilometrojn de okcidento ĝis oriento kaj alta pli ol 65 kilometrojn de nordo ĝis sudo, deirante do deNovara enPiemonto kaj alvenante al pli postaBergamo; en la alia direkto deirante deLugano enSvisio (do ankaŭ transnacia) malsuprenirante ĝis Sudo ĝisPavio kajLodi. Ĉi areo metropola enprenas ankaŭ la urbojn de Varese, Como, Lecco, Bergamo kaj superas larĝe la 6,5 milionojn de loĝantoj, en surfaco relative malgranda kaj de granda loĝdenso, ankaŭ sen konsideri ke, kiel en multaj eŭropaj urboj, en ĝia interno estas centoj de Km² da regionaj parkoj. Aliaj studoj plivastigas eĉ ĉi egan areon metropolan, utiligante kiel termo de difino tiujn utiligatajn enUsono (lando kie naskiĝis la areoj metropolaj kaj ĝiaj administra kaj gvida organismoj) kaj en Francio por la industriaj areoj. Do oni obtenus megalopolon de pli ol 8,5 milionoj da loĝantoj, kiu entenus ankaŭ la urbojn de Brescia, Piacenza, Crema, Verbania kaj Vercelli.
El tio rezultas ke la metropola areo de Milano koincidas kun la provinca teritorio kaj havas la saman loĝantnombron, malgraŭ ke la teritorio de laProvinco de Milano estus, efektive, la urbo de Milano kaj ke ĝia metropola areo estus dekduo da fojoj pli vasta ol la oficiala urbo kaj havus preskaŭ kvaroble da loĝantoj.
Zono
Areo (km2)
Loĝantoj
Denso (loĝ/km2)
Subdividoj
Zono 1
Centro Storico (Historia centro)
9.67
107,087
11,074
Centro Storico,Piazza del Duomo, Porta Tenaglia, Porta Sempione / Arco della Pace, Chinatown, Giardini Pubblici, piazza della Repubblica, largo della Crocetta, via della Guastalla, Basilica di Sant'Ambrogio, San Vittore, Parco delle Basiliche, Carrobbio
Zono 2
Stazione Centrale (Centra stacio), Gorla, Turro, Precotto, Greco, Crescenzago
12.58
163,932
13,031
Porta Nuova, Centrale, Ponte Seveso, Loreto, Maggiolina, Villaggio dei Giornalisti, Greco, Gorla, Turro, Precotto, Padova, Crescenzago, Adriano, Breda, Cassina di Pomm
Zono 3
Porta Venezia, Città Studi, Lambrate
14.23
153,470
10,785
Porta Venezia, Porta Monforte, Città Studi, Lambrate, Parco Lambro, Ortica, Quartiere Feltre, Casoretto, via Corelli, Rottole, Cimiano, via Carnia, Naviglio della Martesana
Zono 4
Porta Vittoria, Porta Romana, Forlanini, Monlué, Rogoredo
20.95
169,051
8,069
Porta Vittoria, Porta Romana, piazzale Libia, Cavriano, Calvairate, Monlué, Taliedo, La Trecca, Porto, Gamboloita, Nosedo, piazzale Corvetto, Rogoredo, Santa Giulia, Morsenchio, Forlanini, viale Omero, San Luigi, Ponte Lambro
Zono 5
Porta Ticinese, Porta Lodovica, Vigentino, Chiaravalle, Gratosoglio
29.87
134,016
4,487
Porta Ticinese, Porta Lodovica, Vigentino, Chiaravalle, Gratosoglio, Porta Vigentina, Conchetta, parco Ravizza, piazza Ohm, via Ripamonti, Vigentino, viale Ortles, via Quaranta, Morivione, via Spaventa, Quartiere Stadera, Quartiere Torretta, via Meda, Conca Fallata, Vaiano Valle, Selvanesco, Casenuove, Macconago, Quintosole, Ronchetto delle Rane, Chiesa Rossa, Naviglio Pavese, Vettabbia, corso San Gottardo
Zono 6
Barona, Giambellino, Lorenteggio, Porta Genova
18.28
164,487
8,998
Porta Genova, Darsena, via Magolfa, via Solari, San Cristoforo, Moncucco, Lorenteggio, via Giambellino, Restocco Maroni, Ronchetto sul Naviglio, Boffalora, Cascina Bianca, Cascina Cantalupa, via Bisceglie, via Inganni, piazza Frattini, Naviglio Grande, Barona, via Santa Rita, viale Legioni Romane, via Foppa
Zono 7
Porta Vercellina, Baggio, San Siro, Forze Armate
31.34
190,969
6,093
Porta Vercellina, Baggio, San Siro, via delle Forze Armate, Porta Vercellina, piazzale Aquileia, piazza Piemonte, via Washington, via Marghera, piazzale Brescia, piazzale Siena, via Saint Bon, Ospedale San Carlo, via Valsesia, Quinto Romano, Quarto Cagnino, piazzale Selinunte, Figino, Assiano, Muggiano, via Novara, via Marx, via Bellaria, via degli Ippodromi
Zono 8
Porta Volta, Fiera, Gallaratese, Quarto Oggiaro
23.72
197,484
8,326
Porta Volta, Fiera, Gallaratese, Quarto Oggiaro, corso Sempione, Bullona, Cimitero Monumentale, Porta Garibaldi, via Cenisio, via Paolo Sarpi, Ghisolfa, Cagnola, Il Portello, Monte Stella, Boldinasco, Q.T.8, piazza Bonola, via Ghisallo, Trenno, Lampugnano, San Leonardo, piazzale Accursio, Musocco, Porta Volta, Villapizzone, Garegnano e Certosa di Garegnano, Vialba, Quarto Oggiaro, Belgioioso, Roserio
Zono 9
Affori, Porta Nuova, Niguarda, Bovisa, Fulvio Testi
21.12
194,386
9,204
Affori, Porta Nuova, Niguarda, Bovisa, viale Fulvio Testi, Centro Direzionale, via Melchiorre Gioia, L'Isola, viale Zara, via Lancetti (Dogana), via Farini, Bovisasca, Dergano, Derganino, Montalbino, Prato Centenaro, Cà Granda, Comasina, Segnano, Bicocca, Stazione di Milano Greco Pirelli, viale Sarca, viale Fermi, via Astesani, piazzale Maciachini, Bruzzano, Parco Nord, via Seveso
Milano estas la ekonomia kaj financa ĉefurbo de la Lando, danke ankaŭ al la ĉeesto de la Borso (en Piazza Affari). La plia parto de la itala kaj eksterlanda entreprenoj havas sian financan sidejon en Milano. Milano de la fino de la deknaŭa jarcento ĝis la 1970 ĉirkaŭ estis plejparte industria urbo, sed poste superis terciara sektoro, kiu evoluis en multaj direktoj, de la tradiciaj al la novigaj: financo, komercoj naciaj kaj internaciaj, gvidoj de entreprenoj, eldonado, industria dezajno, reklamoj, plaĉa tempopasigo, informadiko, universitataj aktivecoj. De la 1980 ĝi famiĝis kun la nomo de "Urbo de la Modo": ankoraŭ hodiaŭ, kun Nov-Jorko kaj Parizo, ĝi estas la monda ĉefurbo de la modo. Krome en la urbo ankaŭ funkcias multaj libroeldonejoj, ekzemple la firmaoAtlantyca.
7 decembro:Sankta Ambrozio (Sant'Ambrogio), la patrono de la urbo. Urba festotago kaj oficiala inaŭguro de la teatra periodo de laTeatro alla Scala.
De la 18 marto ĝis la 22 marto Datreveno de la Kvin Tagoj de Milano. La publikaj trafikiloj cirkulas kun la trikoloraj flagoj kaj kun la flagoj de la Komunumo de Milano
18 aprilo: Memorigo de la incidento de la ĈielskrapantoPirelli
8 oktobro: Memorigo de la viktimoj de la fluga incidento de Linate
12 decembro: Memorigo de la viktimoj de la atenco de Piazza Fontana
En1913 la sidejo de laItala Esperanto-Federacio (FEI,Federazione Esperantista Italiana) translokiĝis deĜenovo al Milano. En1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de Esperanto.
Milano estas ankaŭ sidejo de laItala Esperantista Junularo (IEJ), en vojo Villoresi. En Milano estas ankaŭ klubo de Esperanto, en vojo De Predis.